*popol/o

*popolo

POL
1.
Etno: la literaturaj produktoj de aliaj popoloj fariĝus por ni tiel same atingeblaj, kiel la verkoj de nia propra popolo [1]; la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian [2]; mi kredas, ke ĉiuj popoloj estas egalaj kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj, sed ne laŭ lia deveno [3]. (figure) formikoj, popolo ne forta [4]. VD:gento, nacio1, populacio
2.
Regataro kontraste kun regantaro: la senato kaj la popolo romaj; grandeco de popolo estas gloro por reĝo kaj manko de popolo pereigas la reganton [5]; kiam regas malvirtulo, la popolo ĝemas [6]; la cezaro mem partoprenadis la kunsidojn de la senato kaj konsilis kune kun la „patroj“ pri la bono de la popolo [7]; popola tumulto [8]; popola kunveno [9]. VD:plebo
3.
Plimulto de nacio kontraste kun kleruloj, riĉuloj ktp: la popolo nomas elokventeco la kapablon paroli laŭtege kaj longe; (frazaĵo) popolo diras, Dio diras PrV . VD:amaso, vulgara, kruda
1. Zamenhof: El la unua libro de la lingvo Esperanto.
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
3. Zamenhof: Deklaracio de Hilelisto, Art. 2.
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 30:25
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 14:28
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 29:2
7. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LXIV
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 18:43
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 22:22
angle:
people
beloruse:
народ
ĉeĥe:
lid, národ
ĉine:
人们 [rénmen], 人們 [rénmen], 人口 [rénkǒu], 子民 [zǐmín], 烝民 [zhēngmín], 烝黎 [zhēnglí], 人民 [rénmín], 国族 [guózú], 國族 [guózú]
france:
1. peuple 2. peuple, population 3. peuple
germane:
1. Volk 2. Volk, Bevölkerung 3. Volk, gemeines Volk, Plebs
hispane:
1. pueblo 2. pueblo, población 3. la gente
hungare:
nép
indonezie:
rakyat
japane:
人民 [おおみたから], 国民 [くにたみ], 民衆 [みんしゅう], 庶民 [しょみん]
katalune:
1. poble
nederlande:
1. volk 2. bevolking 3. gepeupel
pole:
lud
portugale:
povo
rumane:
popor
ruse:
народ ~o diras…: глас народа ‐ глас Божий.
slovake:
národ, pospolitosť, ľud
tibete:
མི་དམངས་
ukraine:
народ

popola

1.
Originanta en la popolo: popola tumulto [10]; popola dialekto [11]; malalta popola deveno [12]; aperis popolaj amasoj kun krioj [13]; Litva popola kanto [14]; litva popola festo [15]; popola dirmaniero (vd proverbo) [16]; popola kredo (vd superstiĉo) [17]; popola kutimo havas valoron de leĝo PrV ; venas proverbo el popola la cerbo PrV .
2.
Apartenanta al la popolo; publika: popola domo [18]; vi iras al la popola parko kaj dancas la tutan nokton [19]; popola altlernejo [20].
beloruse:
народны
ĉine:
国立 [guólì], 國立 [guólì]
germane:
Volks-
indonezie:
2. publik, umum
japane:
人民の [じんみんの], 民衆の [みんしゅうの]

popolaĉo

Popolo3 rigardata kiel needukita, nekulturita maso: [ili] varbis kelkajn malnoblulojn el la popolaĉo, kaj, kolektinte homamason, entumultigis la urbon [21]; kiamaniere nokte vi trovos en la popolamaso tiujn, kiuj plenumis la krimon? – tio estas indiferenta por mi, – la popolaĉo tion faris kaj la popolaĉo estos punita [22]; la popolaĉo amis lin pli, ol vi supozis [23].
beloruse:
быдла, плебс
ĉine:
白丁 [báidīng]
germane:
ungehobeltes Volk, gemeines Volk, Plebs
japane:
下層民 [かそうたみ]

