*model/o PV

*modelo

1.
Objekto aŭ karaktero havanta elstarajn ecojn imitindajn pro perfekteco, simpleco, virteco, normeco ktp:
a)
Objekto farita por esti imitata: rigardu kaj faru laŭ ilia modelo, kiu estis montrita al vi [1]; formi imitaĵon de donita modelo [2]; li ekzercis la literojn, kaj ili staris tiel rekte kaj sane, kiel povas stari nur skribmodelo [3]; mi eldonis la Fundamentan Krestomation, kiu povos servi al ĉiuj kiel modelo de esperanta stilo [4]; pasante li ekrigardis la modelon de braceleto, desegnitan de Marta Marta ; homarana formularo proponas ja modelon tre praktikan por estontaj demandaroj oficialaj de regna recenzado VivZam ; (figure) fratoj kreitaj ĉiuj laŭ unu modelo, fratoj, kiuj havis ĉiuj egalan korpon, egalan spiriton, egalajn kapablojn, egalajn idealojn, egalan Dion en siaj koroj […] fariĝis tute fremdaj unuj al aliaj [5]. SUB:tipo, ŝablono
b)
(figure) Iu aŭ io imitinda pro sia perfekteco: tiu aparato estas modelo de simpleco; tiu vesto estas modelo de bongusto; vi fariĝis modelo por ĉiuj kredantoj [6]; jen estas mia frato, modelo de ĉiuj ecoj kaj perfekteco, knabo bona Marta . SUB:ekzemplo, idealo
c)
BELA Pozisto: estis prezentita malgranda vigla knabo, kiu sidis kaj desegnis, kiel modelon li havis blankan mallonge pritonditan mopson [7].
d)
TEKTEKS Speco de industria produkto1 kun normitaj ecoj: multekolora katuna vesto de la plej malbela modelo, kiun oni nur povus trovi BdV ; estas ĝojige, ke post kelkaj jaroj da ignorado de la problemo fabrikistoj de komputiloj nuntempe iom aŭskultas la plendojn de siaj klientoj – kaj la bruon de siaj komputiloj – kaj reklamas modelojn iom pli kvietajn [8]; temas pri jaĥto de Ĵonko-modelo [9]; uzanto de tekokomputilo – […] modelo de Dell – raportis, ke la forta varmo de la aparato kaŭzis disfendon de la vitra tablo, sur kiu ĝi staris [10].
Rim.: Per vendo de produkto sub nomo de certa modelo, la produktanto certigas, ke la produkto havas la specifitajn ecojn, t.e., ke li reproduktis tiujn ecojn.
2.
Ekzempla, malgrandigita aŭ simpligita aranĝo1, spegulanta tipajn ecojn de realaj aferoj kaj uzata por detale pristudi kaj eventuale reprodukti tiuj ecojn:
a)
Imitaĵo, samaspekta, sed pli malgranda ol reala objekto, farita kiel artaĵo, memoraĵo, ludilo ktp: modelo de la palaco de la reĝo Assar, farita el oro kaj arĝento [11]; super la ĉefa pordego pendis modelo de ŝipo [12]; vendo de modeloj de antaŭe kreitaj artaĵoj kaj litografaĵoj [13]; tie troveblas ankaŭ modelo de mezepoka hontotintileto, kiun pigrulo devis kunporti pendigita antaŭ la frunto [14].
Rim.: Tiu senco povas fakte iom konfuzi kompare kun la senco modelo1.a, ĉar la rilato inter modelo kaj imitaĵo inversiĝas: ĉi tie temas pri objekto kreita „laŭ modelo“ de reala objekto, kiun oni siavice nomas „modelo“. Ŝajnas do, ke „simpligo“ resp. „ekzempleco“ estas pli esenca al la koncepto de „modelo“ ol „imito“, kp kun modelo2.b (simpligo de reala afero).
b)
SCI Simpliga prezento de objektoj aŭ okazaĵoj faciliganta rezonon pri ili, kiun oni eventuale elprovas per simulilo1.b: ni havis klimatmodelon kiu ne donas la ĝustajn rezultojn [15]; provoj – per modelo – montris, ke ondoj kvin metrojn altaj duone reduktiĝis inter la ŝeloj [16]. VD:skemo
angle:
model
azerbajĝane:
model
beloruse:
мадэль, узор, кшталт
ĉeĥe:
model, předloha, vzor
ĉine:
[xíng], 楷模 [kǎimó], 模型 [móxíng], 模範 [mófàn], 模范 [mófàn], 模式 [móshì], 典型 [diǎnxíng], 楷 [kǎi], 榜样 [bǎngyàng], 榜樣 [bǎngyàng], 标兵 [biāobīng], 標兵 [biāobīng], 样板 [yàngbǎn], 樣板 [yàngbǎn], 原型 [yuánxíng]
france:
modèle
germane:
Modell 1.b Modell, Vorbild
hungare:
1.a minta, öntőminta, mintadarab 1.b minta, mintakép, példakép 1.c modell
japane:
模型 [もけい], 原型 [げんけい], ひな型 [ひながた], 手本 [てほん], 模範 [もはん], モデル [もでる], ファッションモデル
nederlande:
model
pole:
wzorzec, model, format, wzór, fason
portugale:
modelo
rumane:
matriță, format, luceafăr, model
ruse:
модель, образец, макет
slovake:
maketa, model, vzor
ukraine:
модель, зразок, взірець, приклад для наслідування, натурщик, натурниця, натурщиця

