*pek/i
*peki
(ntr)
- 1. ↝
-
Malobservi religian aŭ moralan leĝon:
tiu popolo pekis per granda peko kaj faris al si orajn
diojn
[1];
al homo, pekinta senintence, Dio facile pardonas
[2];
pekinto pentas, kolero silentas
PrV
;
kontraŭ peko prediku, sed pekinton
pardonuPrV
;
laŭ la urba policestro, la ciganoj ĉiel pekis, krom prirabi
bankon
[3].
krimi, kulpi
- 2. ↝
- (figure)
Malobservi regulon de dececo, scienco, arto kc:
peki kontraŭ la logiko
[4];
peki kontraŭ la gramatiko, la vereco;
tiuj formoj pekas kontraŭ la principo de
internacieco;
mi pekis kontraŭ unu el la feraj principoj de ĵurnalismo:
neniam asertu ke io okazis antaŭ ol ĝi vere okazis
[5].
erari, malkorekta
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 32:31
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 22
3. Monato, Karlo Juhász: Kreskas konfliktoj
4. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
5. MonatoS. Maul
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 22
3. Monato, Karlo Juhász: Kreskas konfliktoj
4. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
5. MonatoS. Maul
- angle:
- sin
- beloruse:
- грашыць
- bretone:
- pec'hiñ
- ĉeĥe:
- hřešit
- france:
- pécher
- germane:
- 1. sündigen 2. verstoßen (gegen etwas)
- hispane:
- 1. pecar 2. faltar, errar
- hungare:
- 1. vétkezik, bűnt követ el 2. vét
- indonezie:
- berdosa
- katalune:
- 1. pecar 2. faltar, errar
- nederlande:
- zondigen
- pole:
- 1. grzeszyć 2. zawinić
- portugale:
- pecar
- ruse:
- грешить
- slovake:
- hrešiť, prehrešiť sa, zhrešiť
- svede:
- synda
peko
↝ 
- 1.
Malobservo pri religia aŭ morala leĝo: ne ekzistas homo, kiu ne havus iajn pekojn [6]; de peko kaj mizero estas plena la tero PrV ; por peko senkonscia puno nenia PrV ; malmodesteco estas patrino de ĉiuj pekoj Marta ; peke akirita ne estas profita PrV ; peko malnova perdas pekecon PrV ; homoj kulpigas aliulojn pro propraj eraroj kaj pekoj [7].
- 2.
- Malobservo pri ia regulo: [en tia uzo] mi neniel povus vidi […] pekon kontraŭ la reguloj […] de nia lingvo [8].
6.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
7. Monato, Franz-Georg Rössler: Akuzoindustrio
8. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 10. Ceteraj pronomoj
7. Monato, Franz-Georg Rössler: Akuzoindustrio
8. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 10. Ceteraj pronomoj
- angle:
- sin
- beloruse:
- грэх
- bretone:
- pec'hed
- bulgare:
- грях
- ĉeĥe:
- hřích, hřích
- france:
- péché ~e akirita ne estas profita: bien mal acquis ne profite jamais
- germane:
- 1. Sünde 2. Verstoß
- hispane:
- 1. pecado 2. error, falta
- hungare:
- ~e akirita ne estas profita: ebül szerzett vagyon ebül vész el 1. vétek, bűn 2. vétség
- indonezie:
- dosa
- katalune:
- 1. pecat 2. erro, desencert, falta
- nederlande:
- zonde
- pole:
- 1. grzech 2. wina
- ruse:
- грех, прегрешение
- slovake:
- hriech, priestupok
- svede:
- (en) synd
pekema
Kiu facile, ofte pekas: kiu estas pli pekema ol tiu, kiu kaŝas la pruvojn ricevitajn de Alaho [9]? en malican animon ne eniras saĝeco, nek loĝos en pekema korpo [10]; teatro estis vidita kiel io pekema kaj la puritanoj provis tre forte movi ĝin for el sia socio [11]; la ĉefa vizio de la judismo estas ĝia konsidero de la samseksemo kiel io pekema, ĉar ĝi estas eksplicite malpermesata en la Torao [12].
