*manĝ/i PV
*manĝi ↝
(tr)
- 1.
- Maĉi kaj gluti nutraĵon; sin nutri: la fruktojn de la arboj de la ĝardeno ni povas manĝi [1]; Adam manĝis la malpermesitan frukton [2]; li bakis macojn, kaj ili manĝis [3]; mi manĝos la ĉasaĵon de mia filo [4]; manĝi la rostitan cervon [5]; ĉiuj manĝis kaj satiĝis [6]; mi malsatis, kaj vi ne donis al mi manĝi, mi soifis, kaj vi ne donis al mi trinki [7]; de du tagoj ŝi ricevis absolute nenion por manĝi [8]; la infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi [9]; doni por manĝi al birdoj; kelke da rostitaj terpomoj kaj bongustan grasan pecon da ŝinko ŝi ricevis […] kaj ĝin manĝis kun apetito [10]; instruas mizero manĝi panon sen butero PrV ; ĉiu manĝas, kiel li aranĝas PrV .
- 2.
- (io) Konsumi: (figure) rusto manĝas feron, ĉagreno la koron PrV .
- 3.
- (figure) Avide karesi: la Asiriano manĝis ŝin per la rigardo, kaj ŝi ridanta kaj hontanta jen murmuretis al li […] jen sin deturnis de li, ŝajnigante koleron [11]; manĝi amatinon per kisoj.
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 3:2
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 19:3
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 27:25
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
6. La Nova Testamento, Mateo 15:37
7. La Nova Testamento, Mateo 25:42
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 16
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VIII
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 19:3
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 27:25
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
6. La Nova Testamento, Mateo 15:37
7. La Nova Testamento, Mateo 25:42
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 16
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VIII
- angle:
- eat
- arabe:
- 1. أكَلَ -ُ أَكْلاً
- beloruse:
- есьці, паядаці, з'ядаці
- bretone:
- debriñ
- bulgare:
- ям, храня се
- ĉeĥe:
- jíst
- ĉine:
- 吃 [chī]
- france:
- manger
- germane:
- essen 2. fressen 3. verschlingen
- hebree:
- לאכול
- hispane:
- comer
- hungare:
- eszik
- ide:
- manjar
- indonezie:
- makan
- nederlande:
- eten (ww.)
- pole:
- jeść
- portugale:
- comer
- rumane:
- mânca
- ruse:
- есть, кушать
- svede:
- äta
- taje:
- กิน, รับประทาน
- tokipone:
- moku
- turke:
- yemek, yemek yemek
manĝo ↝
- 1. ↝
-
Ago manĝi, manĝado:
kaj Dio la Eternulo elkreskigis el la tero ĉiun
arbon ĉarman por la vido kaj bonan por la manĝo
[12];
ĉu vi jam prenis la manĝon?
[13]
mustardo post la manĝo
PrV
.
Sankta Manĝo
- 2. ↝
Ago manĝi je difinita diurnotempo aŭ cirkonstanco, laŭ la moroj de la koncerna lando: manĝi sian matenmanĝon [14]; ŝi manĝis sian tagmanĝon [15]; viro faris grandan vespermanĝon, kaj invitis multajn [16].
matenmanĝo, tagmanĝo, vespermanĝo, intermanĝeto
- 3. ↝
- Manĝaĵo: kaj estis metita antaŭ li manĝo [17]; kaj li donis manĝon al iliaj azenoj [18]; pli bona estas manĝo el verdaĵo, sed kun amo, ol grasa bovo, sed kun malamo [19]; ne manĝu panon de malbondeziranto, kaj ne deziru liajn bongustajn manĝojn [20]; el ĉiuj tiuj ĉi simplaj materialoj mia edzino preparas manĝojn, kiujn mi certe preferas al la manĝoj el la kuirejoj de la plej bonaj hoteloj [21]; de manĝo malriĉula ni guston ne scias PrV ; fremda manĝo havas bonan guston PrV ; la agado „Nutru la infanojn“ en julio, aŭgusto kaj septembro liveris unu milionon da manĝoj al infanoj en Gvatemalo, Rumanio, Malavio kaj Svazilando [22].
