likvid/o PV

likvido

(arkaismo)
FON Sonanto produktata de spirblovo vibriganta la pinton [r] aŭ la flankajn randojn [l] de la lango, kiu kaviĝas por formi resonujon: „l“ kaj „r“ formiĝas per la vibrigo de la pinto (r) aŭ randoj (l) de la lango, tiuj konsonantoj nomiĝas fluaj aŭ likvidoj [1]; en la ĉina ne ekzistas voĉaj konsonantoj krom likvidoj, kiel „r, l“ [2]. VD:plosivo, frikativo, nazalo, afrikato, HOM:likvido
Rim. 1: La nomo likvido kaj la per ĝi esprimita grupigo intertempe malaktualiĝis. La sonoj [r] kaj [l], kiuj estis la solaj apartenantaj al la likvidoj, estas hodiaŭ grupigitaj kaj nomitaj kiel ĉiuj aliaj konsonantoj, do laŭ ilia artikulacia loko (alveola) kaj la artikulacia maniero ([r] vibra, [l] flanke alproksima).
Rim. 2: La ĵargona terminformo likvido atestas pri lingva malzorgemo kaj nekompreno de la metaforo. Ĝi neniel rilatas al la fundamenta radiko likvidi, kaj estas ties ĝena homonimo. Ĝi neniel rilatas al likvoj. La ideon de la termino esprimas la germana „Fließlaut“ kaj la rusa „плавный согласный“ – do, pli konvena esperantigo estas fluanto, flua konsonanto. [Sergio Pokrovskij]
1. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
2. Yamasaki S.: Transskribo de la ĉina, Monato, 1999:04, p. 20a
beloruse:
плаўны зычны
ĉeĥe:
likvida, planná souhláska, sonantní souhláska, sonorní souhláska
france:
liquide (phonétique)
germane:
Liquide, Liquida, flüssige Laute
hispane:
líquida
hungare:
folyékony hang, likvida
japane:
流音 [りゅうおん]
nederlande:
liquida, vloeiende letter
pole:
spółgłoska płynna
portugale:
liquidação, liqüidação
rumane:
consoană lichidă
ruse:
плавный согласный
slovake:
likvidácia, odstránenie, vybavenie
ukraine:
плавний приголосний

administraj notoj

pri ~o:
      Estas multaj skoloj kaj tradicioj en lingvoscienco, ankaŭ
      estas diversaj principoj de klasado. Krome, la terminon
      oni bezonas ne nur en klasado, sed en priskribo de diversaj
      praktikaj situacioj (ekz-e en priskribo de silabado aŭ
      vortodivida algoritmo), kie la nomado per artikulacia
      maniero aspektus ridinde.  Mi proponas forigi ĉi tiun
      rimarkon-1.  Ĝi ne estas arkaisma --- kvankam mi opinias ĝin
      EVItinda (vd mian rimarkon ĉi-sube).
      [Sergio Pokrovskij]