8meĥanism/o Fab4 , 8mekanism/o PV

meĥanismo, mekanismo

1.
TEK Tuto de la pecoj de maŝinoaparato plenumantaj certan funkcion: la najleto [...] en la granda horloĝa meĥanismo [1]; komputoraj cirkvitoj kaj meĥanismo [2]; Bastjano demandis sin, per kiu meĥanismo tiu speco de ŝipo estas movata, ĉar nek velo nek remilo aŭ helico ekzistis [3]. SIN:meĥanikaĵo; VD:radaro, movilaro.
2.
(figure) Rimedaro, per kiu plenumiĝas iu ago aŭ funkcio; strukturo de kunaranĝitaj elementoj kaj ilia maniero kune funkcii: meĥanismo de la digestadoB ; la meĥanismo de la lingvoZ , de la penso; la homa biologio evoluis kiel adapta meĥanismo al kondiĉoj, kiuj grandparte ne plu ekzistas [4]; katastrofoj de la pasinta jardeko ne instigis la politikistojn al ĝisfunda repripensado de siaj starpunktoj, ili nur enkondukis aron da pliaj kontrolmeĥanismoj, burokrataĵoj kies utilo estas dubinda [5]; la mekanismoj de infektiĝo kaj vojoj de la transmisio de poliomjelito [6]; por vere ekscii, kies komputilo sendis la viruson, necesas atente studi la kapon de la retmesaĝo kaj scii iom pri la interreta mekanismo [7]; Litovio ekde sia aniĝo en Eŭropa Unio […] tuj komencos intertraktadon pri aliĝo al la mekanismo de valutaj kurzoj [8]. SIN:meĥaniko.
3.
FIL Filozofia teorio, kiu strebas komprenigi tuton per studado de ĝiaj partoj.
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malnova preĝeja sonorilo
2. J. Francis: Misio sen Alveno, tk-stafeto, 1982
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Urbo de Imperiestroj
4. Monato, Garvan Makaj: Punkto de malekvilibrigo
5. Monato, Roland Platteau: Ŝira retaksado de la konceptoj
6. Monato, Vladimir Lemelev: Poliomjelito: ĉu la dua tutmonde likvidota infektmalsano?
7. Monato, Paul Peeraerts: Sobig-F
8. Monato, LAST: Planoj de la litova monerstampejo
angle:
mechanism
beloruse:
мэханізм
ĉine:
机构 [jīgòu], 機構 [jīgòu], 机理 [jīlǐ], 機理 [jīlǐ]
france:
mécanisme
germane:
1. Mechanismus 2. Mechanismus 3. Mechanizismus, Mechanistisches Weltbild
hispane:
1. mecanismo 2. mecanismo
japane:
機械装置 [きかいそうち], 仕掛け [しかけ], メカニズム [めかにずむ], 機構 [きこう], 構造 [こうぞう], 仕組み [しくみ], 技巧 [ぎこう], テクニック
katalune:
1. mecanisme 2. mecanisme
nederlande:
mechanisme
pole:
1. mechanizm 2. mechanizm
portugale:
mecanismo
ruse:
механизм
svede:
1. mekanism 2. mekanism
ukraine:
механізм

administraj notoj

~o, mekanismo: Mankas verkindiko en fonto.