lamin/i

lamini

TEKGEOL Foliigi, lamenigi: majlara laminaĵo [1]; en la nuntempa oceano, ilia fero oksidiĝis al la trivalenta, kio kondukis al estiĝo de laminitaj fer-ercoj [2].
Rim.: La vorto „lamen·o“ estas oficialigita per OA4, sed nomas maldikan kaj mallarĝan strion. Do ne estas tute klare al mi ĉu lamin/ kaj lamen/ estus tute sinonimaj. Mi ne trovis vortaran/terminaran fonton de lamin/, sed precipe ĉeĥaj aŭtoroj uzas ĝin. [Wolfram Diestel]
1. Scienca Revuo, František Hort: Hibridaj integritaj cirkvitoj, Scienca Revuo, nro 130/1978
2. Scienca Revuo, Václav Procházka: ETR en marsedimentoj, Scienca Revuo, nro 208/2007
angle:
laminate ~itaj fer-ercoj: banded iron formations.
france:
laminer ~itaj fer-ercoj: formations ferrifères rubanées.
germane:
laminieren majlara ~aĵo: Mylarfolie, BO-PET-Folie. ~itaj fer-ercoj: Bändereisenerz.

administraj notoj