partikl/o PVEF
partiklo
- 1.
Plej malgranda konata ero de fizika materio,
ekz.
bosono,
hadrono,
leptono:
ĉe CERN funkcias la tiel nomata Granda Koliziigilo de Hadronoj (GKH), la plej grava
akcelilo de partikloj, kiu situas ĉe la landlimo inter Francio kaj Svislando, proksime al
Ĝenevo
[1].
bosono,
fermiono,
kvarko,
kvantumo,
spino- 2.
Iu el la materieroj, el kiuj konsistas
la grundo, kutime distingataj laŭ diametro-klasoj:
la agitado de grundo kun akvo do servas
por apartigi diversgrandajn partiklojn
[2].
- 3.
- (komune) Iu malgranda ero: la malpuraĵoj en la aero estas ĥemie priskribeblaj kiel „policiklaj aromataj hidrokarbonaj” partikloj, kiajn produktas aŭtomobilaj motoroj, tabak-fumado, kamparaj bruloj, hejma hejtado ktp [3]; la averaĝa denseco de aeraj partikloj en Tokio en 1973 kalkuliĝis al 0,101 mg/m³, sed en 2011 ĝi malmultiĝis al 0,021 mg [4]; infektaj proteinaj partikloj (prionoj) estas kapablaj reproduktiĝi sen partoprenado de DNA aŭ RNA [5]; tiaj avioj ne povas flugi tra cindronubo, ĉar la cindropartikloj ŝtopas la turbinojn, tiel ke mankas oksigeno necesa por bruligi la gason [6].
1.
Monato, Isikawa Takasi: Ĉu venos monsumo el Leviĝanta Suno?
2. W. F. Rolt: El la Polvo de la Tero, 1967
3. Monato, Paulo Sérgio Viana: Malpura aero damaĝas infanan cerbon
4. Monato, Isikawa Takasi: Monto Fuĵi
5. Monato, Vladimir Lemelev: Nova etapo en biologio kaj medicino
6. Monato, Stefan Maul: Venĝo
2. W. F. Rolt: El la Polvo de la Tero, 1967
3. Monato, Paulo Sérgio Viana: Malpura aero damaĝas infanan cerbon
4. Monato, Isikawa Takasi: Monto Fuĵi
5. Monato, Vladimir Lemelev: Nova etapo en biologio kaj medicino
6. Monato, Stefan Maul: Venĝo
- angle:
- 1. fundamental particle 2. particle 3. particle
- beloruse:
- элемэнтарная часьціца, часьцінка
- ĉeĥe:
- částečka, částice
- ĉine:
- 微粒 [wēilì]
- ĉuvaŝe:
- никӗсле пӗрчӗ
- france:
- particule
- germane:
- Partikel 1. Elementarteilchen
- hispane:
- partícula
- hungare:
- elemi részecske
- japane:
- 素粒子 [そりゅうし], 粒子 [りゅうし]
- katalune:
- partícula
- nederlande:
- partikel, deeltje
- perse:
- ذره، ذرهٔ بنیادی
- pole:
- cząstka elementarna
- portugale:
- partícula
- ruse:
- элементарная частица
- slovake:
- častica, čiastočka
- ukraine:
- віртуальна частинка
kontraŭpartiklo
Partiklo
havanta mason,
spinon,
vivotempon kaj kelkajn aliajn
karakterizojn samajn kiel de respektiva partiklo, sed
diferenca per signoj de elektra
ŝargo kaj magneta momanto, barjona ŝargo, leptona
ŝargo kaj aliaj kvantumaj nombroj:
ĉiuj partikloj, krom absolute neŭtralaj, havas siajn kontraŭpartiklojn;
dum kunpuŝiĝo de partiklo kaj
kontraŭpartiklo okazas ilia anihilacio;
la kontraŭpartiklo […] de la elektrono estas la pozitrono,
kiu havas la saman mason sed pozitivan anstataŭ negativan ŝargon
[7];
kreado de paro partiklo-kontraŭpartiklo el energio de fotono (neŭtrala bosono)
[8];
fotono estas absolute
neŭtrala partiklo, tial ĝi ne havas kontraŭpartiklon.
antipartiklo
- angle:
- antiparticle
- beloruse:
- антычасьціца
- ĉine:
- 反粒子 [fǎnlìzǐ]
- france:
- antiparticule
- germane:
- Antiteilchen
- hispane:
- antipartícula
- hungare:
- antirészecske
- katalune:
- antipartícula
- nederlande:
- antideeltje
- perse:
- پادذره
- pole:
- antycząstka
- portugale:
- antipartícula
- ruse:
- античастица