2pled/i JED
pledi
(ntr)
Paroli antaŭ juĝisto por
defendi sian propran aferon aŭ tiun de
sia kliento:
vi ne trovos advokaton por pledi en tia afero;
li pledis antaŭ la cezaro kontraŭ la mortkondamno
[1];
en la senato neniu voĉo ekpledis pro la kristanoj, ĉar neniu volis riski
malfavoron de la cezaro
[2];
ŝajnigante ke li pledas por la konspirintoj, li vekas ankoraŭ pli fortan
indignon kontraŭ ilin per sia konscie lama defendo
[3];
el la homamaso ili elpaŝigis Aleksandron, […] kaj Aleksandro gestis
per la mano, kaj ekprovis pledi antaŭ la popolo
[4];
li pledis ĉe Dio kontraŭ Izrael
[5];
se mi estus koninta nur vian venĝan kulpigon, eble mi penus min senkulpigi,
pledi antaŭ vi
[6];
[li] petis, ke oni montru al li la kortumon, la parlamenton, oni
diris, ke da ili ne ekzistas, kaj ke oni neniam pledis
[7];
(figure)
gravaj argumentoj pledas por la ĝenerala akcepto de Esperanto
kiel internacia lingvo.
absolvi2,
apologio,
senkulpigi1
1.
Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro II
2. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LXIV
3. Ivo Lapenna: Retoriko, Aldono
4. La Nova Testamento, La agoj 19:33
5. La Nova Testamento, Romanoj 11:2
6. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvara
7. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XVIII
2. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LXIV
3. Ivo Lapenna: Retoriko, Aldono
4. La Nova Testamento, La agoj 19:33
5. La Nova Testamento, Romanoj 11:2
6. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvara
7. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XVIII
- angle:
- plead (in court)
- beloruse:
- прамаўляць у абарону (у судзе), выступаць у абарону (у судзе), абараняць (словамі)
- ĉeĥe:
- obhajovat, plédovat (hovor.), zastávat se
- france:
- plaider
- germane:
- plädieren
- hispane:
- alegar, pleitear
- hungare:
- védőbeszédet mond, síkra száll, szól az érdekében
- japane:
- 弁護する [べんごする], 弁明する [べんめいする], 弁論する [べんろんする]
- nederlande:
- pleiten
- pole:
- bronić (kogoś), być obrońcą, występować w obronie, wygłaszać mowę obrończą
- portugale:
- solicitar, pleitear, litigar, advogar
- ruse:
- произносить защитную речь (в суде), защищать (словами)
- slovake:
- obhajovať
- ukraine:
- захищати на суді, виступати як адвокат
pledanto
-
Tiu, kiu pledas:
la pledanto proponis la priesploron de la menso de la akuzito, ĉar la krimo
estis tiom terura
[8];
miaopinie ĉiuj pledantoj por la homaj rajtoj devas amase ekbojkoti la elekton
[9].
advokato,
porparolanto
8.
Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, La barbaro
9. Monato, Mikaelo Bronŝtejn: Ĉu bojkoto? (3), 2008
9. Monato, Mikaelo Bronŝtejn: Ĉu bojkoto? (3), 2008
- beloruse:
- абаронца (судовы)
- ĉine:
- 辩护律师 [biànhùlǜshī], 辯護律師 [biànhùlǜshī]
- germane:
- Fürsprecher, Verteidiger
- japane:
- 弁護人 [べんごにん], 弁論人 [べんろんじん]
- ukraine:
- захисник