*membran/o PV

*membrano

1.
ANABIO Organika histo formanta maldikan flekseblan apartigan tavolon: la muka membrano de la stomako; cerba membrano [1]; multnombraj mukecaj glandoj ekzistas en la membrano de la laringo, speciale en la epigloto [2]; pleŭro: sereca membrano, kiu surkovras la internon de la brusto kaj tegas la pulmojn [3]. VD:diafragmo, haŭto1
2.
Maldika fleksebla folio: celuloida membrano por fotografado; ne estas multe da prujno, nur kvazaŭ membrano [4]. VD:filmo, ŝelo1, tavolo1
3.
ELETEK Fleksebla lameno funkcianta per vibrado, precipe por produkti aŭ elektrigi sonon en telefona aŭskultilo, mikrofono, tamburo ktp: la principo de la komuna funkciado de la mikrofono kaj telefono estas la jena: pro la vibradoj de la membrano la karba pulvoro estas alterne pli kaj malpli premata, kaj pro tio varias la elektra rezisto de la pulvoro [5].
1. Monato, Vladimir Lemelev: Nova etapo en biologio kaj medicino, 2006
2. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
3. La Ondo de Esperanto, 2003, № 12 (110)
4. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Björn Erik Höijer
5. Ir. J. R. G. Isbrücker: Evoluo de telefonio, 1928
angle:
1. membrane
beloruse:
1. мэмбрана, плёнка, плеўка, перапонка 2. мэмбрана, плёнка 3. мэмбрана
bretone:
1. koc'henn 2. diafragm
bulgare:
мембрана
ĉeĥe:
blána, membrána, mázdra
ĉine:
[mó], 薄膜 [bómó], 紙盆 [zhǐpén], 纸盆 [zhǐpén], 羊皮紙 [yángpízhǐ], 羊皮纸 [yángpízhǐ], 膈 [gé], 膜片 [mópiàn], 隔膜 [gémó]
france:
membrane
germane:
Membran 2. Folie
hungare:
3. membrán (telefon)
itale:
membrana
japane:
[まく], 薄膜 [うすまく], 振動板 [しんどうばん]
nederlande:
membraan, vlies
perse:
غشا
pole:
1. błona 2. błona
portugale:
membrana
ruse:
1. мембрана, перепонка, плёнка, плева 2. мембрана, плёнка 3. мембрана
slovake:
blana, membrána
ukraine:
оболонка, перетинка, мембрана, плівка, пліва, мембрана, діафрагма

mukmembrano

ANA Mukozo: la virusoj komence penetras la epiteliajn ĉelojn de la mukmembrano de la utercerviko [6].
6. Monato, Vladimir Lemelev: Vakcino preventas kancerojn, 2010
angle:
mucous membrane
beloruse:
сьлізьніца, сьлізьневая абалонка
ĉeĥe:
sliznice
ĉine:
粘膜 [niánmó], 黏膜 [niánmó], 黏膜 [niánmò]
france:
muqueuse
germane:
Schleimhaut
japane:
粘膜 [ねんまく]
slovake:
sliznica
ukraine:
слизова оболонка

naĝmembrano

ZOO Membrano, kiu kunigas la fingrojn de ekzemple amfibioj kaj iuj akvobirdoj, igante sinpelon en akvo pli efika: la manoj kun naĝmembrano dislarĝiĝis en formo de ventumilo [7]! ruĝe brilis tiuj piedoj […] kiel la naĝmembranoj de anseroj [8].
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
8. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
beloruse:
плавальная перапонка
ĉine:
[pǔ]
france:
palmure
germane:
Schwimmhaut
japane:
水かき [みずかき]

orelmembrano

Membrano de la timpano: grandega terno […] preskaŭ eksplodigas la orelmembranojn [9].
beloruse:
бубенная балона, барабанная перапонка
ĉine:
鼓膜 [gǔmò]
germane:
Trommelfell
latinece:
membrana tympani

administraj notoj