2nomad/o PV

nomado

Ano de tribo, kiu migras de loko al loko, sen konstanta restadejo: dum la mongoloj estis nomadoj, la manĉuroj estis ĉasantoj el la nordorienta periferio de la ĉina civilizo [1]; ni vivis vivon de nomadoj, ni plejparte vagis de unu urbo al alia [2]; en Irlando estas pluraj miloj da familioj, kiuj laŭtradicie vivas kiel nomadoj en ruldomoj kaj tendoj [3]; nomadoj precipe vivas marĝene de la socio, kaj aparte de la domloĝanta popolo, kun kiu ili malofte interedziĝas [4]; ĝis la estiĝo de Ruslanda Imperio, la stepo estis regno de nomadoj [5]. SUB:bedueno
Rim.: Ne konfuzu kun nom·ad·o.
1. Sabeo Fu/Yamasaki Seikô: Formortanta lingvo de malplimulto en Ĉinio, Monato, 2001/01, p. 22
2. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXI
3. Monato, Garbhan MacAoidh: La tulamora tombejo, 2009
4. Monato, Garbhan MacAoidh: Marĝene sed sametne, 2005
5. La Ondo de Esperanto, 2003, № 2 (100)
angle:
nomad
beloruse:
качэўнік
ĉeĥe:
jmenování (podle jména)
ĉine:
游牧 [yóumù], 遊牧 [yóumù], 无定居的人 [wúdìngjūderén], 無定居的人 [wúdìngjūderén], 游牧人 [yóumùrén], 遊牧人 [yóumùrén], 游牧民 [yóumùmín], 遊牧民 [yóumùmín]
france:
nomade (subst.)
germane:
Nomade
greke:
νόμας
hispane:
nómada
hungare:
nomád
japane:
命名 [めいめい]
katalune:
nòmada
malnovgreke:
νομάς
nederlande:
nomade
pole:
koczownik
portugale:
nômade, nômada
ruse:
кочевник
slovake:
menovanie (podľa mena)
svede:
nomad
tibete:
འབྲོག་པ་
turke:
göçebe
ukraine:
кочівник, номад

nomadi

(ntr)
Loĝi en sinsekvaj malsamaj lokoj, laŭ la sezonoj, laŭ la disponeblaj naturaj porvivaĵoj, praktiki nomadismon: dum generacioj ili nomadis tra la stepoj kaj dezertoj, rajde [6]; ili vivas nomade sur tereno multe pli vasta ol necesus al ili por vivi, se ili kultivus ĝin intense [7]. VD:migri, vagi
beloruse:
качаваць
ĉeĥe:
kočovat
ĉine:
游牧 [yóumù], 遊牧 [yóumù], 流浪 [liúlàng]
france:
nomadiser
germane:
wandern (als Nomade), umherziehen (als Nomade)
hungare:
nomadiázl
japane:
遊牧生活を営む [ゆうぼくせいかつをいとなむ], 放浪する [ほうろうする]
nederlande:
een nomadenbestaanleiden
pole:
koczować
portugale:
praticar o nomadismo
ruse:
кочевать
slovake:
kočovať
turke:
göçmek
ukraine:
кочувати, вести кочовий спосіб життя

nomada

Migra; rilata al nomadoj, de nomadoj: en la somali-lingvo troviĝas multaj specialaj esprimoj por la kamelo, ĉar al ĝi estas ligita la ekonomia vivo de tiuj nomadaj triboj [8]; Nogajoj, tataroj el la nomada hordo apud la Azova Maro [9]; la patrinoj instruis al Kejgin dum siaj nomadaj vagadoj, kiel disigi kaj rekunmeti la jaranga-n, kiel enpaki ĝin en la glitveturilon [10]. ANT:fikshejma
angle:
nomadic
beloruse:
качавы
ĉeĥe:
kočovný, nomádský
ĉine:
流浪 [liúlàng], 游牧 [yóumù], 遊牧 [yóumù], 游牧民族 [yóumùmínzú], 无定居 [wúdìngjū], 無定居 [wúdìngjū], 游牧民族 [yóumùmínzú], 遊牧民族 [yóumùmínzú]
france:
nomade (adj.)
germane:
nomadisch
hispane:
nómada
hungare:
nomád
katalune:
nòmada
nederlande:
nomaden-
portugale:
nômade, nômada
ruse:
кочевой
slovake:
kočovný
ukraine:
кочовий

nomadejo

1.
Teritorio en kiu nomadas koncerna tribo: la sekeco igis la hunojn serĉi novajn nomadejojn.
2.
Tendaro, provizora loĝloko de nomada homgrupo: sekve de la unua batalo la kompanio de princo Igoro prirabis grandan nomadejon.
beloruse:
2. качэўе
ĉine:
浩特 [hàotè], 營盤 [yíngpán], 营盘 [yíngpán]
germane:
1. Wanderungsgebiet (von Nomaden), Lebensraum von Nomaden 2. Nomadenlager
hungare:
2. szállásterület
pole:
2. koczowisko
ruse:
2. кочевье, стоянка
turke:
2. göçebe konağı

nomadismo

Vivmaniero de migrantaj homgrupoj, ofte el brutobredistoj irantaj laŭ sezonaj kaj klimataj ŝanĝiĝoj de la paŝtejoj: nomadismo ne plu estas adaptita al la kondiĉoj de vivo moderna [11].
angle:
nomadism
beloruse:
качэўніцтва
ĉeĥe:
kočovnictví, nomádizmus, nomádství
ĉine:
流浪 [liúlàng]
france:
nomadisme
germane:
Nomadismus
hispane:
nomadismo
japane:
遊牧生活 [ゆうぼくせいかつ], 放浪生活 [ほうろうせいかつ]
katalune:
nomadisme
nederlande:
nomadenbestaan, nomadisme
pole:
koczownictwo
portugale:
nomadismo
ruse:
кочевничество
slovake:
nomádstvo
turke:
göçebe hayatı
ukraine:
кочовий спосіб життя

administraj notoj

~ejo: Mankas dua fontindiko.
~ejo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.