3naturalism/o
naturalismo 
- 1.
Doktrino neanta ĉion ajn supernaturan.
- 2. ↝
Doktrino laŭ kiu literaturo kaj belartoj devas celi nur ekzaktan prezentadon de la realaĵoj kaj senfantazian imitadon de la naturo, sen provi plibeligi kaj nobligi ilin.
realismo
- 3. ↝
Tendenco evoluigi lingvon (precipe planlingvon) konforme al la „naturaj“ lingvoj okcidenteŭropaj: mi volas koncize montri, ke estas inde agnoski pozitivan rolon de racia natureco en faka terminaro, ne sinkante al pura naturalismo [1]; lingvoj naturalismaj postulas plej eblan alproksimiĝon al etnolingvoj, sekve ili ne celas esti regulaj kaj senesceptaj [2].
skemismo
Rim.: Fakte, eĉ la vorto naturalismo mem estas ekzemplo pri sia propra senco: la nomo aludas „naturecon“, sed ne estas derivita el „naturo“, sed formita ekster Esperanto, fremdmaniere, kaj aperas kiel pruntvorto.
- angle:
- naturalism
- beloruse:
- натуралізм
- bretone:
- naturelouriezh
- bulgare:
- натурализъм
- ĉeĥe:
- naturalizmus, nudizmus
- france:
- naturalisme
- germane:
- Naturalismus
- greke:
- νατουραλισμός
- hispane:
- naturalismo
- hungare:
- naturalizmus
- itale:
- naturalismo
- nederlande:
- naturalisme
- pole:
- naturalizm
- portugale:
- naturalismo
- ruse:
- натурализм
- slovake:
- naturalizmus, nudizmus
- svede:
- naturalism