*leopard/o

*leopardo

ZOO
Specio de pantero (Panther pardus), kun nigre makulita felo: la besto, kiun mi vidis, estis simila al leopardo [1]; malicaj, hipokritaj krokodilidoj! iliaj okuloj estas akvo, iliaj koroj estas fero! […] leonoj kaj leopardoj nutras iliajn idojn, korvoj manĝigas kadavrojn al iliaj infanoj [2]; leopardo sen makuloj ja ne estus leopardo [3]; leopardoj estas protektata specio, sed bienuloj emas forgesi la leĝojn, rilatantajn al tiu fakto [4].
Rim.:La leopardon, aparte la nigran variaĵon, oni nomas ankaŭ pantero.

leopardo (Panthera pardus)
CC BY 2.0  [5]
angle:
leopard
beloruse:
леапард, пантэра, барс
bretone:
loupard
ĉine:
[bào], 豹子 [bàozi]
france:
léopard
germane:
Leopard
greke:
λεοπάρδαλη
hispane:
leopardo
hungare:
leopárd
indonezie:
macan tutul
japane:
ヒョウ
katalune:
lleopard
latinece:
Panther pardus
nederlande:
luipaard, panter
pole:
lampart plamisty
portugale:
leopardo
rumane:
leopard
ruse:
леопард, пантера, барс
svede:
leopard
tibete:
གཟིག་
ukraine:
леопард, барс

administraj notoj

~o : Mankas verkindiko en fonto.