*kulp/a PV

*kulpa

1.
(iu) Intence aŭ konscie plenuminta ion riproĉindan aŭ punindan: ŝia fratino en ĉio estas kulpa [1]; vere ni estas kulpaj pro nia frato, ĉar ni vidis la suferadon de lia animo, […] sed ni ne aŭskultis [2]; mi scias, Malanja, ke mi multe estas kulpa antaŭ vi FK ; ŝi nun opiniis, ke la homoj estas kulpaj pri ŝia senlima mizero Marta ; la pastro sciiĝis pri la malapero de la sebo kaj la ĉapo [kaj] li tuj divenis, kiu estis kulpa en tio ĉi FK ; [ili] estas ja kulpaj pri la krimo VivZam ; kion (pri kio) ni estas kulpaj [3]? mi, per Dio, ne estas kulpa, nek anime, nek korpe [4]! je nenia perfido kontraŭ li mi faras min kulpa BdV . VD:krima1, responsa
2.
(io) Kaŭzanta iun malbonon, malfeliĉon: la birdetoj en la arbetaĵoj timigite leviĝis en la aeron! pri tio mia malbeleco estas kulpa, pensis la anasido [5]; en tiu ĉi „malfeliĉo“ estos kulpa ne la lingvo internacia, sed la aliiĝintaj konvinkoj kaj opinioj de la homoj FK .
angle:
guilty (adj)
beloruse:
вінаваты
ĉeĥe:
vinen (něčím), viný
ĉine:
有罪 [yǒuzuì], 有过错 [yǒuguòcuò], 有過錯 [yǒuguòcuò], 該罰 [gāifá], 该罚 [gāifá]
france:
coupable, fautif
germane:
schuldig
hispane:
culpable (adj.)
hungare:
vétkes, bűnös
japane:
罪のある [ざいのある], 過ちを犯した [あやまちをおかした]
katalune:
culpable
nederlande:
schuldig
pole:
winny, winien, grzeszny
portugale:
culpado (adj.), delituoso, faltoso
rumane:
vinovat
ruse:
виновный, виноватый
slovake:
vinný
svede:
skyldig
tibete:
ཉེས་ཅན་
ukraine:
винний, винуватий

kulpi

(x)
1.
(iu) Esti kulpa pri io riproĉinda aŭ puninda: kion kulpis kontraŭ vi la lacertoj? – demandis ŝi ridante IKr ; vi kulpas pri ŝia morto QuV ! mi scias, mi kulpas, mi faris la eraron, sed neniu scias, kiom kostas al mi ĉi tiu eraro Metrop ; ŝi abomenas min pro mia nigra haŭto, ĉu mi kulpas la haŭton SkandalJozef ? VD:krimi, peki, responsi, ŝuldi
2.
(io) Kaŭzi ion malbonan, malfeliĉan: verdire kulpas en tio la senkonscia ligiteco al la nacia gepatra lingvo Lanti ; damno al vi, kulpas ne la orkestro sed via furza muzikaĉo KrM ! la troa fervoro de la klubanoj […] kulpis pri aro da […] seriozaj disputoj EeP ; atendu la toksologian raporton, jes, verŝajne kulpas tiu substanco ChC . VD:deveni3
angle:
to be guilty
beloruse:
быць вінаватым
ĉeĥe:
být vinen, dopustit se, provinit se, spáchat, zavinit
france:
être coupable (faute, crime...), avoir commis (faute, crime...)
germane:
schuldig sein
hispane:
culpar
hungare:
vétkezik, vétkes, bűnös
japane:
罪がある [ざいがある]
katalune:
ésser culpable
nederlande:
schuldig zijn
pole:
winnym być, zawinić
rumane:
vinovat de
ruse:
быть виноватым
slovake:
byť vinný, previniť sa
svede:
vara skyldig
ukraine:
бути винним/винуватим (у …)

