Olimp/o PVEF

Olimpo

1.
GEOG Plej alta monto de Grekujo, supozita restadloko de la helenaj dioj: sur la supro de Olimpo, en la malalta abia arbaro, sidis maljuna cervo, kies okuloj estis pezaj de larmoj [1]; sur la supro de Olimpo [2]; ĉiu devas mem al si elekti heroon imitotan, se li volas atingi la Olimpon Ifigenio ; ŝi baldaŭ ekflugis Olimpon, loĝejon de dio Zeŭso ŝildontenanta FK ; jen apenaŭ dekdua matenĉielruĝo aperis, sur Olimpon revenis l' eternevivanta diaro FK .
2.
Vulkano sur Marso, 26 km alta super la ĉirkaŭa tereno: imagu, ke iu esploranto sur Marso volus grimpi sur la 26-kilometran Monton Olimpo, kiu, kiel vi scias, estas la plej alta monto en la suna sistemo [3].
angle:
1. Olympus
beloruse:
1. Алімп (на Зямлі) 2. Алімп (на Марсе)
bulgare:
1. Олимп
ĉeĥe:
1. Olymp
france:
1. Olympe
germane:
1. Olymp 2. Olympus Mons
hungare:
1. Olimposz, Olümposz
japane:
オリンポス山 [オリンポスさん]
latine:
1. Olympus
nederlande:
1. Olympus 2. Olympus, Olympus Mons
pole:
1. Olimp (góra)
portugale:
1. Olimpo
ruse:
1. Олимп
slovake:
1. Olymp
ukraine:
Олімп

administraj notoj