Sahel/o

Sahelo

GEOG
Limregiono en Afriko inter Saharo kaj la pli sudaj pli malsekaj regionoj: pro la troa paŝtado la komunaĵo ruiniĝos, kaj la vilaĝo riskos same perei, tragika ekzemplo tia situas en la afrika regiono Sahelo, sude de la dezerto Saharo [1]; malsato minacas kvin milionojn da homoj en Sahelo, laŭ kalkuloj de la Nutraĵa kaj Agrokultura Organizaĵo de UN [2]; etendiĝo de dezertoj […] en la Sahel-zono [3].
1. Roland Rotsaert: Evitenda evoluo, Monato, 2005/11, p. 13
2. Hektor Alos i Font: Eŭropo plialtigas sian drataron, Monato, 2006/01, p. 11
3. Monato, Werner Fuß: Verdigu la dezertojn!, 2011/04, p. 17
beloruse:
Сахель
ĉine:
萨赫勒地区 [sàhèlēidìqū], 薩赫勒地區 [sàhèlēidìqū]
germane:
Sahelzone
nederlande:
Sahel
pole:
Sahel

administraj notoj