*modela

Inda, taŭga servi kiel modelo: ĉio alia, kion mi verkis […] la esperantistoj […] povas rigardadi kiel modela, sed ne kiel deviga [17]; modela konduto; modela stilo FK ; modela verko [18]; la prononcado de Ivo Lapenna estis preskaŭ modela [19]; [li] ekigis la modernigon de Japanio, por ke tiu ĉi plenkresku kiel okcidentmodela imperiisma potenco sub la ŝamanisma aŭtoritato de la reĝo [20]. modele plenumi sian taskon.
17. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
18. Donald Broadribb: Ne nur pri vortuzado, Monato, 2000/12, p. 25
19. Monato, Donald Broadribb: Du paroladoj de Ivo Lapenna
20. Yamasaki Seikô: Novjara klaĉo super konjako, Monato, 2000/06, p. 25
angle:
model
beloruse:
мадэльны, узорны
ĉeĥe:
exemplární, modelový, příkladný, ukázkový, vzorný, vzorový
ĉine:
模範 [mófàn], 模范 [mófàn], 典型 [diǎnxíng]
france:
modèle (adj.), exemplaire
germane:
modellhaft, beispielhaft
hungare:
minta-, mintaszerű
japane:
模範的な [もはんてきな]
nederlande:
voorbeeldig
pole:
wzorcowy, popisowy, przykładny, wyśmienity
rumane:
spectaculos, exemplar, rafinat
ruse:
модельный, образцовый
slovake:
príkladný, ukážkový, vzorný
ukraine:
зразковий, взірцевий

modeli

1.
(ntr)
Servi kiel modelo1.b: ĝi mesaĝas pacan kaj bonan kunvivadon kaj najbarecon, kaj modelas kiel komunikponto inter ambaŭ nacioj [21]; la francoj multe modelis la urbon dum sia rego per sia propra arkitektura stilo, nome bulvardoj flankitaj de arboj kaj multaj koloniaj konstruaĵoj [22].
2.
(tr)
Fari reproduktotan modelon: modeli buston. VD:modli, muldi
3.
(tr)
Modeligi1: la tepoto de Utaho estas kvazaŭnorma referenca objekto de komputila grafiko, […] difinita de Martin Newell, kiu modelis ĝin per bezieraj surfaceroj [23].
4.
(tr)
SCI Modelumi: helpe de komputila programo ili modelis 1936 eblajn konfigurojn, pruvis, ke tiuj ĉi konfiguroj kovras ĉiujn eblecojn, kaj montris ĉe ĉiu el ili, ke por kolorigi ĝin sufiĉas kvar koloroj [24]; sukeraj solvaĵoj modelas fiziologiajn likvaĵojn [25]; por modeli la Esperantan gramatikon estas skribita kaj uzita parsalgoritmo [26].
angle:
2. model
beloruse:
мадэляваць, рабіць мадэль, служыць мадэльлю
ĉeĥe:
modelovat, tvořit modely
ĉine:
4. 做模型 [zuòmóxíng], 模塑 [mósù]
france:
4. modéliser
germane:
2. modellieren 3. modellieren 4. modellieren
hungare:
2. megmintáz, modellál 2. mintáz, megmintáz, alakít, modellál, mintát készít, kiönt(formába)
japane:
ひな型を作る [ひながたをつくる], 型に入れて作る [かたにいれてつくる]
nederlande:
2. modelleren
pole:
ulepić, formować, wzorować
rumane:
formă, model
ruse:
2. моделировать, делать модель
slovake:
modelovať
ukraine:
ліпити, моделювати, моделювати, виготовляти модель, виготовляти за моделлю, відливати