kulpo

1.
Tio, pri kio oni estas kulpa: kia estas mia kulpo, kia estas mia peko, ke vi persekutas min? [6]; pardoni al la malamiko lian kulpon [7]; konfesi sian kulpon [8]; Kristo [estis] krucumita pro la kulpoj homaj VivZam ; ilia tuta kulpo konsistis nur en tio, ke [ili] alpaŝadis al la prijuĝado kun antaŭe jam preta konvinko FK ; servantino: tio ĉi ja estas ne mia kulpo! tiu ĉi malpuraĵo jam estis FK ; tio okazis ne per ŝia kulpo [9]; frazo […] ne klare komprenebla, […] estas plej ofte ne la kulpo de la traduka lingvo, sed la kulpo de la aŭtoro mem [10]. vizaĝo sen kulpo, sed koro de vulpo PrV ; sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatestoPrV ; de kiu la kulpo, por tiu la puno (ĉiu devas prirespondi pri siaj kulpoj)PrV . VD:delikto, krimo, peko, ŝuldo
2.
La kaŭzo de io malfeliĉa aŭ malbona: tiu ĉi malfeliĉa ringo estas la kulpo de ĉio, diris Fanny FK ; ha, ŝi estis la kulpo, ke ili ne povis flugi sufiĉe rapide [11]! kie estas do la kulpo, ke en Sovetunio Esperanto-Movado velkis kaj mortis EeP ?
angle:
guilt (noun)
beloruse:
віна
ĉeĥe:
culpa, provinění, vina, zavinění
ĉine:
罪疚 [zuìjiù], 罪責 [zuìzé], 罪责 [zuìzé]
france:
culpabilité, faute
germane:
Schuld
hispane:
culpa
hungare:
vétek, bűn
japane:
[ざい], とが, 過失 [かしつ]
katalune:
culpa, falta, erro
nederlande:
schuld
pole:
wina
rumane:
eroare
ruse:
вина
slovake:
previnenie
svede:
skuld
ukraine:
вина, провина

kulpigi

(tr)
Rigardi iun kiel kulpan; deklari ies kulpecon: kulpigi ŝin pri malŝparemeco neniu povus [12]; li kulpigis min antaŭ vi kaj kaŭzis al mi tian honton [13]! mi volas vidi la kulpigitajn pri la atako kontraŭ mia domo [14]; nun kiun pravigi kaj kiun kulpigi, mi certe kaj tute ne povus klarigi FK ; oni min kaptis, juĝe kulpigis min, faris al mi turmentan proceson [15]; vi ne devas kulpigi min pro tio, ke mi ne plenumis vian deziron Marta ; kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas PrV . VD:akuziSUB:denunci, kalumnii
angle:
charge (vt, as guilty), blame (vt)
beloruse:
вінаваціць, абвінавачваць
ĉeĥe:
(ob)vinit, klást za vinu, nařknout, rekriminovat
ĉine:
[jiù], 罪 [zuì], 指責 [zhǐzé], 指责 [zhǐzé], 罵 [mà], 骂 [mà], 被指控 [bèizhǐkòng], 訶 [hē], 诃 [hē], 埋 [mán]
france:
inculper
germane:
beschuldigen
hungare:
vádol, gyanúsít
japane:
罪を責める [ざいをせめる]
katalune:
culpar, inculpar, acusar
nederlande:
beschuldigen
pole:
obwiniać, winić, oskarżać
rumane:
acuza, să vină
ruse:
обвинять, винить
slovake:
obviniť, viniť
svede:
beskylla
tibete:
སྐྱོན་བཙུག་བྱེད་
ukraine:
винити, обвинувачувати, звинувачувати

kulpulo

Tiu, kiu kulpas aŭ estas kulpigata: la kompatinda leporo povis respondi nenion kaj ĝi restis la kulpulo [16]; oni eĉ nomis la kulpulojn [17]; lumo fariĝos, kulpulo troviĝos PrV ; pagas ne riĉulo, pagas kulpulo PrV . VD:akuzito
angle:
culprit
beloruse:
вінаваты (наз.)
ĉeĥe:
pachatel, provinilec, viník
ĉine:
主犯 [zhǔfàn]
france:
coupable (subst.), fautif (subst.)
germane:
Schuldiger, Beschuldigter
hispane:
culpable (subst.)
japane:
罪人 [つみびと], 犯人 [はんにん]
pole:
winowajca, winna osoba
rumane:
delincvent, găsit vinovat
slovake:
delikvent, vinník
ukraine:
винуватець, провинник, провинець

senkulpa

1.
Ne kulpa: mi tamen kredas, ke li estas senkulpa FK ; kovri senkulpajn persekutatojn Ifigenio ; verŝi senkulpan sangon [18].
2.
Sen ĉia kulpo, neniam kulpinta, morale sendifekta: io ekpikis la koron de Doroteo, kvazaŭ la rigardo de la senkulpa infano trabruligus lin FK ; tiu senkulpa ĝojo [19]! ŝi per sia senkulpa kaj tuŝanta voĉo ekkriis BdV ; senkulpa amo perdas sian rozon Hamlet ; ĝi estis afero tute senkulpa, ĉar ĝi prezentis nur konsilon [20]. VD:naiva, nobla1, senpeka
angle:
innocent (adj)
beloruse:
невінаваты, бязьвінны
ĉeĥe:
benigní, nevinný, neškodný
ĉine:
无辜 [wúgū], 無辜 [wúgū], 无罪 [wúzuì], 無罪 [wúzuì], 天真 [tiānzhēn], 清白 [qīngbái], 純潔 [chúnjié], 纯洁 [chúnjié], 未醒 [wèixǐng], 淸白 [qīngbái], 清白 [qīngbái], 无知 [wúzhī], 無知 [wúzhī], 无过错 [wúguòcuò], 無過錯 [wúguòcuò], 童貞 [tóngzhēn], 童贞 [tóngzhēn]
france:
innocent (adj.)
germane:
unschuldig, frei von Schuld
hungare:
vétlen, ártatlan
japane:
罪のない [つみのない], 無実の [むじつの]
katalune:
innocent
nederlande:
onschuldig
pole:
niewinny
rumane:
nevinovat
ruse:
невиновный, безвинный
slovake:
benígny, neškodný
svede:
oskyldig
ukraine:
невинний, безвинний, безневинний

