1monopol/o JED
monopolo
- 1.
Privilegio
donanta al iu persono, kompanio aŭ ŝtato
ekskluzivan rajton fabriki aŭ vendi ian komercaĵon aŭ
plenumi ian servon:
ŝtata tabaka monopolo
[1];
la monopolo de la ŝtata […] televido
[2];
la ĉina registaro transformis la monopolon de la Ŝtata Kompanio pri Elektropovo
al konkurenca grupo kun kvar grandaj kompanioj
[3].
koncesio,
prerogativo- 2.
- IKEV
Merkata situacio, en kiu unu kompanio regas la vendan flankon kaj
diktas la prezojn al klientoj:
registaroj ofte batalas kontraŭ monopolfirmaoj, ĉar
monopolo forigas konkuradon kaj tiel tendencas
al altigo de prezoj kaj malaltigo de la produktkvalito;
temas pri akaparado de merkato, pri formado de monopoloj, de trustoj, konzernoj
kiuj regas la sistemon kaj eliminas konkurencon
[4];
dum la mezepoko la principo de aŭtoraj rajtoj ne ekzistis […], la
unuaj leĝoj celis limigi la monopolon de eldonistoj kaj havigi al aŭtoroj
ŝancon por diskonigi siajn ideojn, kontraŭe, la nuna leĝaro riskas malebligi
diskonigon
[5];
Intel, farante grandan profiton per sia preskaŭa monopolo pri altrapidaj
procesoroj, povis prezi siajn malrapidajn procesorojn, tiel ke la profitoj de
la konkurantoj, kiuj celis nur tiun merkatodividaĵon, estis tre limigitaj
[6].
akaparo,
kartelo,
trusto
duopolo,
polipolo,
oligopolo.
- 3.
- (figure) Prerogativo, ekskluziveco pro cirkonstancoj: vi ne havas la monopolon de la kuraĝo; la du potencoj komencis batalon pri la monopolo ekspluati la popolon [7]; la klopodoj de Francio konservi por la franca monopolon komplete malsukcesis, Britio kaj Usono insistis pri egala uzo de la angla [8]; kelkaj elmontris tiam tendencon, kvazaŭ ili disponus pri monopolo rilate la idean aspekton, kiun oni plu nomis „interna ideo“ [9]; ĉesu monopolo de kelkaj malpaculoj! nur de nescio tenas ili la tutpovon [10].
1.
Monato, Alice Liu: Premio alfrontas premon, 2012
2. La Ondo de Esperanto, 2004, № 1 (111)
3. Monato, Mu Binghua: Monopolo super la elektropova provizado, 2006
4. MonatoS. Maul
5. Monato, Roland Rotsaert: Europeana: kultura heredaĵo iĝos alirebla por ĉiuj, 2009
6. Monato, Franck Arnaud: Intel alfrontas konkurencon
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
8. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
9. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
10. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
2. La Ondo de Esperanto, 2004, № 1 (111)
3. Monato, Mu Binghua: Monopolo super la elektropova provizado, 2006
4. MonatoS. Maul
5. Monato, Roland Rotsaert: Europeana: kultura heredaĵo iĝos alirebla por ĉiuj, 2009
6. Monato, Franck Arnaud: Intel alfrontas konkurencon
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
8. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
9. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
10. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
- beloruse:
- манаполія
- ĉeĥe:
- monopol
- ĉine:
- 垄断 [lǒngduàn], 壟斷 [lǒngduàn]
- france:
- monopole
- germane:
- Monopol 3. Vorherrschaft, Sonderrecht
- hispane:
- monopolio
- japane:
- 独占 [どくせん], 専売 [せんばい], 占有 [せんゆう], 独り占め [ひとりじめ]
- katalune:
- monopoli
- nederlande:
- monopool
- pole:
- monopol
- rumane:
- monopol
- ruse:
- монополия
- slovake:
- monopol
- svede:
- monopol
- turke:
- tekel
- ukraine:
- монополія
monopolisto
- Estranto de monopola entrepreno (sinekdoĥe ankaŭ tia entrepreno mem): ne estis la intenco de Mikrosofto akiri la monopolon de oficeja programaro, kiun ĝi nun havas, [tio] simple alvenis pro la kombino de neadaptiĝemaj ekzistantaj monopolistoj kaj usonstila, ofte agresema merkatado de Mikrosofto [11].
11.
Monato, Roland Rotsaert: De triopa monopolo al mikrosofta monopolo, 2005
- germane:
- Monopolist
monopoligi
(tr)
- 1.
Ĝui monopolon pri io:
la trusto monopoligas la petrolon.
- 2.