modeligi

(tr)
1.
Reprodukti laŭ modelo1.a1.b; adapti, konformigi al modelo: estus la plej bone, se niaj amikoj ĉiam modeligadus sian stilon laŭ la stilo de la gazeto „Esperantisto“ Z .
2.
SCI Reprodukti per modelo2.b; modelumi: oni modeligas la strukturon per ebenaj modeloj [27].
Rim.: Modeligi signifas nek „igi modela“ (kp „detaligi“ = „igi detala“), nek „igi modelo“. Tial la termino modeligi2 estas semantike malkonvena, kvankam PIV2 ĝin rekomendas.
27. R. Bouchet: Tertremoj kaj Stalkonstruado, La Domo, [2005?], (41)
angle:
1. model
beloruse:
1. браць за мадэль, браць за ўзор 2. рабіць па мадэлі
france:
1. suivre un modèle
germane:
1. sich richten nach 2. modellieren
hungare:
1. példát vesz, mintát vesz
japane:
見ならわせる [みならわせる], モデル化する [モデルかする]
nederlande:
1. richten naar
pole:
1. kształtować według wzorca 2. dostosować, dostosowywać do modelu
rumane:
1. forma după un model 2. ajusta, adaptat modelului
ruse:
1. брать пример, брать за образец

modelilo

Formilo, muldilo. VD:matrico, ŝablono
beloruse:
мадэль (у ліцейнай вытворчасьці), форма, шаблён
ĉeĥe:
forma
ĉine:
[xíng], 模型 [móxíng], 模子 [múzi], 型板 [xíngbǎn], 老框框 [lǎokuàngkuàng], 鑄型 [zhùxíng], 铸型 [zhùxíng], 鑄模 [zhùmú], 铸模 [zhùmú], 楷範 [kǎifàn], 楷范 [kǎifàn]
france:
forme (matrice)
germane:
Modell, Gussform, Schablone
hungare:
forma, öntőforma
japane:
型枠 [かたわく]
nederlande:
gietvorm, mal
pole:
kształt, szablon
rumane:
formă, șablon
ruse:
модель (в литейном деле), шаблон
slovake:
forma
ukraine:
форма

modelulo

1.
Homo, kies agoj aŭ sinprezento estas modelo por aliaj: li […] komencis similan verkon sur la mortolito, postlasante same kortuŝan abrupte nuliĝantan lastan notlinion, kiel iam lia granda modelulo Johann Sebastian Bach en „La arto de la fugo“ [28]; la esperantistoj havas delongan kaj stabiliĝintan normon prezenti sin kiel modelulojn, kiuj proponas sian konduton kiel […] ekzemplon [29].
2.
TEKS Homo, kiu surmetas kaj prezentas modajn vestojn sur fotoj, filmoj aŭ sceneje: la 31-jara modelulino Gisele Bündchen aperis en reklamfilmeto por subtolaĵoj [30].
28. Monato, Franz-Georg Rössler: Pura muziko por eonoj
29. P. Dasgupta: Loĝi en Homaj Lingvoj: la Substancisma Perspektivo, 2011
30. A. Oberndorfer: Memcenzuro, Esperanta Retradio, 2011-10-28
angle:
2. model (person)
beloruse:
1. узор (чалавек, варты перайманьня) 2. мадэль (чалавек), манэкеншчык
france:
1. modèle (personne) 2. mannequin (personne), top-modèle
germane:
1. Vorbild 2. Model, Mannequin
nederlande:
2. model (persoon)
pole:
1. model 2. model (zawód)
rumane:
1. model 2. fotomodel

modelumi

(tr)
Esplorcele prezenti per modelo2.b: oni provas modelumi la funkciadon (konduton) de la sistemo per simulaj modeloj [31]; ĉiu atomo estas modelumata kvazaŭ ĝi estu[s] simpla partikulo [32]. SIN:modeli4
31. A. Bednařík: Kelkaj notoj pri la akvokonservejo Ružín, Konferenca kajero de AEST '81: Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko, Žilina
32. Vikipedio, Molekula mekaniko
beloruse:
мадэляваць (сытуацыю, працэс)
ĉine:
建模 [jiànmó]
france:
modéliser
pole:
modelować
rumane:
formă, model
ruse:
моделировать

malmodela

Ne imitinda, misa: jen diro malmodela [33].
33. J. Racine, trad. G. Lagrange: Fedra, 1991
beloruse:
ня варты перайманьня, ня варты, каб браць за ўзор, спрэчны
france:
criticable, inégal
pole:
budzący zastrzeżenia, nierówny, niemodny
rumane:
inacceptabil, aspru, neuniform, demodat

administraj notoj

~igi: Mankas verkindiko en fonto.
~ilo: Mankas dua fontindiko.
~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.