nacel/o SPV
nacelo
-
Penda konstruaĵo entenanta motoron, kajuton aŭ alian ekipaĵon ekster la ĉefparto de flugaparato,
de maŝino.
- a)
Balonkorbo aŭ pli granda kajuto de aerostato:
du liberaj balonoj pasis tre proksime unu de la alia kaj
la simpatia prezidanto de la grupo Madrida Sro Perogordo, kiu aerveturis en unu,
interparolis esperante kun Kapitano Heredia, kiu sidis en la nacelo de la alia
[1].
kajuto- b)
Konstruaĵo ekster la fuzelaĝo de aviadilo
entenanta motoron aŭ alian ekipaĵon:
reaktornacelo
[2];
[en tiu noto] troviĝas ankaŭ la pozicioj de […] ĉasaviadiloj,
aŭ de iliaj laseraj naceloj, kiuj ebligas celi tre precize
[3].
- c)
Sidejo pendanta ĉe radego de amuzparko
nacelo
[4].
- d)
Penda konstruaĵo entenanta aparataron:
en renovigeblaj energioj, ŝtalaj ventoturbinaj naceloj certigas fortikecon
[5];
la naboj troviĝas en alteco de 135 metroj, la nacelo – kiu portas la
rotor-padelojn – estas 14 m alta, 22 m longa
[6].
maŝinejo
gondolo2
1.
-: Esperanto en la ĉielo, La Suno Hispana, 1908-10
2. P. Desmet', J. Horvath: Bildvortaro, 2012
3. Mielcarek-Romain, trad. J.-M. Cash: Senpotenco aŭ cinikeco fronte al la eŭropaj armilvendoj, Le Monde diplomatique, 2019-09
4. P. Desmet', J. Horvath: Bildvortaro, 2012
5. -: Konfronto inter la elekto de ladmetalaj alojoj kaj ŝtalo kontraŭ aluminio, Anebon, [vidita en 2025]
6. Monato, Evgeni Georgiev: Gigantaj ventoturbinoj, 2012

- beloruse:
- люлька, гандола, падвесны кантэйнэр
- france:
- nacelle
- germane:
- 1.a Korb (Luftfahrzeug) Gondel (Gehäuse)