popolaro

Aro de popoloj kune loĝantaj en iu teritorio: popolaro fariĝos el vi, kaj reĝoj eliros el vi [24]; la centra aŭtoritato ekzekutiva [de la federacio] reprezentas la tutan popolaron kaj ne apartajn ŝtatojn [25]; granda parto de la popolaro de la okcidenta mondo neniam progresis preter aprezo de Mozart [26]; la portugala lingvo […] riĉiĝis sub la influo de la indiĝenoj, la afrika kulturo de la antaŭaj sklavoj, […]la inventemo kaj imago de la heterogena popolaro kunigita [27].
beloruse:
народы, супольнасьць народаў
germane:
Volksgruppen

popoleto

Malmultnombra popolo, etno aŭ subgrupo de popolo: tiu arkta dekdumilpersona popoleto dividiĝas en grupetojn de kelkaj individuoj, kiuj loĝas en la multmilkilometra tundro ofte je centmejlaj distancoj unu de la alia [28]; (figure) stranga popoleto estas tiuj poetoj! diris la skribisto [29]; la granda bonŝanco de la provenca kripotradicio, kaj de ĝia popoleto, venis kun la franca revolucio de 1789 [30]; kiam en 1945 fondiĝis Indonezio kun 17 000 insuloj, sur kiuj loĝas miloj da diversaj popoletoj, oni enkondukis neŭtralan lingvon bazitan sur unu el la javaj dialektoj [31]. VD:minoritato
beloruse:
народзец
ĉine:
族群 [zúqún]
germane:
Völkchen, Volksgruppe, ethnische Gruppe

popolismo

Politiko, ofte demagogia, celanta la favoron de la maso troigante danĝerojn: la popolismo kun kamparanutopia komunisma idealo kaj labormetodoj ekstreme individuismaj, iom post iom, cedis teorie kaj praktike antaŭ la marksismo [32]; la registaro ne devas resti en la nivelo de folklora popolismo, subtenante siajn civitanojn nepagantajn la fakturojn, ĉar ili estas ĝiaj voĉdonantoj, sed ĝi devas protekti la komercan sektoron [33]. VD:oportunismo
angle:
populism
beloruse:
папулізм
ĉine:
民粹主义 [míncuìzhǔyì], 民粹主義 [míncuìzhǔyì]
france:
populisme
germane:
Populismus
indonezie:
populisme
japane:
ポピュリズム, 民衆主義 [みんしゅうしゅぎ], 大衆迎合主義 [たいしゅうげいごうしゅぎ]
ruse:
популизм
ukraine:
популізм

popolisto

Politikisto popolisma: al regpotenco venis ekstremdekstruloj kun ĉekape la neprognozebla popolisto Jörg Haider [34]. nuntempe popolistoj en Rusio ŝatas malbeni la nomojn de la tiutempaj „junaj reformistoj“, kaj kulpigi ilin, kune kun Miĥail Gorbaĉov, pri la kraŝo de la imperio [35]. VD:oportunisto
34. Evgeni Georgiev: Ĉu veneno en Vieno?, Monato, 2000/03, p. 6
35. Monato, Kalle Kniivilä: 15 jarojn post la pereo de la imperio, 2007
beloruse:
папуліст
germane:
Populist
indonezie:
populis

interpopola

Koncernanta la rilatojn inter pluraj popoloj: interpopola justeco [36]; komuna lingvo por interpopola rilatado [37]; terure altaj kaj dikaj estas ankoraŭ la interpopolaj muroj, kontraŭ kiuj ni batalas [38]; la lukto por interpopola amo, toleremo, vero, paco kaj homeco [39]; interpopola frateco [40]; interpopola paciĝo [41]. VD:internacia
36. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
37. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
38. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
39. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
40. Ivo Lapenna: Retoriko, Aldono
41. Stellan Engholm: Al Torento, III.
beloruse:
міжнацыянальны

administraj notoj