optimum/o PIV1

optimumo

SCI Plej bona stato, kiun oni povas atingi: 2700 radikoj de BER estas optimumo [1]; oni trovas socian optimumon, kiu estas la plej justa ebla stato de la socio [2].
1. La Ondo de Esperanto, 2002, №7
2. B.-A. Wickström: Ekonomiko kaj lingvo, en: IKU 2008
angle:
optimum
france:
optimum (subst.)
germane:
Optimum
japane:
最適条件 [さいてきじょうけん]
pole:
optimum
ruse:
оптимум
ukraine:
спец. оптимум

optimuma

Plejeble bona: postaj kalkuloj montris ke la optimuma daŭro de la […] instruado troviĝas inter 100 kaj 160 studhoroj [3]; ceramikistoj […] tage kaj nokte prizorgis la fajron, ĝis ĝi atingis optimuman temperaturon [4]; multo certe ne funkcias optimume [5]; la teknikaj kondiĉoj estis optimumaj, estis kiel bonega provludo […] sed la publiko estis Kon11 .
3. -: La projekto „Sokrato“, Eventoj, 1999-03 (163)
4. Monato, Jens Spillner: Fajro, forno, fervoro, 2015
5. La Ondo de Esperanto, 2002, № 8-9
angle:
optimal
ĉeĥe:
optimální
ĉine:
最佳 [zuìjiā], 最优 [zuìyōu], 最優 [zuìyōu], 最善 [zuìshàn], 最适 [zuìshì], 最適 [zuìshì], 最适宜 [zuìshìyí], 最適宜 [zuìshìyí], 最有利 [zuìyǒulì], 最理想 [zuìlǐxiǎng]
france:
optimal
germane:
optimal
pole:
optymalny
ruse:
оптимальный
slovake:
optimálny
ukraine:
оптимальний

optimumigi

(tr)
Tiom, kiom eblas, plibonigi: en la industrio, aperis aro da modifitaj aŭ konstruitaj lingvoj kreitaj kun la celo optimumigi komunikadon [6]; solvi optimumigajn problemojn Kon11 ; optimumigi negoco-procezojn Kon11 .
6. K. Schubert: Optimumigo de la internacia komunikado..., en: Studoj pri interlingvistiko, 2001
angle:
optimize (usone), optimise (brite)
ĉeĥe:
optimalizovat
ĉine:
优化 [yōuhuà], 優化 [yōuhuà], 最优化 [zuìyòuhuà], 最優化 [zuìyòuhuà]
france:
optimiser
germane:
optimieren
pole:
optymalizować
ruse:
оптимизировать
slovake:
optimalizovať
ukraine:
оптимізувати, зробити оптимальним

optimumigo

1.
La ag(ad)o optimumigi: la hipotezo estas, ke al la optimumigo de lingva komunikado plej bone servas planlingvo(j) [7].
2.
MAT Problemo trovi ekstremumon de donita celfunkcio (ankaŭ nomata „kostofunkcio“) en iu regiono de finidimensia vektorspaco limigita per aro da egalaĵoj kajaŭ neegalaĵoj: tipa problemo de optimumigo estas la dietoproblemo: minimumigi la kostofunkcion K1x1 + K2x2 + ... + Knxn (Ki estas prezo kaj xi estas kvanto de la nutroprodukto i), entenanta ||aij|| da bezonataj substancoj sj kun la limigoj ke ai1xi + ai2x2 + ... + ainxn ≥ bi.
angle:
2. mathematical optimization, mathematical programming
ruse:
1. оптимизация 2. оптимизация, математическое программирование

administraj notoj