senkulpeco

JUR Foresto de kulpo: li […] aranĝos, ke oni liberigu min, ĉar li konis mian senkulpecon [21]; se ili pruvos sian senkulpecon, mi redonos al ili mian favoron, en la kontraŭa okazo [22]; senkulpeco kaj justeco defendu min [23]; en senkulpeco de mia koro kaj en pureco de miaj manoj mi faris tion [24]; la unua ministro de la kortego gratulis min per sukerdolĉaj vortoj pro la eltrovo de mia senkulpeco [25]; ho ĉielo, aŭdu la voĉon de la senkulpeco FK !
angle:
innocence
beloruse:
адсутнасьць віны, бязьвіннасьць, невінаватасьць
ĉeĥe:
nevina, nevinnost
ĉine:
无辜 [wúgū], 無辜 [wúgū], 童心 [tóngxīn], 无害 [wúhài], 無害 [wúhài], 无瑕 [wúxiá], 無瑕 [wúxiá]
france:
innocence
germane:
Unschuld
pole:
niewinność
rumane:
nevinovăție, integritate
slovake:
nevina
ukraine:
невинність

senkulpigi

(tr)
1.
Rigardi iun kiel nekulpan pri io; deklari ies nekulpecon: senkulpigi antaŭ la tribunalo [26]; antaŭ atestantoj // Konfeso mia senkulpigu min Hamlet ; ili tenis ŝin en ama rememoro, faradis al ŝi neniajn riproĉojn kaj trovadis senkulpigojn por ŝi BdV . VD:absolvi, malkondamni, rehabiliti1
2.
Peti pardonon, por si aŭ alia, prezentante kialon aŭ pretekston; ekskuzi: [li] devis kanti, sed […] senkulpigis sin per malvarmumo [27]; vere mi ne vidis! sin senkulpigis Eunana, frapante sian bruston [28]; fraŭlino petegas de ŝia markizina Moŝto, ke ŝi bonvolu ŝin senkulpigi, se ŝi ne montriĝas por la tagmanĝo KPr . VD:pardonpeti, preteksti
angle:
declare innocent (vt), absolve (vt)
beloruse:
апраўдаць, зьняць абвінавачаньне
ĉeĥe:
exkulpovat, omlouvat, omluvit, ospravedlnit, vyvinit, zbavit viny, zprostit obvinění, zprostit viny
ĉine:
1. 卸压 [xièyā], 卸壓 [xièyā] 2. 抱歉 [bàoqiàn], 致歉 [zhìqiàn]
france:
innocenter
germane:
1. entlasten 2. entschuldigen
hungare:
felment, menteget
japane:
罪がないと言う [ざいがないという], 弁明する [べんめいする]
katalune:
exculpar, absoldre, disculpar
nederlande:
verontschuldigen
pole:
uniewinniać
rumane:
achita, să-mi cer scuze
ruse:
оправдать, снять обвинение
slovake:
ospravedlniť, zbaviť viny
ukraine:
виправдовувати, виправдувати, визнавати невинним

senkulpulo

1.
Tiu, kiu ne kulpas: suferis senkulpuloj VivZam ; [ĉu] kuraĝus mi subpremi, nigrigi senkulpulon [29]?
2.
REL Iu sen ĉia kulpo, neniam kulpa (kia infano, sanktulo kc), morale sendifekta: senkulpulon kaj virtulon ne mortigu [30]; li staros tie ĉi, la kompatinda senkulpuleto, por min devigi al la daŭrado de la vivo, por min ami, min subteni, kaj min konsoli KPr . VD:naivulo, noblulo
29. J. Racine, trad. G. Lagrange: Fedra, 1991
30. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 23:7
angle:
innocent (noun)
beloruse:
невінаваты (наз.)
france:
innocent (subst.)
germane:
Unschuldiger
pole:
niewinny (osoba)
rumane:
nevinovații

kulpe de

(prepoziciaĵo)
Pro kulpo de: malsaniĝis 300 000 ĉinaj infanoj pro melamino en sekigita lakto, kulpe de fabrikistoj, kiuj deziris rapide riĉiĝi [31].
31. J. Werner: La epoko venena, 2013
angle:
by the fault of, because of
beloruse:
зь віны
france:
par la faute de
germane:
verschuldet durch
pole:
z winy

administraj notoj