9.
trad. N. Vessella:
La Sankta Kurano, 2:140, 2006-
10. Tr. G. Berveling: La saĝeco de Salomono, 1:4. Biblio (libroj duekanonaj)
11. Vikipedio, Teatro
12. Vikipedio, Samseksemo kaj judismo
10. Tr. G. Berveling: La saĝeco de Salomono, 1:4. Biblio (libroj duekanonaj)
11. Vikipedio, Teatro
12. Vikipedio, Samseksemo kaj judismo
- angle:
- sinful
- ĉeĥe:
- hříšný
- france:
- pêcheur (adj.)
- hispane:
- pecador, disoluto
- katalune:
- pecador, dissolut
- pole:
- grzeszny
- ruse:
- нечестивый, порабощённый греху, грешный
- slovake:
- hriešny
pekigi ↝
(tr)
-
Instigi iun al peko:
lin pekigis la aligentaj edzinoj
[13];
ne permesu al via buŝo pekigi vian korpon
[14].
delogi, malvirtigi.
13.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 13:26
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 5:6
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 5:6
- angle:
- to pervert, corrupt
- beloruse:
- спакушаць
- ĉeĥe:
- svádět k hříchu
- germane:
- verführen (zur Sünde)
- hispane:
- adulterar, corromper
- hungare:
- bűnre csábít
- katalune:
- adulterar, corrompre
- pole:
- przywodzić do grzechu
- ruse:
- совратить
- slovake:
- zvádzať k hriechu
pekulo
- Homo, kiu pekadas: ĉiuj impostistoj kaj pekuloj alproksimiĝis al li, por aŭskulti lin [15]; eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj PrV ; li ne tremis kiel pekulo, li sciis, ke li estis ĝusta kredanto [16]; multaj „impostopekuloj” intertempe mem akuzis sin pro prifraŭdo de la ŝtato je impostoj [17].
15.
La Nova Testamento, S. Luko 15:1
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, En la lasta tago
17. Monato, Jomo Ipfelkofer: Melkante la ŝtaton
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, En la lasta tago
17. Monato, Jomo Ipfelkofer: Melkante la ŝtaton
- angle:
- sinner
- beloruse:
- грэшнік
- bretone:
- pec'her
- ĉeĥe:
- hříšník
- france:
- pêcheur (rel.)
- germane:
- Sünder
- hispane:
- pecador, infractor
- hungare:
- bűnös
- indonezie:
- pendosa
- katalune:
- pecador, infractor
- pole:
- grzesznik
- ruse:
- грешник
- slovake:
- hriešnik
senpeka ↝
- 1.
- Neniel pekinta: kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon [18]; kvankam la Hebreino estas tre kulpa, mi ne volas, ke suferu ŝia senpeka ido [19]; homo senpeka neniam ekzistis PrV .
- 2.
- (figure) Tute sendifekta, tute korekta, tute konvena, perfekta: senpeka ĝentileco, elokventeco; la romano estas facile legata, kun klara stilo, kaj la traduko estas senpeka [20].
18.
La Nova Testamento, Johano 8:7
19. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIII
20. Monato, Donald Broadribb: La mondo laŭ la vidpunkto de leopardo
19. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIII
20. Monato, Donald Broadribb: La mondo laŭ la vidpunkto de leopardo
- angle:
- 1. sinless 2. impeccable
- beloruse:
- бязгрэшны
- bretone:
- dibec'hed homo sen~a neniam ekzistis: n'eus den dibec'hed war an douar
- ĉeĥe:
- nevinný
- france:
- impeccable, sans péché homo sen~a neniam ekzistis: personne n'est parfait
- germane:
- unschuldig, rein (von Sünde)
- hispane:
- homo sen~a neniam ekzistis: nadie es perfecto 1. virtuoso, íntegro 2. impecable, inmaculado
- hungare:
- homo sen~a neniam ekzistis: nincs tökéletes ember 1. bűntelen, vétlen 2. vétlen
- katalune:
- homo sen~a neniam ekzistis: ningú no és perfecte 1. virtuós, íntegre 2. impecable, immaculat
- nederlande:
- onbevlekt
- pole:
- 1. begrzeszny, czysty
- ruse:
- безгрешный
- slovake:
- bez hriechu, bezhriešny
senpekigi
(tr)
Malŝarĝi je pekoj aŭ profaneco, reakiri ritan puron: kiu ektuŝis la kadavron de ia homo, tiu restos malpura dum sep tagoj; li senpekigos sin per ĝi en la tria tago kaj en la sepa tago, kaj li fariĝos pura [21]; kaj senpekigu la altaron, oferante sur ĝi, kaj oleu ĝin, por ĝin sanktigi [22].