12.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 2:8
13. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 60a, p. 307a
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
16. La Nova Testamento, Luko 14:16
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 24:33
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 43:24
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj ĉap. 15:17
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj ĉap. 23:6
21. E. Weilshaeuser: La hejmo de la metiisto, Fundamenta Krestomatio
22. Nova haŭto por la aŭto-ĉefoMonato
13. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 60a, p. 307a
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
16. La Nova Testamento, Luko 14:16
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 24:33
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 43:24
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj ĉap. 15:17
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj ĉap. 23:6
21. E. Weilshaeuser: La hejmo de la metiisto, Fundamenta Krestomatio
22. Nova haŭto por la aŭto-ĉefoMonato
- angle:
- 2. meal
- beloruse:
- яда
- bretone:
- 2. pred, pred-boued 3. boued
- france:
- 2. repas
- germane:
- Essen 2. Mahlzeit
- hispane:
- 2. food
- hungare:
- étkezés
- ide:
- manjo, repasto
- nederlande:
- maaltijd 1. maal (maaltijd) 2. maaltijd 3. maal
- pole:
- 1. jedzenie 2. posiłek
- portugale:
- 2. refeição (o ato)
- rumane:
- 2. hrană, mâncare, masă
- ruse:
- 1. еда, приём пищи 2. еда, трапеза 3. еда, блюдо (съестное), кушанье
- svede:
- måltid
- taje:
- อาหาร, มื้ออาหาร
- tokipone:
- moku
manĝaĵo ↝
- Tio, kion oni manĝas: faru por mi bongustan manĝaĵon, kian mi amas [23]; Jozef ordonis plenigi iliajn sakojn per greno kaj […] doni al ili manĝaĵon por la vojo [24]; ili […] pretigis al si manĝaĵon [25]; ŝi tuj metis la manĝaĵojn sur la tablon, kaj tiel ili manĝis la fiŝon, kaj ankaŭ la rostaĵon kaj la kukon [26]; manĝaĵoj estas pretigitaj sur ĉiu fajrejo [27]; laktaj manĝaĵoj, butero kaj fromaĝo [28]; vegetaĵaj manĝaĵoj estas la plej sanigaj; [ĉu] vi ŝtatas tian manĝaĵon, fraŭlineto? [29].
23.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 27:4
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 42:25
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 12:39
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtisto de porkoj
28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta
29. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 60a, p. 311a
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 42:25
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 12:39
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtisto de porkoj
28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta
29. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 60a, p. 311a
- angle:
- food
- beloruse:
- страва, ежа, харч
- bretone:
- boued
- ĉine:
- 食物 [shíwù]
- france:
- nourriture, met
- germane:
- Speise, Essen
- hispane:
- comida
- hungare:
- étel
- ide:
- manjajo
- indonezie:
- makanan
- nederlande:
- eten (voedsel), voedsel
- pole:
- potrawa, jedzenie, strawa, danie (potrawa), żarcie, pożywienie
- portugale:
- alimento, comida
- rumane:
- aliment, mâncare , nutriție, mîncare, farfurie, grub
- ruse:
- еда (то что едят), блюдо (съестное), кушанье
- svede:
- mat
- taje:
- อาหาร
- tokipone:
- moku
- turke:
- yiyecek
- volapuke:
- fid
manĝejo ↝
Loko, kie oni manĝas: [la] sinjorino […] prenis la glaciaĵan telereton en la manon kaj iris en la manĝejon al la kelnero FK ; ni eniris en lokan malgrandan manĝejon kaj mendis kelkajn pladojn [30]; malgraŭ grandaj klopodoj la manĝejo restis senprofita, ĉar al sinjoro A mankis spertoj en la kuirarta fako [31]; la entrepreno McDonald's decidis konstrui novan manĝejon kaj tiel enkonduki nordamerikajn frandaĵojn en nian senofendan komunumon [32]; la tuta bestaro estas en la manĝejo por sin nutri FK ; rabobirdoj elektas la altan konstruaĵon kiel gvatejon kaj manĝejon [33].
