1koloni/o PV

kolonio

1.
Teritorio, loĝata kaj administrata de elmigrintoj en fremda lando aŭ neokupita regiono; pli vaste: tereno, sur kiun oni instalis specifan loĝantaron: Marsejlo estis greka kolonio; kolonio komunista de Aŭstraliaj elmigrantoj estas nun fondata en Paragvajo [1]; inter proksimume 1800 kaj 1949 Indonezio estis kolonio de Nederlando [2]; venis ordono forkonduki ŝin en la orientan dezerton, kie apartigita de homoj, ekzistis kolonio de lepruloj [3]; ĉiuj [dometoj] identas, dronante en verdaĵo de legomĝardenoj, ĝardenetoj kaj florejoj: tio estas la laboristaj kolonioj [4]. VD:setlejo
2.
POL Lando, administrata kaj ekspluatata de ŝtato ekster siaj landlimoj: la transmaraj kolonioj de Germanujo akiris sendependecon; la ĉefa vidindaĵo de la Kolonia Ekspozicio en Parizo estis la fama Templo de Angkor [5]; ĝenerale la koloniaj laboristoj estas ja pli ekspluatataj ol la laboristoj el la metropolo [6]. VD:dominio
3.
Aro da samnacianoj loĝantaj eksterlande en sama urbo aŭ regiono: la pola kolonio en Usono; en urboj, eĉ Germanoj havis propran kolonion kaj kvartalon [7]. VD:kvartalo
4.
EKOL Grupo de vivaĵoj, plej ofte samspeciaj, dense kunvivantaj en unu loko: kolonio de formikoj; kolonio de cignoj [8]; la apartaj kolonioj de monedoj estas komunumoj de fermita tipo, kies membroj konas unu la alian [9]. VD:grego, populacio, roto3
1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Bagateloj
2. Monato, Donald Broadribb: Historiromano duoble tradukita, 2013
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 16a
4. V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 1a
5. R. Schwartz: La Stranga Butiko, Angkor' aŭ!
6. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Denove pri la morto de araba SAT-ano
7. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
8. Monato, last: Adiaŭ al la nuklea ŝtato, 2010
9. J. Ŝuvajev: Pri la konduto de bestoj, Fokuso, 1987:1, p. 2a
afrikanse:
kolonie
albane:
koloni
amhare:
ቅኝ ግዛት
angle:
colony
arabe:
مستعمرة
armene:
գաղութ
azerbajĝane:
koloniya
beloruse:
калёнія
bengale:
উপনিবেশ
birme:
ကိုလိုနီ
bosne:
kolonija
bulgare:
колония
ĉeĥe:
država, kolonie, osada
ĉine:
殖民 [zhímín], 殖民地 [zhímíndì], 植民 [zhímín], 群体 [qúntǐ], 居民区 [jūmínqū]
dane:
koloni
estone:
koloonia
eŭske:
kolonia
filipine:
kolonya
france:
1. colonie (de peuplement) 2. colonie (territoire occupé) ~a: de colonie, colonial. 3. communauté (d'une nation dans une autre), colonie (groupe d'immigrés de même nationalité)
galege:
colonia
germane:
Kolonie 1. Siedlung
guĝarate:
વસાહત
haitie:
koloni
haŭse:
mallaka
hinde:
कॉलोनी
hispane:
colonia
igbe:
ógbè
irlande:
coilíneacht
islande:
nýlenda
japane:
コロニー
jave:
koloni
jide:
קאַלאַני
jorube:
ileto
kanare:
ವಸಾಹತು
kartvele:
კოლონია
kazaĥe:
отар
kimre:
nythfa
kirgize:
колония
kmere:
អាណានិគម
koree:
식민지
korsike:
culonia
kose:
thanga
kroate:
kolonija
kurde:
mistemleke
latine:
coloniam
latve:
kolonija
laŭe:
ກວ້າງ
litove:
kolonija
makedone:
колонијата
malagase:
zanatany
malaje:
tanah jajahan
malajalame:
കോളനി
malte:
kolonja
maorie:
koroni
marate:
वसाहत
mongole:
колони
nederlande:
kolonie
nepale:
उपनिवेश
njanĝe:
njuchi
okcidentfrise:
koloanje
panĝabe:
ਬਸਤੀ
paŝtue:
مستعمره
pole:
kolonia pola ~o: polonia.
portugale:
1. colônia 2. colônia, domínio, possessão 3. colônia, comunidade
ruande:
ubukoloni
ruse:
колония
samoe:
kolone
sinde:
ڪالوني
sinhale:
යටත් විජිතයක්
skotgaele:
choloinidh
slovake:
kolónia, osada
slovene:
kolonija
somale:
gumeysi
ŝone:
nyika yakapambwa
sote:
kolone
sunde:
jajahan
svahile:
koloni
taĝike:
колония
taje:
อาณานิคม
tamile:
காலனி
tatare:
колония
telugue:
కాలనీ
ukraine:
колонія
urdue:
کالونی
uzbeke:
mustamlaka
vjetname:
thuộc địa
zulue:
koloni

