parent/o PMEG

parento

(malofte)
GEN Patro, patrino aŭ neduumulo en tia parenco-rilato; gepatro: la serio estas pri tri infanoj kiuj perdis siajn parentojn pro stranga krima fajro [1]; la parentoj decidis ke ili vizitas ofte preĝejojn, festas religiaĵojn, ne manĝas fiŝojn vendrede, ktp [2]; infanoj vekas grandajn emociojn ĉe la parentoj, ne ĉiam pozitivajn [3]; mi eĉ ne bezonas iĝi parento por tio [4]; Amanda bedaŭris, ke ŝi ne ĉeestas por vidi la koleron de liaj parentoj [5]; nun la registaro trovis novan fonton de enspezo en la grizaj milionoj: la pensiuloj, unuparentaj familioj, la vagabondoj sen hejmo kaj laboro [6].
1. Vanege: Serio de bedaŭrindaj eventoj (libroserio/filmoserio), Medium, 2020-01-03
2. Nelli: Ĉu Dio ekzistas same kiel ogroj, monstroj kaj feoj?, 2020-01-01
3. Cyril Robert Brosch: Twitter, 2019-05-01
4. Vanege: Juna amserĉado per Esperanto, Pruvo de amo, 2019-01
5. St John Karp (Sinĵeno): Mefitodanco, ĉapitro 4, 2016-10-19
6. Reto Rossetti: Progresa malegalo, Monato, 1988/07, p. 22
angle:
parent unu~a: uniparental, monoparental, single-parent.
beloruse:
адзін з бацькоў
bretone:
unan eus ar gerent
ĉeĥe:
rodič
ĉine:
父母亲 [fùmǔqīn], 父母親 [fùmǔqīn]
france:
parent (père ou mère) unu~a: uniparental, monoparental.
germane:
Elternteil, Elter
hebree:
הורה
hungare:
szülő
itale:
genitore
nederlande:
ouder unu~a: uniparentaal, monoparentaal, eenouder-.
okcidentfrise:
âlder
pole:
rodzic
ruse:
родитель
slovake:
rodič
svede:
förälder
tokipone:
mama
volapuke:
pal

administraj notoj