- (figure) Ekskluzive posedi, ĝui, logi al si: la bela, juna edzino de fabele riĉa anglo tuj monopoligis la atenton de la tuta unuaklasa pasaĝeraro [12].
12.
H. A. Luyken: Rakonto de Maljuna Klubano, Verda Mondo, 1927-10, p. 28a
- angle:
- monopolize
- beloruse:
- манапалізаваць
- ĉeĥe:
- monopolizovat, zmonopolizovat
- ĉine:
- 垄断 [lǒngduàn], 壟斷 [lǒngduàn], 专营 [zhuānyíng], 專營 [zhuānyíng], 包揽 [bāolǎn], 包攬 [bāolǎn], 独占 [dúzhàn], 獨佔 [dúzhàn]
- france:
- monopoliser
- germane:
- monopolisieren
- hispane:
- monopolizar
- katalune:
- monopolitzar
- nederlande:
- monopoliseren
- pole:
- monopolizować
- rumane:
- monopoliza
- ruse:
- монополизировать
- slovake:
- monopolizovať
- ukraine:
- монополізувати
eksportmonopolo
Monopolo je la eksportado de varo.
- angle:
- export monopoly
- beloruse:
- экспартная манаполія
- germane:
- Ausfuhrmonopol, Exportmonopol
- pole:
- monopol eksportowy
- rumane:
- monopolul exportului
- ruse:
- экспортная монополия
importmonopolo
Monopolo je la importado de varo.
- angle:
- import monopoly
- beloruse:
- імпартная манаполія
- ĉeĥe:
- dovozní monopol
- germane:
- Einfuhrmonopol, Importmonopol
- pole:
- monopol importu
- rumane:
- monopolul importurilor
- ruse:
- импортная монополия
- slovake:
- dovozný monopol
absoluta monopolo KrDE
Monopolo tiom forta, ke neniu merkata
aganto povas ĝin minaci.
- angle:
- absolute monopoly
- beloruse:
- абсалютная манаполія, неабмежаваная манаполія
- germane:
- absolutes Monopol, uneingeschränktes Monopol
- hispane:
- monopolio absoluto, monopolio puro
- katalune:
- monopoli pur
- pole:
- monopol absolutny
- rumane:
- monopol absolut
- ruse:
- абсолютная монополия, неограниченная монополия
duflanka monopolo
Samtempa ekzisto de monopolo kaj
monopsonio.
- beloruse:
- двухбаковая манаполія
- germane:
- bilaterales Monopol
- hispane:
- monopolio bilateral
- katalune:
- monopoli bilateral
- pole:
- monopol dwustronny
- rumane:
- monopol în două sensuri
- ruse:
- двусторонняя монополия, билатеральная монополия
ŝtata monopolo
Monopolo tenata de la ŝtataj organoj.
- angle:
- government monopoly
- beloruse:
- дзяржаўная манаполія
- france:
- monopole d'état
- germane:
- Staatsmonopol
- pole:
- monopol państwowy
- rumane:
- monopol de stat
- ruse:
- государственная монополия
- ukraine:
- державна монополія
monopolprofitoj
Profitoj, kies kvanto nur eblas pro monopolo.
- beloruse:
- манапольныя прыбыткі
- ĉine:
- 垄断利润 [lǒngduànlìrùn], 壟斷利潤 [lǒngduànlìrùn]
- germane:
- Monopolgewinne, Monopolprofite
- pole:
- zyski monopolistyczne
- rumane:
- profiturile monopoliste
- ruse:
- монопольная прибыль
monopola kapitalo
Kapitalo akirita el monopolprofitoj. Ofte: Entrepren(ist)oj kiuj
akiras monopolprofitojn.
- beloruse:
- манапольны капітал
- germane:
- Monopolkapital
- japane:
- 独占資本 [どくせんしほん]
- pole:
- kapitał monopolistyczny
- rumane:
- capital de monopol
- ruse:
- монопольный капитал
administraj notoj
eksport~o:
Mankas dua fontindiko.
eksport~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
import~o: Mankas dua fontindiko.
import~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
absoluta ~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
duflanka ~o: Mankas dua fontindiko.
duflanka ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ŝtata ~o: Mankas dua fontindiko.
ŝtata ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~profitoj: Mankas dua fontindiko.
~profitoj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a kapitalo: Mankas dua fontindiko.
~a kapitalo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
eksport~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
import~o: Mankas dua fontindiko.
import~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
absoluta ~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
duflanka ~o: Mankas dua fontindiko.
duflanka ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ŝtata ~o: Mankas dua fontindiko.
ŝtata ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~profitoj: Mankas dua fontindiko.
~profitoj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a kapitalo: Mankas dua fontindiko.
~a kapitalo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.