30.
Usui Hiroyuki:
Mia vizito al Tajlando, El popola Ĉinio, 2017-04-01
31. Monato, XU Jinming: ĈINIO: Fabrikoj fermiĝas, postenoj perdiĝas
32. Monato, Garbhan Macaoidh: Ho, tempoj! Ho, moroj!
33. Monato, Roland Rotsaert: Verda nature, science, socie
31. Monato, XU Jinming: ĈINIO: Fabrikoj fermiĝas, postenoj perdiĝas
32. Monato, Garbhan Macaoidh: Ho, tempoj! Ho, moroj!
33. Monato, Roland Rotsaert: Verda nature, science, socie
- angle:
- dining room, cafeteria, canteen, dining hall, mess hall
- germane:
- Speisesaal, Esszimmer, Kantine
- ide:
- manjeyo
- nederlande:
- eetkamer, kantine, eetzaal, eetruimte
- pole:
- jadłodajnia, jadalnia
- portugale:
- cantina, refeitório
- rumane:
- sală de mese, sufragerie
- taje:
- ร้านอาหาร
manĝegi ↝
(tr)
- Avide kaj multe manĝi: mi vidis en la nokta vizio beston kvaran, teruran, monstran, kaj tre fortan […] ĝi manĝegis kaj frakasis, kaj la restaĵon ĝi dispremis per la piedoj [34]; (figure) ĵaluzo manĝegis (dolorigis kaj konsumis) linB ; (figure) necesa estas granda laboro por elterigi Egipton kaj redoni al ĝi la riĉaĵojn, kiujn manĝegis la milito [35].
34.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 7:7
35. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro II
35. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro II
- beloruse:
- пажыраць, жэрці
- bretone:
- alfiñ, plaouiañ
- france:
- dévorer
- germane:
- fressen, verschlingen
- hungare:
- fal
- nederlande:
- vreten, verorberen, verslinden, schrokken
- pole:
- objadać się, pożerać
- portugale:
- devorar, empanturrar-se
- rumane:
- devora
- ruse:
- пожирать, жрать
- tokipone:
- moku mute, moku wawa
manĝeti ↝
(tr)
- Iomete, nemulte manĝi, precipe kiam temas pri kroma intermanĝeto: aldoni al la tagmanĝo vi ne bezonas, ĉar ni manĝetos en la kadukulejo, ĉe Artemij Filippoviĉ [36]; la duan tagon vi manĝetis nur salmon [37]; li sidiĝis manĝeti sur la bordo de ia rivero FK .
36.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
37. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
37. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
- angle:
- snack, nibble
- bretone:
- krignat (debriñ nebeut)
- france:
- grignoter
- germane:
- schnasseln, naschen, knabbern
- ide:
- manjetar
- indonezie:
- cemil mengemil, kudap mengudap
- nederlande:
- knabbelen, peuzelen
- pole:
- przekąsić
- portugale:
- petiscar
- rumane:
- gustare
- ruse:
- перекусить
- tokipone:
- moku lili
- turke:
- atıştırmak
manĝigi
(tr)
- 1. ↝
- (iun) Igi manĝanta: manĝigi infanon; malfacile estas matenmanĝigi lernejanojn [38]; virino venadis unu fojon tage por manĝigi la bestojn [39].
- 2.
- (ion al iu) Igi manĝata, doni por manĝi: manĝigi supon al infano; panon, kiun Mi manĝigis al vi en la dezerto [40]; li […] manĝigis al li produktojn de kampoj, nutris lin per mielo [41]; ĝi […] manĝigis al ŝi la mielon de floroj [42].
38.
