*rimen/o UV
*rimeno
- 
                              Longa mallarĝa bendo el ledo aŭ simila fleksebla
                              fortika materialo, uzata por ligi, fiksi ion aŭ por transigi movon de iu rado al alia:
                              
                                 eĉ […] rimenon de ŝuo mi ne prenos el ĉio, kio apartenas al vi
                                 [1];
                                 
                              
                                 la ĉefkapitano ordonis konduki lin en la fortikaĵon, kaj […] ili
                                 ligis lin per rimenoj
                                 [2];
                                 
                              
                                 rideto ĉirkaŭis lian buŝon kaj pli vigle li tiradis la ŝuistan fadenon, dum la
                                 piedo pli streĉe tiris la streĉrimenon
                                 [3];
                                 
                                 
                              
                                 ili returnis ambaŭ samtempe la rimenojn (vd brido)
                                 de siaj ĉevaloj
                                 
                                    DKM
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 Benoe ektiris la bridorimenojn, por malakceli la kuron de la bestoj
                                 
                                    Iŝtar
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 ĉiuminute li rigardis, ĉu la buŝrimeno estas tie, kie ĝi devas esti, ĉu la
                                 rimenoj ne implikiĝis
                                 
                                    VRA
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 [ili] instruis al li prilabori permane cervajn haŭtojn, por ke ili
                                 iĝu molaj kaj delikataj, eltranĉi el haŭtoj rimenojn
                                 
                                    Ĉukĉoj
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 ni imagadis kiel aspektus tiu maro el ŝraŭbetoj kaj rimenoj, kiuj aperus, se ni
                                 scius levi la metalan haŭton de maŝinoj
                                 [4];
                                 
                              
                                 sur lia brusto brilis oraj leonkapoj, oraj platetoj garnis lian glavrimenon
                                 (vd balteo)
                                 
                                    MkM
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 la ĉapelon, tenatan per blankleda mentonrimeno, oni surhavas
                                 [5];
                                 
                                 
                              
                                 la pojnrimeno (kp portepeo),
                                 fiksita je bastono, estu elasta
                                 [6];
                                 
                                 
                              
                                 se la virino menciis hundorimenon
                                 (vd kondukrimeno), Betsy poste venis
                                 kun ĝi
                                 [7];
                                 
                                 
                              
                                 la rimeno de lia tornistro lin premas
                                 [8];
                                 
                              
                                 mi ripozigos miajn brakojn, tenante la rimenojn de mia
                                 dorsosako
                                 [9].
                                 
                              
ŝelko,
                           zono
ŝnuro 
1.
                           
                           trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 14:23
2. La Nova Testamento, La agoj 22:25
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
4. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
5. Maxime Lechien: Fama karnavalo en Binche, Monato, 2000/06, p. 16
6. Saliko: Praktiki bastonmarŝadon, Monato, 2005/12, p. 24
7. Evgeni Georgiev: Ŝafhundo senlima, Monato, 2010/12, p. 19
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
9. David Curtis: Koratako, Monato, 2002/01, p. 28
                  2. La Nova Testamento, La agoj 22:25
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
4. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
5. Maxime Lechien: Fama karnavalo en Binche, Monato, 2000/06, p. 16
6. Saliko: Praktiki bastonmarŝadon, Monato, 2005/12, p. 24
7. Evgeni Georgiev: Ŝafhundo senlima, Monato, 2010/12, p. 19
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
9. David Curtis: Koratako, Monato, 2002/01, p. 28
- angle:
 - strap, band, belt
 - beloruse:
 - рамень, пас
 - ĉeĥe:
 - gurt, kurt, popruh, řemen
 - ĉine:
 - 皮带 [pídài], 皮帶 [pídài], 带 [dài], 帶 [dài], 襻 [pàn], 衿 [jīn]
 - france:
 - courroie, lanière
 - germane:
 - Riemen, Gurt streĉ~o: Spannriemen. menton~o: Kinnriemen. pojn~o: Handschlaufe. hundo~o: Hundeleine.
 - hispane:
 - correa
 - hungare:
 - szíj
 - japane:
 - ひも, 帯 [たい], 革帯 [かわおび], ベルト
 - nederlande:
 - band, riem, gordel
 - pole:
 - rzemień, pas
 - portugale:
 - correia, tira de couro, guia (correia dos freios)
 - ruse:
 - ремень
 - slovake:
 - kožený pás, popruh, remeň
 - svede:
 - rem
 - tibete:
 - ཁ་སྒྲོག་
 - ukraine:
 - ремінь, пас
 
