pind/o PIV1 , pajnt/o

pindo, pajnto

Tradicia mezurunuo de volumeno por trinkaĵoj, diversvalora laŭ landoj: li trinkis pli ol unu pindon el la kvanto [1].
a)
brita pindo: 0,568 da litroj: unu brita pindo estas duono de kvarto kaj okono de galjono; lando de ekstravagancaj insulanoj kun malĝustaflanka trafiko, duetaĝaj omnibusoj, mejloj, pajntoj, futoj, poriĝo, elo [2]; li proksimiĝis al la verŝejo, kaj replenigis [sian vezikon] per kelkaj pajntoj da bona irlanda portero [3].
b)
hungara kaj viena pindoj: 1,5 da litroj.
c)
kanada pindo: 1,136 da litroj.
VD:stofo
angle:
pint
beloruse:
пінта
ĉeĥe:
máz, pinta
france:
pinte (mesure)
germane:
Pinte
hispane:
pinta (unidad de medida)
hungare:
pint
japane:
パイント
nederlande:
pint
pole:
pinta
portugale:
pint
rumane:
pint
ruse:
пинта
slovake:
pinta (jednotka dutej miery)
ukraine:
пінта (міра ємності)

administraj notoj