mongol/o

mongolo

Ano de tradicie nomada popolo de la stepoj inter Siberio kaj la norda Ĉinujo: tiu manĉura dinastio estis poste siavice jugita sub la mongoloj, kiel parto de ties mondimperio, kiu estis preskaŭ fariĝonta vere monda, venkinte en 1241 la aliancajn trupojn de la Sankta Imperio kaj de la poloj ĉe Liegnitz en Silezio antaŭ ol ili retiris armeojn je la morto de la Granda Ĥano en la hejmlando [1]; en la 12a kaj 13a jarcentoj la alanoj, la praavoj de nunaj osetoj, kreis sian ŝtaton, kiun ruinigis mongoloj, kaj poste la ŝtato ne renaskiĝis [2]; ne nur finnoj kaj estonoj partoprenis en la glaciskulptado, sed ankaŭ ĉinoj el Harbino, mongoloj el Ulanbatoro […] [3].
1. Sabeo Fu/Yamasaki Seikô: Formortanta lingvo de malplimulto en Ĉinio, Monato, 2001/01, p. 22
2. Monato, Sergeo Jurjiĉ: Ĉu osetoj ne rajtas sian Kosovon?
3. Monato, Saliko: Glaciskulptado
angle:
Mongolian
beloruse:
мангол
ĉeĥe:
Mongol
ĉine:
蒙古族 [Měnggǔzú], 蒙古人 [Měnggǔrén]
france:
Mongole (subst.)
germane:
Mongole
hispane:
mongol
hungare:
mongol
japane:
モンゴル人 [モンゴルじん]
katalune:
mongol (subst.)
nederlande:
Mongool
perse:
مغول
pole:
Mongoł
portugale:
mongol, mogor, mogol
ruse:
монгол
slovake:
Mongol
tibete:
སོག་པོ་
ukraine:
монгол

mongola

Rilata al la mongoloj, ilia lingvo, kulturo kaj historio: la han-genta regno en la suda Ĉinio estis alsorbita al la mongola imperio ― tio estis la unua fojo kiam la tuta Ĉinio estis sub fremda regado [4]; la mongola lingvo apartenas al la samnoma familio [5].
4. Sabeo Fu/Yamasaki Seikô: Formortanta lingvo de malplimulto en Ĉinio, Monato, 2001/01, p. 22
5. Monato, Mihail Korotkov: La origino de la homaj lingvoj
angle:
Mongolian
beloruse:
мангольскі
ĉine:
蒙古人 [ménggǔrén], 蒙 [měng]
france:
mongolien
germane:
mongolisch
hispane:
mongol
hungare:
mongol
japane:
モンゴルの [もんごるの]
katalune:
mongol (adj.)
nederlande:
Mongools
perse:
مغول
pole:
mongolski
ruse:
монгольский
tibete:
སོག་པོའི་སྐད་
ukraine:
монгольський

Mongolujo

GEOG
1.
Vasta teritorio en Azio, kie loĝas mongoloj.
2.
Ŝtato en Azio, limanta al Rusujo kaj al Ĉinujo: Mongolujo kaj Afganujo restis oficiale sendependaj, kvankam Mongolujo ekzistis kiel sovetunia satelita ŝtato kaj sovetuniaj trupoj invadis Afganujon en la fino de la 20-a jarcento [6].
angle:
Mongolia
beloruse:
Манголія
ĉine:
蒙古 [Měnggǔ], 蒙古国 [Měnggǔguó], 蒙古國 [Měnggǔguó]
france:
Mongolie
germane:
Mongolei
hispane:
Mongolia
hungare:
Mongólia
indonezie:
Mongolia
katalune:
Mongòlia, República Popular de Mongòlia
nederlande:
Mongolië
perse:
مغولستان
pole:
Mongolia
portugale:
Mongólia
ruse:
Монголия

Interna Mongolujo

GEOG
Parto de Mongolujo, troviĝanta en Ĉinujo: Granda Ĥingan-Montaro […] dividas la manĉuran ebenaĵon de nordorienta Ĉinujo oriente [de] la Mongola Altebenaĵo de Interna Mongolujo okcidente [7].
angle:
Inner Mongolia
beloruse:
Унутраная Манголія
ĉine:
漠南 [Mònán]
france:
Mongolie interne
germane:
Innere Mongolei
hungare:
Belső-Mongólia
katalune:
Mongòlia Interior
nederlande:
Binnen-Mongolië
perse:
مغولستان داخلی
pole:
Mongolia Wewnętrzna
ruse:
Внутренняя Монголия

administraj notoj

M~ujo: Mankas dua fontindiko.
Interna M~ujo: Mankas dua fontindiko.