kolonii

(tr)
Igi kolonion1,2: Rusoj koloniis Siberion; koloniadon de la Norda Ameriko komencis britoj [10]; Angilon malkovris Kristoforo Kolumbo en 1493, britoj koloniis ĝin en 1650 [11].
10. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, B. Kolker: Galope tra la historio de Usono, leciono 2a
11. Monato, Renée Triolle: Observanto observata, 2014
angle:
colonize
beloruse:
калянізаваць
bulgare:
колонизирам
ĉeĥe:
kolonizovat
ĉine:
殖民 [zhímín]
france:
coloniser ~ado: colonisation.
germane:
kolonisieren, besiedeln
hispane:
colonizar
japane:
植民する [しょくみんする], 植民地にする [しょくみんちにする]
nederlande:
koloniseren, kolonialiseren
pole:
kolonizować ~ado: kolonizacja.
ruse:
колонизировать
slovake:
kolonizovať, osídliť
ukraine:
засновувати колонію/колонії, селитися колоніями

koloniano

Ano de kolonio: ankoraŭ Las Casas predikis kontraŭ la moro de fumado, kiun oni heredis de la kolonianoj [12].
angle:
colonist
beloruse:
калянізатар
ĉeĥe:
kolonizátor
ĉine:
殖民 [zhímín], 殖民者 [zhímínzhě]
france:
colon, membre de la communauté (étrangère)
hispane:
colono
nederlande:
kolonist
pole:
kolonista
ruse:
колонист, поселенец
slovake:
kolonizátor
ukraine:
колоніст (житель колонії)

koloniigi

PV
Kolonii: por koloniigi la Lunon per poloj oni bezonas multegajn kosmoraketojn [13]; Gerando estis koloniigita de bretonoj en la dua duono de la 6a jarcento [14].
13. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Enciclopeditis
14. Monato, Jean-Yves Santerre: Fortikaĵurbo Gerando, 2009
angle:
colonize
beloruse:
калянізаваць
ĉeĥe:
kolonizovat
germane:
kolonisieren
japane:
植民地化する [しょくみんちかする]
nederlande:
koloniseren, kolonialiseren
pole:
kolonizować
slovake:
kolonizovať, osídliť
ukraine:
колонізувати

koloniismo

EKONPOL Ekonomia sistemo, en kiu la regna prospero baziĝas sur ekspluatado de ĝiaj kolonioj 2: la konferenco celis liberigi aziajn kaj afrikajn naciojn de imperialismo kaj koloniismo, kaj krei ekonomian kaj kulturan kunlaboron inter la koncernaj landoj [15]; por tiuj, kiuj preferas fermi la okulojn antaŭ la krimoj de koloniismo, ĉi tiu verko ne estas rekomendinda [16].
15. Monato, Syauqi Ahmad Zulfauzi Stya Lacksana: Aktivas la bonaj amikoj, 2015
16. Monato, Carlo Minnaja: Perfidita popolo, 2014
angle:
colonialism
beloruse:
каляніялізм
ĉeĥe:
kolonialismus
ĉine:
殖民主义 [zhímínzhǔyì]
france:
colonialisme
germane:
Kolonialismus
japane:
植民地主義 [しょくみんちしゅぎ]
nederlande:
kolonialisme
pole:
kolonializm
ruse:
колониализм
slovake:
kolonializmus
ukraine:
колоніалізм

ekskolonio

POL Loko, kiu iam estis kolonio de fremda regno: plej multaj ŝtatoj, aparte en ekskolonioj kaj la orienta Eŭropo, estas plurlingvaj [17].
17. UNDP, trad. R. McCoy: Raporto pri Homa Evoluo 2004, 2005
angle:
former colony
beloruse:
былая калёнія
france:
ancienne colonie
germane:
Exkolonie
japane:
旧植民地 [きゅうしょくみんち]
pole:
ekskolonia

kontraŭkoloniismo

POL Politika movado, kontraŭa al koloniado kaj ekspluatado de kolonioj2: la Indoneziano Liem Tjong Hie tradukis el la fama kontraŭkoloniisma verko Max Havelaar de Multatuli [18].
angle:
anticolonialism
beloruse:
антыкаляніялізм
france:
anticolonialisme
germane:
Antikolonialismus
nederlande:
antikolonialisme
pole:
antykolonializm
ruse:
антиколониализм
ukraine:
антиколоніалізм

novkoloniismo

POL Politika, ekonomia aŭ militforta influado flanke de pli riĉa regno, kiu ofte estis kolonianto: ili nun disvolvas novkoloniismon en Afriko dividante esperantistojn afrikajn por regi [19].
19. G. Koffi: en: TEJO ekamikas kun la Civito, libera folio, 2016-12-26
beloruse:
нэакаляніялізм
ĉine:
新殖民主义 [xīnzhímínzhǔyì]
france:
néocolonialisme
japane:
新植民地主義 [しんしょくみんちしゅぎ]
pole:
neokolonializm

administraj notoj