respons/i SPV

responsi

(ntr)
1.
Antaŭakcepti porti3.a la sekvojn de iu ago: La konsulejo ne responsas pri eraroj en la vizoj kiujn ĝi donas [1]; en la sama kajero ... aperas la jenaj misteraj linioj efektive rilataj ‐ kaj mi responsas pri la aserto ‐ al la okazaĵo ... [2].
2.
Esti rajtigita kaj devanta prizorgi bonan staton, taŭgan funkciadon aŭ realigon de io, kaj devonta kontentigi aŭ iel respondi al la eventualaj plendoj rilataj al mankoj en tiu prizorgo: la Konsulo (aŭ la Vickonsulo pri informado) responsas pri la retagentejo „Heroldo Komunikas“ [3];
3.
Esti kaŭzo de io, kaj speciale kulpi pri io: (figure) oni rajtas supozi, ke anoj de tiuj familioj heredas genon, kiu responsas pri hereda (familia) kancero [4] (t.e. kiu kulpas pri la kancero, kiu ĝin kaŭzas).
SIN:respondeci, respondumi, respondi4
1. Sergio Pokrovskij: Spertoj pri tutmondiĝo, La Ondo de Esperanto, №57 (1999:7)
2. W. Fernández-Flórez, trad. F. de Diego: La malica komizo, 1993
3. La paĝaro de la „Esperanta Civito“
4. S. Norvell: Ĉu ankaŭ genoj responsas pri melanomo?, Monato, 1997:7, p. 14a
angle:
to be responsible
beloruse:
адказваць (за штосьці), быць адказным
ĉeĥe:
být odpovědný, odpovídat za
france:
être responsable de
germane:
verantworten
hebree:
2. הָיָה [לִהיוֹת, -, יִהיֶה] אַחרַאי ל- 3. נָתַן [לָתֵת, נוֹתֵן, יִיתֵן] אֶת הַדִין
hispane:
hacerse responsable de, ser responsable de, hacerse cargo de, encargarse de
hungare:
felelősséget visel, felelősséggel tartozik, felelős
indonezie:
bertanggung jawab
nederlande:
verantwoordelijk zijn
pole:
odpowiadać za
portugale:
responsabilizar-se
ruse:
отвечать (за что-л.), быть ответственным (за что-л.)
slovake:
zodpovedať za
ukraine:
бути відповідальним, відповідати (за що-н.), нести відповідальність

responsa

1.
Kiu responsas pri io:
a)
Kiu responsas pri siaj agoj kaj tial estas fidinda: responsa politikisto devas sobre stariĝi kontraŭ nesanaj kaj nerealigeblaj revoj [5]; ŝtato donanta al la Salamandroj leĝojn, agnoskas ilin ĝuste per tio estaĵoj responsaj kaj liberaj, juraj subjektoj, ja eĉ siaj ŝtatanoj [6].
b)
Kiu responsas pri io, al kiu io estas komisiita kune kun la necesa ordonpovo, kaj kiu sekve estas kompetenta por fari ĝin: la administracioj centra, teritoria, loka aŭ superteritoria, responsaj pri la teritorio de la koncerna lingvo [7].
2.
Afero tiom grava ke la persono, kiu pri ĝi okupiĝas, responsu pri taŭga plenumado: responsa posteno.
5. K. Čapek, trad. J. Vondroušek: Apokrifoj 2, Imperiestro Diokleciano
6. K. Čapek, trad. J. Vondroušek: Milito kontraŭ salamandroj, libro 2a, ĉap. 2a.
7. Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj, Art. 16a.
angle:
responsible
beloruse:
адказны
ĉeĥe:
odpovídající, odpovědní
france:
responsable
germane:
verantwortlich
hispane:
1. ser responsable de (una actividad) 2. (un cargo) de responsabilidad
hungare:
felelős ~a posteno: felelős poszt, felelős tisztség.
indonezie:
bertanggung jawab
nederlande:
verantwoordelijk 1.a verantwoord 1.b verantwoordelijk
pole:
odpowiedzialny
ruse:
ответственный
slovake:
zodpovedajúci, zodpovedný

responso

La stato esti responsa pri io: sinjoro Povondra subite decidiĝis surpreni la tutan responson [8]; la administra komitato de la Civita Banko agas aŭtonome kaj sub individua responso [9]; ĉi-kadre devas havi prioritaton medioprotektado, sociala sekureco kaj tergloba responso [10].
SIN:respondeco2, respondumo
8. K. Čapek, trad. J. Vondroušek: Milito kontraŭ salamandroj, libro 1a, ĉap. 3a.
9. Propono de Konstitucia Ĉarto de la Esperanta Civito, Art. 28, §3.
10. Programaj Gvidlinioj de la Eŭropa Federacio de Verdaj Partioj
angle:
responsibility
beloruse:
адказнасьць
ĉeĥe:
odpověď při bohoslužbě
france:
responsabilité
germane:
Verantwortung
hispane:
responsabilidad
hungare:
felelősség
indonezie:
responsibilitas, tanggung jawab
nederlande:
verantwoordelijkheid
pole:
odpowiedzialność
ruse:
ответственность
slovake:
odpoveď pri bohoslužbe

responsulo

Persono kiu okaze (en iu aranĝo ktp) aŭ regule responsas pri io: (Varankin) „kolektis“ plej grandan kvanton de gvid-postenoj en SEU: vic-prezidanto kaj unu el la sekretarioj de la Centra Komitato de SEU, responsulo pri la propaganda kaj organiza laboro ... [11]
11. N. Stepanov: Jubileo de Vladimir Varankin (1902–1938), Ruslanda Esperantisto, 1992:11 (17)
angle:
responsible person or party
beloruse:
адказны (назоўнік)
france:
responsable (subst.)
germane:
Verantwortlicher
hispane:
responsable
hungare:
felelős (személy)
indonezie:
penanggung jawab
nederlande:
verantwoordelijke
pole:
osoba odpowiedzialna, pełnomocnik
ruse:
ответственный (в знач. сущ.)

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.