*mister/o

*mistero

1.
Sekreta doktrino kaj kulto en antikvaj religioj: se vi volas ekkoni la misterojn de l' temploj, vi devas honori la diojn, ĉar ili estas la fonto de la saĝo [1].
2.
KAT Dogmo neesplorebla kaj nekomprenebla de la homa intelekto, sed senpere malkaŝita de Dio: al vi estas donite scii la misterojn de la regno de la ĉielo, sed al ili ne [2]; mi […] venis ne kun supereco de parolo aŭ de saĝeco, proklamante al vi la misteron de Dio [3]; [Alaho] per la buŝo de la profeto, malkovris la misterojn de la objektoj kovritaj FK .
3.
(figure) Fakto, afero, kiu ne povas esti klarigata kaj kies kaŭzoj restas nekonataj: la misteroj de la naturo; la mistero de la virino [4]; la misteroj de posttomba vivo Hamlet ; la misteroj de la subtila lingvo de la francoj Marta ; la plej turmenta streĉiĝo de la volo ne povis fari tion, ke menso neinstruita penetru per unu fojo la misterojn de la scienco Marta . SIN:enigmo. VD:miraklo, miro, sekreto
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIII
2. La Nova Testamento, Mateo 13:11
3. La Nova Testamento, I. Korintanoj 2:1
4. La Nova Testamento, Apokalipso 17:7
angle:
1. mystery, mystic doctrine 2. mystery, mysticism 3. mystery
beloruse:
тайна, таямніца
ĉeĥe:
mystérie, mystérium
ĉine:
奥秘 [àomì], 奧祕 [àomì], 迷团 [mítuán], 迷團 [mítuán]
france:
mystère
germane:
Mysterium
hungare:
1. misztérium 2. hittitok, misztérium 3. rejtély
itale:
mistero
japane:
神秘 [しんぴ], 不思議 [ふしぎ], 謎 [なぞ], 秘密 [ひみつ], 玄義 [げんぎ], 秘儀 [ひぎ], 奥義 [おうぎ]
katalune:
misteri
nederlande:
mysterie
pole:
1. misterium 2. misterium 3. tajemnica, zagadka
portugale:
mistério
ruse:
тайна
slovake:
mystérium, taj, tajomstvo, záhada
ukraine:
містерія, таємниця, таїна, загадка

*mistera [5]

Enhavanta ion kaŝitan, sekretan, malklaran: trankvila mistera akvo FK ; mistera duonlumo FK ; ili komprenas misterajn signojn [6]; aferoj, kiuj estas tro misteraj por mi, kaj kiujn mi ne konas [7]; mistera nekonato, kiu silente sidis antaŭ ŝi FK ; instruitaj paroloj […] traplektitaj per […] misteraj por la amaso terminoj teĥnikaj FK ; ne disŝiru la misteran vualon, kiu estis ĵetita sur nian renkonton kaj kiu aldonis al ĝi ĝian ĉarmon FK ; [vi] vidos, ke la „leĝo de la akcento“ eĉ ne estas ia misteraĵo [8].
angle:
mysterious
beloruse:
таямнічы, таемны
ĉeĥe:
mysteriózní, neurčitý, tajemný, tajuplný, záhadný
ĉine:
神秘 [shénmì], 奥 [ào], 奧 [ào], 玄妙 [xuánmiào], 玄 [xuán], 縕 [yùn], 缊 [yùn], 邃 [suì], 神奥 [shénào], 神奧 [shénào], 灵异 [língyì], 靈異 [língyì], 賾 [zé], 赜 [zé], 詭祕 [guǐmì], 诡秘 [guǐmì]
france:
mystérieux
germane:
geheimnisvoll, mysteriös
hungare:
rejtélyes, misztikus
itale:
misterioso
japane:
神秘的な [しんぴてきな], 不可解な [ふかかいな], なぞの
katalune:
misteriós
nederlande:
mysterieus, raadselachtig
pole:
tajemniczy, zagadkowy
ruse:
таинственный
slovake:
tajomný, záhadný
ukraine:
таємничий, загадковий

administraj notoj