*last/a UV
*lasta
- 1.
- Estanta post ĉiuj ceteraj en tempo aŭ spaco: li alvenis la lasta; ŝi alvenis preskaŭ je la lasta momento permesita por registriĝi [1]; depost la tago, kiam mi estis ĉe vi la lastan fojon [2]; tia estis, ĝis la lasta tempo, ankaŭ la opinio de la tuta esperantistaro [3]; bedaŭrinde en la lasta tempo inter la Esperantistoj aperis tiaj voĉoj [4]; la plej lastaj (freŝaj) evoluoj [5]; la lastaj (novaj) eltrovoj montras la aktivecon de tiu astronomia fako [6]; lastmoda veŝto [7].
- 2.
- Estanta post ĉiuj aliaj laŭ la ordo aŭ rango en serio: esti la lasta en konkurso; mi okupis mian sidlokon […] en la lasta vico [8]; la servistoj [estis] loĝitaj en la lasta etaĝo de la domo [9]; lasta sed ne malplej valora; lastvice kaj trie oni bezonas […] [10]; nelastrange.
- 3.
-
Post kiu ekzistas neniu alia en tempo aŭ spaco:
je la lasta fojo mi vin petas
[11];
venis la lasta horo de via vivo
[12];
li streĉis siajn lastajn fortojn
[13];
por la lasta groŝo mi trinkis bieron
[14];
ŝi alvenis ĝustatempe por uzi la lastan vagonaron direktiĝantan al Parizo
[15];
tiamaniere al li apartenis la lasta vorto, kaj por li estis grave havi la
lastan vorton
[16];
en la lastaj tagoj de Januaro
[17];
li ne estas inter la lastaj
[18];
la fino de la manuskripto, ĝiaj lastaj paĝoj, estas tradukitaj bonege
Marta
;
[ili] transdonu siajn konsilojn al nia Lingva Komitato, por ke tiu ĉi
lasta esploru la aferon
[19];
ĝis la tago de la lasta (mondfina) juĝo
[20];
la lasta (decida) vorto ne estas ankoraŭ elparolita
[21];
la supera kortumo […] kondamnis lastinstance […]
[22];
plej bone ridas, kiu laste ridas
PrV
.
ekstrema,
fina
1.
Monato, Garvan Makaj: La mallonga politika kariero de Hortensia Kvinke, 2007
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
3. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, Al franca esperantisto, n-ro 36, 24. IV. 1908
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
5. Monato, D. E. Rogers: Reto 2.0, 2007
6. Monato, Oliver Kim: Unua fotografaĵo de ekstersunsistema planedo, 2006
7. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro V
8. Monato, Julia Sigmond: Georgo, 2011
9. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sepa
10. Monato, RADIO, 95/04
11. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
12. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La senditoj de morto
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
14. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Kamarado Gaja
15. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deka
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
18. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Dek
19. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, Al la redaktoro de „La Ondo de Esperanto“, n-ro54, 10. IX. 1913
20. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
21. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Sepa
22. Monato, Marko Naoki Lins: La Blok blokita ... aŭ ĉu?, 2005

- afrikanse:
- laaste
- albane:
- fundit
- amhare:
- የመጨረሻ
- angle:
- last
- arabe:
- آخر
- armene:
- անցյալ
- azerbajĝane:
- sonuncu
- beloruse:
- апошні
- bengale:
- শেষ
- birme:
- နောက်ဆုံး
- bosne:
- zadnji
- bretone:
- diwezhañ
- ĉeĥe:
- poslední
- ĉine:
- 最后 [zuìhòu], 最後 [zuìhòu]
- dane:
- sidste
- estone:
- viimane
- eŭske:
- azken
- filipine:
- huli
- france:
- dernier
- galege:
- última
- germane:
- letzter 1. spätester
- greke:
- τελευταίος
- guĝarate:
- છેલ્લા
- haitie:
- dènye
- haŭse:
- na karshe
- hebree:
- אחרון
- hinde:
- पिछले
- hispane:
- último
- hungare:
- utolsó
- igbe:
- ikpeazụ
- indonezie:
- terakhir
- irlande:
- seo caite
- islande:
- síðasta
- itale:
- ultimo
- japane:
- 最後の [さいごの]
- jave:
- pungkasan
- jide:
- לעצט
- jorube:
- kẹhin
- kanare:
- ಕಳೆದ
- kartvele:
- ბოლო
- kazaĥe:
- соңғы
- kimre:
- diwethaf
- kirgize:
- акыркы
- kmere:
- ចុងក្រោយ
- koree:
- 마지막
- korsike:
- cognomi
- kose:
- kugqibela
- kroate:
- posljednji
- kurde:
- dawîn
- latine:
- novissime
- latve:
- pagājušajā
- laŭe:
- ສຸດທ້າຍ
- litove:
- paskutinis
- makedone:
- последните
- malagase:
- farany
- malaje:
- lalu
- malajalame:
- കഴിഞ്ഞ
- malte:
- aħħar
- maorie:
- whakamutunga
- marate:
- गेल्या
- monge:
- kawg
- mongole:
- өнгөрсөн
- nederlande:
- laatste
- njanĝe:
- otsiriza
- okcidentfrise:
- lêst
- panĝabe:
- ਪਿਛਲੇ
- paŝtue:
- تیر
- pole:
- ostatni
- portugale:
- último, derradeiro, final
- ruande:
- iheruka
- rumane:
- ultim
- ruse:
- последний
- samoe:
- mulimuli
- sinde:
- آخري
- sinhale:
- පසුගිය
- skotgaele:
- mu dheireadh
- slovake:
- posledný
- slovene:
- zadnja
- somale:
- ee la soo dhaafay
- ŝone:
- ekupedzisira
- sote:
- ho qetela
- sunde:
- panungtung
- svahile:
- mwisho
- taĝike:
- охирин
- taje:
- สุดท้าย
- tamile:
- கடந்த
- tatare:
- соңгы
- telugue:
- గత
- tibete:
- མཐའ་མ་
- ukraine:
- останній
- urdue:
- آخری
- uzbeke:
- oxirgi
- vjetname:
- cuối cùng
- zulue:
- okokugcina
antaŭlasta
- Ĝuste antaŭanta la lastan: [en Esperanto] la akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo [23]; flugante preter la antaŭlasta fenestro de la kvara etaĝo Margarita rigardis internen kaj vidis viron [24].
23.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
24. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 21
24. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 21
- beloruse:
- перадапошні
- bretone:
- eil diwezhañ
- france:
- avant-dernier, pénultième
- germane:
- vorletzter
- indonezie:
- penultima
- itale:
- penultimo
- pole:
- przedostatni
- portugale:
- penúltimo
- rumane:
- penultimul
- ruse:
- предпоследний
- ukraine:
- передостанній