Monato, Hori Jasuo: Frua
enlitiĝo, frua ellitiĝo
39. Monato, Lena Karpunina: En granda urbo
40. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 16:32
41. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 32:13
42. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
39. Monato, Lena Karpunina: En granda urbo
40. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 16:32
41. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 32:13
42. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
- angle:
- feed
- beloruse:
- 1. карміць, харчаваць 2. скармліваць
- bretone:
- 1. lakaat da zebriñ 2. boueta, magañ
- france:
- faire manger, nourrir (faire manger)
- germane:
- füttern, ernähren, nähren
- hispane:
- dar de comer
- hungare:
- 1. etet
- nederlande:
- te eten geven
- pole:
- 1. karmić, posilać 2. żywić, nakarmić, paść
- portugale:
- alimentar, dar de comer
- rumane:
- hrăni, nutri
- ruse:
- 1. кормить (кого-л. чем-л.) 2. дать поесть, скормить (что-л. кому-л.)
- tokipone:
- 2. pana e moku
- turke:
- yedirmek
manĝilo ↝
Ajna ilo uzata por manĝado, kiaj telero, tranĉilo, manĝbastoneto...: trovis li nur renversitajn meblojn, disŝiritajn tukojn, rompitajn manĝilojn kaj vitraĵojn ‐ ĉiujn signojn de detruado, sed neniujn loĝantojn [43].
43.
Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Fantomurbo
- angle:
- eating utensil, item of cutlery
- france:
- couvert (un instrument)
- germane:
- (Ess-)Besteckteil, Geschirrstück
- hispane:
- cubierto (para comer)
- ide:
- manjilo
- nederlande:
- eetgerei (een deel)
- pole:
- sztuciec
- portugale:
- talher
- rumane:
- cuțitar
- tokipone:
- ilo moku
manĝujo ↝
- hispane:
- comedero
- pole:
- jasło, miska, koryto
- portugale:
- cocho
- rumane:
- castron, albie
*manĝilaro
Tuto de iloj kaj vazoj, kiujn oni uzas por manĝi: oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis el telero, kulero, tranĉilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo [46]; mi, male, manĝis tro rapide, kvazaŭ celante malaperigi manĝilaron kaj kokinaĵon de sur tablo [47]; la tuta vojo estas kovrita de pakaĵoj, plastaj manĝilaroj kaj kartonaj tasoj portantaj la M-simbolon de la firmao [48].
46.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
47. A. Zecchin: La kokino de nia najbarino, Monato, 1999:3, p. 27a
48. Monato, Garbhan Macaoidh: Ho, tempoj! Ho, moroj!
47. A. Zecchin: La kokino de nia najbarino, Monato, 1999:3, p. 27a
48. Monato, Garbhan Macaoidh: Ho, tempoj! Ho, moroj!
- angle:
- cutlery, silverware
- beloruse:
- сталовы прыбор
- bretone:
- stalioù (evit debriñ)
- france:
- couverts
- germane:
- (Gesamtheit von) Geschirr und Besteck
- hungare:
- étkészlet
- ide:
- manjilaro
- nederlande:
- eetgerei (het geheel)
- pole:
- nakrycie (stołowe), zastawa (stołowa)
- portugale:
- talheres
- rumane:
- tacâmuri, cuțitărie
- ruse:
- столовый прибор
- svede:
- servis och bestick
- tokipone:
- ilo moku
- turke:
- sofra takımı
antaŭmanĝaĵo ↝
Krommanĝaĵo por veki apetiton antaŭ ĉefa manĝo (komence de tagmanĝo, vespermanĝo): rafaneto (estas) ofte manĝata kruda kiel antaŭmanĝaĵo [49].
postmanĝaĵo
- angle:
- appetizer, starter, hors d'oeuvre
- bretone:
- digor-pred
- france:
- entrée (hors-d'œuvre), hors-d'œuvre
- germane:
- Vorspeise
- indonezie:
- hidangan pembuka
- nederlande:
- voorgerecht, voorafje, hors d'oeuvre aperitivo (antepasto), entrada (refeição)
- pole:
- przystawka
- rumane:
- gustare
- ruse:
- закуска
ĉirkaŭmanĝi
(tr)
- Manĝi ĉiuflanke; manĝi ĉe la ĉirkaŭo: [la akridoj] ĉirkaŭmanĝos ĉiujn arbojn, kiuj kreskas ĉe vi sur la kampo [50]; por signo de bona humoro oni ĵetadis al si la ĉirkaŭmanĝitajn ostojn reciproke en la vizaĝon [51].
