monokultur/o
monokulturo
Unukultivo:
la disvastigado de la monokulturo — la kreskigo
de unu sola speco de planto sur kampo — vaste
pligrandigas la nutraĵan provizon, sed forprenas
grandan kvanton da nutraj elementoj el la grundo
[1];
ĉio estas produktita sur papero, farita el celulozo, kiu
devenas el arboj, kultivitaj en gigantaj monokulturoj
[2].
Rim.:
Laŭ BL: Prefere diru maldiversa kultivado, unukultivado, unueckultivado, unuspeca kultivado.
1.
W. F. Rolt: El la Polvo de la Tero, 1967
2. vhbsouza: Kial Esperanto?, RADE - Rotary kaj Esperanto, 2010-10-15
2. vhbsouza: Kial Esperanto?, RADE - Rotary kaj Esperanto, 2010-10-15
- angle:
- monoculture
- beloruse:
- монакультура
- ĉeĥe:
- monokultura
- ĉine:
- 单作 [dānzuò], 單作 [dānzuò]
- france:
- monoculture
- germane:
- Monokultur
- pole:
- monokultura
- rumane:
- monocultură, cultură agricolă unică
- slovake:
- monokultúra