*privilegi/o PV

*privilegio

JUR Aparta rajtofavoro, koncesiita al iu ekster la komuna rajto: materialaj privilegioj [1]; mi senigas min nun je ĉiaj personaj privilegioj [2]; skribi kion oni pensas, tio estas privilegio de la homo [3]; junaj homoj […] ŝajnis al ŝi estaĵoj posedantaj privilegiojn […] kaj feliĉon de duondioj Marta ; ĉu tiu ĉi libro estas presita je via propra kalkulo, ĉu vi jam vendis al iu libristo la privilegion [4]? havi la privilegion libere paroli kun ŝi [5]; ni estas tre dankemaj pro la privilegio kiun vi faris al ni, permesinte viziton [6]; mi misuzis la privilegiojn de la partia funkciulino Metrop ; nova jaro! […] nun ni certe denove ricevos niajn privilegiojn kaj krom tio kompenson pro la kruela vintro [7]. VD:avantaĝo, koncesio, monopolo, prerogativo, prioritato
angle:
privilege, special advantage, favor
beloruse:
прывілей
ĉeĥe:
privilegium, privilej, privilégie, výsada
ĉine:
特权 [tèquán], 特權 [tèquán], 殊榮 [shūróng], 殊荣 [shūróng]
france:
privilège
germane:
Privileg, Vorrecht, Sonderrecht
greke:
προνόμιο
hispane:
privilegio
hungare:
előjog, kiváltság, privilégium
japane:
特権 [とっけん], 特典 [とくてん], 恩典 [おんてん]
nederlande:
privilege, voorrecht
pole:
przywilej
portugale:
privilégio
rumane:
privilegiu
ruse:
привилегия
slovake:
výsada
ukraine:
привілей, перевага, пільга

privilegia

Koncedita per privilegio: Vilfrido eniris la parkosimilan ĝardenon […]o tra pordeto, kiu donis privilegian eniron [8]; la privilegia pozicio de la franca estis […] establita per longa uzado en la diplomatia praktiko [9]; problemon kreas viroj, kiuj deziras konservi sian privilegian pozicion [10]; surbaze de privilegiaj kondiĉoj ekestis, sen multe da laboro, peno kaj mono, nova klaso de riĉuloj [11]; Sud-Afriko iĝas la privilegia partnero en la sud-suda kunlaboro [12].
beloruse:
прывілейны, прывілеяваны
germane:
bevorzugt, privilegiert
japane:
特権の [とっけんの], 特権を有する [とっけんをゆうする]

privilegii

(tr)
JUR Koncesii privilegion al iu, favori: ĝis kiam vi juĝos maljuste kaj privilegios la malvirtuloj[n] [13]? vere mi ekkomprenas, ke Dio ne privilegias personojn [14]; ĉi tiun pordegon ne povis trapasi la kamparanoj, sed nur la riĉaj burĝoj kaj la privilegiataj klasoj [15]; en la nuna epoko la internacia rilatado ne plu estas monopolo de pugno da privilegiitoj, sed rajto de la amasoj [16]; socio pli kaj pli dividita inter havuloj kaj nehavuloj, pri privilegiitoj kaj neprivilegiitoj [17]; ja superregas la angla, kiu sen jura bazo privilegias la angle[ ]parolantajn ŝtatojn [18]. VD:koncedi, rajtigi
angle:
confer privilege, show favor
beloruse:
даць прывілей ~ataj klasoj: прывілеяваны.
ĉeĥe:
nadržovat někomu, privilegovat někoho
france:
privilégier
germane:
privilegieren, ein Sonderrecht einräumen ~ito: Privilegierter.
hispane:
privilegiar
hungare:
kiváltságban részesít, privilegizál ~ataj klasoj: kiváltságos.
japane:
特権を与える [とっけんをあたえる], 特典を与える [とくてんをあたえる]
nederlande:
bevoorrechten
pole:
uprzywilejować, nadawać przywileje
rumane:
privilegiu, acorda privilegii
ruse:
давать привилегии ~ataj klasoj: привилегированный.
slovake:
privilegovať niekoho
ukraine:
давати привілеї, надавати перевагу, пільгу

administraj notoj