50.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 10:5
51. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
51. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
- germane:
- abnagen, abknabbern
- pole:
- obgryźć
- rumane:
- musca
formanĝi ↝
(tr)
- 1. ↝
-
Tute konsumi manĝante:
limakoj formanĝis la laktukojn;
kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos
PrV
;
kiu ĉion formanĝis en tago, malsatos vespere
PrV
;
ili formanĝis la tutan herbon de la kampo
[52];
iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj
formanĝis ilin
[53].
mordi.
- 2.
- (figure) Konsumi, detrui: la bordon iom post iom formanĝas la maro; via filo, kiu formanĝis vian havon kun malĉastistinoj [54]; verkado, tradukado, korespondado formanĝis grandan parton de la noktoj VivZam ; tio formanĝis multan tempon; li formanĝas (forglutas) duonon de la vortoj.
52.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 10:15
53. La Nova Testamento, Mateo 13:4
54. La Nova Testamento, Luko 15:30
53. La Nova Testamento, Mateo 13:4
54. La Nova Testamento, Luko 15:30
- beloruse:
- з'есьці, паглынуць, зжэрці
- bretone:
- peurzebriñ
- france:
- consommer (manger), tout boulotter, manger complètement
- germane:
- aufessen, verspeisen
- hungare:
- mindent megeszik
- nederlande:
- opeten
- pole:
- zeżreć, skonsumować, zżerać
- rumane:
- roade, consuma
- ruse:
- съесть, поглотить
- svede:
- äta upp
intermanĝeto ↝
Neformala, neabunda manĝo, okazanta inter la precipaj manĝoj, ekzemple paŭze dum laboro: apetitoveka intermanĝeto, samtempe bongusta kaj sanefika [55].
55.
Monato, Roberto Pigro: Sanige
... kaj sensukere
- bretone:
- gortozenn
- france:
- casse-croûte, collation, en-cas (casse-croûte)
- germane:
- Zwischenmahlzeit, Vesper, Brotzeit, Pausenbrot
- hungare:
- tízórai, uzsonna
- nederlande:
- tussenmaaltijd
- pole:
- przekąska
- rumane:
- gustare
- ruse:
- закуска (чтобы перекусить)
- svede:
- mellanmål
krakmanĝi
*matenmanĝi
(tr)
- Manĝi baldaŭ post la nokta dormo: Fariseo invitis lin matenmanĝi kun li, kaj li eniris kaj sidiĝis [57]; mi eniris en la manĝosalonon kaj matenmanĝis [58]; kiam la suno leviĝis, ili […] haltis, por tie matenmanĝi [59]; li banis sin, matenmanĝis kun apetito kaj komencis akcepti la kurierojn [60].
57.
La Nova Testamento, Luko 11:37
58. ‐, trad. Jonson el Oestersund: La nigra virino, Fundamenta Krestomatio
59. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
60. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVI
58. ‐, trad. Jonson el Oestersund: La nigra virino, Fundamenta Krestomatio
59. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
60. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVI
- angle:
- have breakfast
- bretone:
- dijuniñ (v.), leinañ
- germane:
- frühstücken
- ide:
- dejunetar
- indonezie:
- sarapan
- nederlande:
- ontbijten
- pole:
- śniadanie jeść
- portugale:
- tomar café da manhã
- rumane:
- servi micul dejun
- ruse:
- завтракать
matenmanĝo ↝
Manĝo2 normale okazanta mallonge post la nokta dormo: kiam fariĝis mateno kaj la reĝo kaj la reĝino sidis ĉe la matenmanĝo, la reĝidino diris, ke ŝi havis en la nokto tre strangan sonĝon [61]; la suno staris jam alte, kiam ili sidiĝis sub granda arbo, por manĝi sian matenmanĝon [62]; la matenmanĝo estis tre bona, mi manĝis satege [63]; vi tre bone nin regalis per matenmanĝo [64]; ŝi baldaŭ foriris en sian ĉambron kaj revenis nur por la matenmanĝo [65].
