populaci/o PIV1

populacio

1.
EKOLBIO Tuto de samspecaj vivuloj, kiuj interagas kaj reproduktiĝas en komuna areo: en la populacio de musoj, samkiel ĉe multaj aliaj ronĝuloj, apartiĝas pli etaj aroj [1]; infrastrukturaj projektoj en la malsupra Danubo povus tute malaperigi la forte minacatajn populaciojn de sturgo [2]; la indiĝena loĝantaro uzas por malsamaj populacioj de romaoj diversajn subtilajn lingvajn deviojn [3]. VD:etno, grego, kolonio4, popolo1, roto3
2.
SCIMAT (en statistiko) La aro de ĉiuj objektoj kiujn esploro koncernas: mezurado de la televid-spektantaro baze ne malsamas al aliaj statistikaj esploroj: oni elektas muestron (vd specimenaro, samplo), analizas ĝin kaj el ties konduto eksterpolas la agadon de la tuta populacio [4].
1. J. Ŝuvajev: Pri la konduto de bestoj, Fokuso, 1987:1, p. 2a
2. Monato, Evgeni Georgiev: Priatenti la naturprotekton, 2010
3. Monato, Julius Hauser: Ciganoj aŭ romaoj: ĉu lingva problemo?, 2012
4. Monato, Hektor Alos I Font: Spektantoj spektataj, 2003
ĉeĥe:
obyvatelstvo, populace
ĉine:
母群体 [mǔqúntǐ], 母群體 [mǔqúntǐ] 2. 母体 [mǔtǐ], 母體 [mǔtǐ]
france:
population (démographique)
germane:
2. Grundgesamtheit
japane:
個体群 [こたいぐん]
pole:
populacja (biologia)
rumane:
populație
slovake:
obyvateľstvo, populácia
ukraine:
популяція

administraj notoj