marsupi/o PIV1

marsupio

ZOO Ventropoŝo: malgraŭ la nomo de la grupo, ne ĉiuj marsupiuloj havas marsupion; specioj, kiuj grimpas, saltas, fosas aŭ naĝas ofte havas tre disvolvitajn marsupiojn, sed malgrandaj specioj, kiuj vivas sur la grundo povas havi malgrandan, aŭ entute neniun poŝon [1].
1. F. van Hertrooij: En la marsupio de panjo, Scivolemo, 2019-10-09
beloruse:
торба (у жывёлы)
ĉine:
育儿袋 [yùérdài], 育兒袋 [yùérdài]
france:
marsupium
ukraine:
(виводкова) сумка (тварини)

marsupiulo

ZOO Iu el marsupiuloj.
beloruse:
торбачнік, сумчатая жывёла
ĉeĥe:
vačnatec
ĉine:
袋兽 [dàishòu], 袋獸 [dàishòu]
france:
marsupial (subst.)
pole:
torbacz
rumane:
marsupial
slovake:
vačkovec

marsupiuloj

ZOO Ventropoŝuloj, subklaso de mamuloj, kies inoj surhavas ventran poŝon, subtenatan de ostoj, por gardi tie novnaskiĝintajn idojn (Marsupialia): nenio, kio similas niajn terajn fiŝojn, troviĝas sur Ikaro, kaj mankas birdoj, […] rampuloj kaj marsupioj [2].
2. Monato, Garvan Makaj': Komunikaĵo de Ikaro
angle:
marsupials
beloruse:
торбачнікі
ĉine:
有袋类 [yǒudàilèi], 有袋類 [yǒudàilèi], 有袋動物 [yǒudàidòngwù], 有袋搭物 [yǒudàidòngwù]
france:
marsupiaux (subst.)
germane:
Beuteltiere
hungare:
erszényes emlősök
katalune:
marsupials
latinece:
Marsupialia
nederlande:
buideldieren
perse:
کیسه‌داران
pole:
torbacze
portugale:
marsupiais
rumane:
marsupiale
ruse:
сумчатые (подкласс млекопитающих)
ukraine:
сумчасті

administraj notoj

~ulo: Mankas dua fontindiko.
~ulo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.