61.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
62. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
63. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
64. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
65. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 18a, p. 103a
62. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
63. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
64. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
65. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 18a, p. 103a
- angle:
- breakfast
- beloruse:
- сьнеданьне, сьняданак
- bretone:
- dijuniñ (ak.), lein (pred)
- bulgare:
- закуска
- france:
- déjeuner (du matin), petit-déjeuner (subst.)
- germane:
- Frühstück, Morgenmahlzeit
- hispane:
- desayuno
- hungare:
- reggeli
- ide:
- dejuneto
- nederlande:
- ontbijt
- pole:
- śniadanie
- portugale:
- café da manhã, desjejum
- rumane:
- mic dejun
- ruse:
- завтрак
- svede:
- frukost
- taje:
- อาหารเช้า
- turke:
- kahvaltı
postmanĝo
- 1. ↝
- Deserto, frandaĵo post la precipa manĝo: postmanĝo al festeno la agrabla Hamlet .
- 2.
- (malofte) Tempoperiodo, etendiĝanta de unu (tagmeza) manĝo al la sekvonta: post paso de du aŭ tri horoj mi revenis ŝarĝiĝinte per abunda rikolto, amuzprovizo por la postmanĝo en la loĝdomo se pluvis [66].
66.
Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Kvina promenado
- france:
- après-midi, après-dinée (vx, après-midi)
- germane:
- 1. Nachtisch 2. Nachmittag
- nederlande:
- namiddag (arch.)
- pole:
- deser
- rumane:
- desert
postmanĝaĵo ↝
- Deserto, postmanĝo1: malsame al marmelado, kiun oni ŝmiras sur panon, konfitaĵo estas kutime manĝata per si mem kiel postmanĝaĵo [67]; pajlovino […] pro la forteco […] plej ofte estas trinkata […] kiel aperitivo, [kiel] postmanĝaĵo aŭ post la manĝado [68].
- bretone:
- dibenn-pred
- france:
- dessert
- germane:
- Nachspeise, Nachtisch, Dessert
- pole:
- deser
- portugale:
- sobremesa
- rumane:
- desert
- ruse:
- закуска, десерт
satmanĝi
- Manĝi ĝissate: mi satmanĝis kaj estas laca, nun portu min en vian ĉambreton, preparu vian silkan liteton, ni kuŝiĝos por dormi [69]; la lupo satmanĝis, foriris, kuŝiĝis sur verda herbaĵo sub arbo kaj ekdormis [70]; „vi satmanĝos laŭ via volo“, li diris kaj paŝtis ŝin ĝis la vespero [71].
69.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Reĝo rano aŭ fera Henriko
70. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La sep kapridoj
71. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tablo kovru vin, la orazeno kaj bastono el sako
70. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La sep kapridoj
71. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tablo kovru vin, la orazeno kaj bastono el sako
- angle:
- eat one's fill
- germane:
- satt essen
- nederlande:
- zich vol eten, zijn buik voleten
- pole:
- najeść się
- rumane:
- mănâncă singur
- ruse:
- наесться
*tagmanĝi
(tr)
- Manĝi ĉirkaŭ la tagmezo: se vi volas, venu tagmanĝi Revizoro ; por tagmanĝi, lia sankteco iris en alian manĝoĉambron kaj dividis sian nutraĵon kun la dioj [72]; mi devas tagmanĝi antaŭ la ekskurso IK ; mi ne donos al li tagmanĝi, ĝis li pagos al mi por la antaŭa [73]; en la supro de Ejfela turo li tagmanĝis kun plej famaj scienculoj de Francujo VivZam ; je l' kioma horo vi tagmanĝas (tagmezmanĝas) DL ? li tagmanĝis kun ili ĉiutage [74].
72.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
73. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
74. D. Drown: ElektojMonato
73. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
74. D. Drown: ElektojMonato
- angle:
- have lunch, lunch (verb)
- bretone:
- merennañ (v.g.)