21.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 19:11,12
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 29:36
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 29:36
- angle:
- to purify
- beloruse:
- ачысьціць ад граху
- bretone:
- absolviñ, gwalc'hiñ eus ar pec'hed
- ĉeĥe:
- dát rozhřešení, odpustit hříchy
- france:
- purifier (rel.)
- germane:
- reinigen (von Sünde)
- hispane:
- purificar, purgar
- hungare:
- megtisztít (bűntől)
- katalune:
- purificar, purgar
- nederlande:
- vergeven, van zonden ontslaan
- pole:
- rozgrzeszać, dawać rozgrzeszenie, dawać odpust, oczyszczać (z grzechu)
- ruse:
- очистить от греха
- slovake:
- dať rozhrešenie, odpustiť hriechy
pekliberigi ↝
Nuligi pekojn, malŝarĝi je pekoj: pekliberigu Vian popolon Izrael, kiun Vi liberigis, ho Eternulo, kaj ne kalkulu sangon senkulpan inter Via popolo Izrael [23]; kaj la pastro pekliberigos lin per la prokulpa virŝafo, kaj estos pardonite al li [24] (propeka kapro).
23.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 21:8
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 5:16
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 5:16
- angle:
- to absolve
- beloruse:
- дараваць грахі, адпусьціць грахі
- bretone:
- absolviñ, gwalc'hiñ eus ar pec'hed
- ĉeĥe:
- dát rozhřešení, odpustit hříchy
- france:
- absoudre
- hispane:
- absolver
- hungare:
- feloldoz bűnei alól
- katalune:
- absoldre
- nederlande:
- vergeven, van zonden ontslaan
- pole:
- odpuszczać winy, darować grzechy
- ruse:
- отпустить грехи
- slovake:
- dať rozhrešenie, odpustiť hriechy
morta peko,
mortpeko
↝ 
- 1. ↝
Grava peko, kiu pereigas la animon de la pekulo (kondamnigas lin al infero): ve al tiuj, kiuj mortos en mortaj pekoj! [25].
- 2.
- (figure) Grava, fatala eraro aŭ difekto: kio estas pardonebla al mi, tio fariĝas neforigebla morta peko por la nuntempaj „marksistoj“, kiuj ne lernas kaj ne utiligas la artefaritan tutmondan lingvon [26]; la kulminan mortpekon kontraŭ internacieco la aŭtoro kredas trovi ĉe ni rilate la uzon de jena surogata alfabeto kun la aĉaĵo „x” [27].
25.
S-ta Francisko el Asizo, tr. IKUE: Kantiko de la kreitaĵoj, Kelkaj
kristanaj preĝoj
26. E. Lanti: Eltomba parolo de Marks
27. Monato, Pejno Simono: Pri lingvo ne universala, ne el Krotelo, ne por Barato kaj nepre sen iksoj
26. E. Lanti: Eltomba parolo de Marks
27. Monato, Pejno Simono: Pri lingvo ne universala, ne el Krotelo, ne por Barato kaj nepre sen iksoj
- angle:
- 2. mortal sin
- ĉeĥe:
- smrtelný hřích
- france:
- péché mortel
- germane:
- Todsünde
- hungare:
- halálos bűn
- pole:
- 1. grzech śmiertelny
- ruse:
- смертный грех
- slovake:
- smrteľný hriech
mortomerita peko
- 1. ↝
Krimo aŭ peko punenda per mortigo: se sur kampo renkontos la viro la fianĉigitan junulinon, kaj la viro ŝin kaptos kaj kuŝos kun ŝi: tiam oni mortigu sole la viron […] sed al la junulino faru nenion, la junulino ne havas mortomeritan pekon [28].
- 2. ↝
Morta peko1: de la muroj de la domoj lumis per fajraj literoj la nomoj de la mortomeritaj pekoj: malhumileco, avareco, drinkemeco, voluptemeco, ‐ per unu vorto, la tuta sepkolora ĉielarko de la mortomeritaj pekoj [29]; la sep mortmeritaj pekoj [30].
28.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 22:25,26
29. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio
30. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
29. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio
30. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
- angle:
- mortal sin 1. capital offense, capital sin
- france:
- 1. péché digne de mort
- germane:
- Todsünde
- ruse:
- 1. смертное преступление