kolrimeno
- Rimeno ĉirkaŭliganta la kolon: ĝuste al li kuris, flarante la aeron, la malgranda hundeto Memeka kun mallarĝa, eleganta kolrimeno [10].
 
10.
                           
                           Ivan G. Ŝirjaev: Sen titolo, ĉapitro 25a
                  - angle:
 - collar
 - beloruse:
 - ашыйнік, аброжак
 - ĉeĥe:
 - obojek
 - ĉine:
 - 硬領 [yìnglǐng], 硬领 [yìnglǐng], 褽 [wèi], 項鏈 [xiàngliàn], 项链 [xiàngliàn], 琲 [bèi]
 - france:
 - collier (en lanière)
 - germane:
 - Halsband
 - japane:
 - 首輪 [くびわ]
 - nederlande:
 - halsband
 - pole:
 - obroża
 - slovake:
 - obojok
 - svede:
 - halsband (rem)
 
kondukrimeno, gvidrimeno
- 
                              Rimeno ligita ĉe la kapo aŭ kolo de tirbesto,
                              per kiu oni kondukas ĝin:
                              
                                 dekstre sidis Timo, tenante la kondukrimenojn en la manoj
                                 [11];
                                 
                              
                                 libera de la brido de la logiko, kiu retiras la gvidrimenon antaŭ la eraroj
                                 
                                    VaK
                                    
                                    .
                                 
                              
kondukilo1
jungilaro 
11.
                           
                           A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep
                           fratoj, 1947
                  - angle:
 - leash
 - beloruse:
 - ляйчына
 - ĉeĥe:
 - otěž
 - france:
 - rêne
 - germane:
 - Fahrleine
 - japane:
 - 手綱 [たづな]
 - pole:
 - cugiel
 - slovake:
 - opraty
 
sekurrimeno, sekureca rimeno
                              Rimeno kiu tenas la korpon de veturanto ĉe la
                              seĝo
                              por eviti elfalon okaze de kunpuŝiĝo;
                              sekurzono:
                              
                                 mi stircele eksidis en aŭton kaj traveturis, sen kroĉita
                                 sekurrimeno, kun sento de libero, Francion, Germanion,
                                 Aŭstrion
                                 [12];
                                 
                              
                                 se ĉasio kaj karoserio rezistas okaze de kolizio aŭ renversiĝo, la sekurrimeno
                                 savas nin
                                 [13];
                                 
                              
                                 li ne surhavis sekurecan rimenon
                                 
                                    ChR
                                    
                                    .
                                 
                              
12.
                           
                           G. R. Ledon: Ovo kaj kokino, Monato, 2001/11, p. 5
13. Premoj de l’ sekur-rimeno, Monato, 2001/03, p. 5
                  13. Premoj de l’ sekur-rimeno, Monato, 2001/03, p. 5
- angle:
 - seat belt, safety belt
 - beloruse:
 - рамень бясьпекі, пас бясьпекі
 - bretone:
 - gouriz-surentez
 - ĉine:
 - 安全带 [ānquándài], 安全帶 [ānquándài]
 - france:
 - ceinture de sécurité
 - germane:
 - Sicherheitsgurt
 - hebree:
 - חℷורתבטיחות
 - hungare:
 - biztonsági öv
 - japane:
 - シートベルト
 - katalune:
 - cinyell de seguretat, cinturó de seguretat
 - nederlande:
 - veiligheidsgordel
 - pole:
 - pasy bezpieczeństwa {pl}
 - portugale:
 - cinto de segurança
 - ruse:
 - ремень безопасности
 - svede:
 - säkerhetsbälte, bilbälte