- germane:
- zu Mittag essen
- ide:
- dejunar
- indonezie:
- makan siang
- nederlande:
- lunchen, het middagmaal nemen
- pole:
- obiad jeść
- portugale:
- almoçar
- rumane:
- servi prânzul
- ruse:
- обедать
tagmanĝo ↝
- 1. ↝
Manĝo2 normale okazanta ĉirkaŭ tagmezo: mi nur iom malfruiĝos al la tagmanĝo, sed tio ne estas grava Marta ; kiam venis la horo de la tagmanĝo de l' soldatoj, li manĝis ilian hordean panon kun seka viando [75].
- 2. ↝
- La tuto da manĝaĵoj kaj trinkaĵoj preparitaj aŭ komsumitaj dum tagmanĝo1: post kelke da tagoj ŝi jam ne havus por kio aĉeti nek tagmanĝon por vi kaj por si, nek lignon por fari fajron [76].
75.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 24.
76. E. Orzeszkowa, trad. Zamenhof: Marta.
76. E. Orzeszkowa, trad. Zamenhof: Marta.
- angle:
- lunch
- beloruse:
- абед
- bretone:
- merenn
- bulgare:
- обяд
- france:
- déjeuner (repas de midi), diner (repas de midi)
- germane:
- Mittagessen
- hungare:
- ebéd
- ide:
- dejuno
- nederlande:
- lunch, middagmaal
- pole:
- obiad
- portugale:
- almoço
- rumane:
- prânz
- ruse:
- обед
- taje:
- อาหารกลางวัน
- turke:
- öğlen yemeği
temanĝo ↝
*vespermanĝi
(tr)
- Manĝi en la vespero: en la dua etaĝo li vespermanĝis: li manĝis tritikan platan kukon, plenmanon da daktiloj kaj trinkis pokalon da malforta biero [78]; la familio de la masonisto, kolektiĝinte en la malvasta ĉambro, sidiĝis por vespermanĝi [79].
78.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro V
79. E. Orzeszko, trad. Kabe: La bona sinjorino
79. E. Orzeszko, trad. Kabe: La bona sinjorino
- angle:
- have dinner
- bretone:
- koaniañ
- germane:
- zu Abend essen
- ide:
- dinear
- indonezie:
- makan malam
- nederlande:
- avondeten, dineren, het avondmaal gebruiken
- pole:
- kolację jeść
- portugale:
- jantar
- rumane:
- servi cina
- ruse:
- ужинать
vespermanĝo ↝
- 1. ↝
Manĝo2 normale okazanta fine de la tago: post la vespermanĝo niaj fratoj eliris kun la gastoj [80]; ĉe la vespermanĝo oni malmulte parolis [81].
- 2. ↝
- La tuto da manĝaĵoj kaj trinkaĵoj preparitaj aŭ komsumitaj dum vespermanĝo1: la kuiristino alportis al mi la vespermanĝon [82]; bongusta vespermanĝo.
80.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
81. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 4a, p. 18a
82. V. Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, La trimova ŝakproblemo
81. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 4a, p. 18a
82. V. Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, La trimova ŝakproblemo
- angle:
- dinner, supper, evening meal
- beloruse:
- вячэра
- bretone:
- koan
- bulgare:
- вечеря
- france:
- diner (repas du soir), souper (subst.)
- germane:
- Abendessen, Abendbrot
- hispane:
- cena, merienda
- hungare:
- vacsora
- ide:
- dineo
- nederlande:
- avondeten, avondmaal, diner
- pole:
- kolacja
- portugale:
- janta, jantar (subst.)
- rumane:
- cină
- ruse:
- ужин
- taje:
- อาหารเย็น
- turke:
- akşam yemeği
Sankta ManĝoPIV1 ↝
La evangelia epizodo pri la lasta vespermanĝo paska de Jesuo kun la apostoloj, kiun la kristanoj rigardas prototipo de eŭkaristio, ofta temo de pentraĵoj: du el liaj verkoj Mona Lisa (La Gioconda) kaj La Sankta Manĝo (La Lasta Vespermanĝo) okupas la unikajn lokojn [83].
- angle:
- Last Supper
- bretone:
- Koan-Fask, Koan diwezhañ
- france:
- la sainte Cène
- germane:
- Abendmahl
- hispane:
- La última cena
- hungare:
- utolsó vacsora
- nederlande:
- laatste avondmaal
- pole:
- Ostatnia Wieczerza
- portugale:
- Santa Ceia, Última Ceia, Ceia do Senhor
- rumane:
- Cina cea de Taină, Ultima Cina
- ruse:
- тайная вечеря
abelmanĝulo ↝
- (komune)
Brilkolora birdo1 kun longa kurba beko, manĝanta abelojn, vespojn ks; genro3 el familio meropedoj (Merops): videblaj specioj: ... faska upupo, eŭropa abelmanĝulo, marĉa cirkuo [84].
meropo
84.
I. Bertin: Tréguennec..., [vidita en 2007-04]
- angle:
- bee-eater
- france:
- guêpier (oiseau)
- germane:
- Bienenfresser
- hungare:
- gyurgyalag
- latinece:
- Merops Merops apiaster
- nederlande:
- bijeneter
- pole:
- żołna (nie: pszczołojad!)
- portugale:
- abelaruco (comum)
- rumane:
- prigorie
- ruse:
- осоед
- svede:
- biätare
bluvanga abelmanĝulo ↝
[85] Abelmanĝulo kun verdkolora plumaro.
85.
W. F. Pilger:
Komunlingvaj nomoj de Eŭropaj birdoj
- angle:
- Olive Bee-eater, Madagascar Bee-eater
- latinece:
- Merops superciliosus
- pole:
- żołna zielona
- rumane:
- merops superciliosus
- svede:
- grön biätare
hommanĝulo ↝
- bretone:
- debrer-tud
- france:
- anthropophage (subst.), mangeur d'hommes
- germane:
- Menschenfresser, Kannibale
- greke:
- καννίβαλος, ανθρωπόφαγος
- hispane:
- maneater antropófago
- hungare:
- emberevő
- indonezie:
- kanibal
- nederlande:
- menseneter
- pole:
- ludożerca, kanibal
- portugale:
- canibal, antropófago
- rumane:
- canibal
- ruse:
- людоед
- slovake:
- ľudožrút
- turke:
- yamyam
formikmanĝulo ↝
- (komune)
Besto manĝanta formikojn, termitojn, precipe longalangaj mamuloj el familioj mirmekofagoj, manisedoj: granda formikomanĝulo voros proksimume 30 000 formikojn kaj termitojn dum tago [88].
- angle:
- anteater
- france:
- fourmilier
- germane:
- Ameisenfresser, Ameisenbär
- nederlande:
- miereneter
- pole:
- mrówkojad
- portugale:
- tamanduá
- rumane:
- furnicar
- ruse:
- муравьед
insektomanĝulo ↝
- 1.
- Besto nutranta sin precipe de insektoj: la Malgranda grebo estas ĉefe insektomanĝulo kun dieto komponita ĉefe de larvoj kaj de plenkreskuloj de akvaj insektoj [89]; malgranda, aktiva insektomanĝulo, Kirtlanda parulio manĝas en la subaj partoj de arboj, foje ŝvebante aŭ serĉe surgrunde [90].
- 2. ↝
(arkaismo) Iu el la iama ordo insektomanĝuloj.
- angle:
- insectivore
- nederlande:
- insectivoor
- pole:
- entomofag
- portugale:
- insetívoro
- rumane:
- entomofag
insektomanĝuloj ↝
- beloruse:
- насякомаедныя
- bretone:
- amprevanataerien
- france:
- insectivores
- germane:
- Insektenfresser
- hispane:
- insectívoros
- hungare:
- rovarevő emlősök
- indonezie:
- insektivora
- latinece:
- Insectivora Eulipotyphla
- nederlande:
- insecteneters
- pole:
- owadożerne
- portugale:
- insetívoros
- rumane:
- insectivore
- ruse:
- насекомоядные (отряд млекопитающих)
- svede:
- insektsätare