10saks/o JED
sakso
- 1.
Ano de iama ĝermana
tribo,
loĝanta precipe okcidente de la rivero Elbo
(tiuj, kiuj invadis Britujon, poste nomiĝis anglosaksoj):
la definitiva enloĝiĝo de la Jutlandanoj, Angloj kaj
Saksoj en
Anglio[1];
laŭ legendo en la 5a jarcento post Kristo, reĝo Gradlon, ĉefo de la bretonoj
elpelitaj el Anglio fare de la saksoj, enmigris en Ys
[2].
- 2.
- Civitano de la federacia germana ŝtato Saksujo.
- angle:
- 1. Saxon (of tribe) 2. Saxon (inhabitant)
- beloruse:
- 1. сакс 2. саксонец
- ĉeĥe:
- Sas
- ĉine:
- 撒克森人 [sǎkèsēnrén]
- france:
- Saxon (subst.)
- germane:
- 1. Sachse, Sächsin 2. Sachse, Sächsin
- hispane:
- sajón
- hungare:
- szász
- itale:
- sassone (sost.)
- japane:
- ザクセン人 [ザクセンじん]
- katalune:
- saxó (subst.)
- nederlande:
- 1. Saks 2. Saks
- pole:
- Saksończyk
- portugale:
- 1. saxão
- ruse:
- 1. сакс 2. саксонец
- slovake:
- Sas
- ukraine:
- сакс, саксонець
saksa
-
Rilatanta al saksoj, ilia nacieco aŭ ŝtato:
saksaj dialektoj, aŭtoro, konstitucio;
la saksa ĉefurbo Dresdeno
[3];
Saksa Esperanto-Instituto
[4];
Varsovia Duklando, tiam (1811) pola ŝtato sendependa kun saksa dinastio, estis
formita de Napoleon en 1807
[5];
en Anglio, post la normanda konkero, la reganta klaso parolis la francan
normandan lingvon, dum la kamparanoj kaj metiistoj plue parolis saksajn
lingvojn dum kelka tempo
[6];
nur proksimume 40% de la anglaj vortoj apartenas al angla-saksa origino, kiu
ja formas la bazon de la angla lingvo
[7];
per letero de la 24-a de januaro 1949 la saksa Ministerio pri Popolklerigo
[asertis ke] oni ne povas konsideri tiun artefaritan lingvon taŭga
rimedo por interproksimigi la kulturajn valorojn de la popoloj
[8].
Saksa Svisujo
3.
Monato, Jomo Ipfelkofer: 60 jarojn poste, 2005
4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
5. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro I.
6. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
7. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
8. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
5. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro I.
6. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
7. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
8. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
- angle:
- Saxon
- beloruse:
- саксонскі
- ĉeĥe:
- saský
- ĉine:
- 薩克森人的 [sàkèsēnrénde], 萨克森州的 [sàkèsēnzhōude], 薩克森州的 [sàkèsēnzhōude], 薩克森的 [sàkèsēnde]
- france:
- saxon (adj.)
- germane:
- sächsisch
- hungare:
- szász
- itale:
- sassone (agg.)
- katalune:
- saxó (adj.)
- latine:
- Saxonicus
- nederlande:
- Saksisch
- pole:
- saksoński, saski
- ruse:
- саксонский
- slovake:
- saský
- ukraine:
- саксонський
10Saksujo
ZR
- 1.
Regiono kaj lando de la iama ĝermana tribo de la saksoj;
geografie preskaŭ identa al la moderna federacia
ŝtato Malsupra Saksujo.
- 2.

Pluraj germanaj duklandoj en la mezepoka tempo (1180 - 1572),
prusa provinco (1815 - 1944), reĝlando (1806 - 1918); geografie
plejparte sur la teritorioj de la modernaj federaciaj ŝtatoj (supra)
Saksujo kaj Saksujo-Anhalto:
dum sia restado en Prusujo kaj Saksujo li spertadis multe da amikeco
[9];
mi permesas al mi antaŭ ĉio esprimi la plej respektan dankon de nia kongreso al
Lia Regnestra Moŝto la Reĝo Frederiko Aŭgusto de Saksujo por la
granda honoro, kiun li faris al ni, prenante sur sin la altan protektadon de
nia kvara kongreso
[10].
- 3.
Unu el la federaciaj ŝtatoj de
Germanujo, historie
kaj geografie supra Saksujo kaj okcident-Nisa parto de Silezio kun
regurbo Dresdeno (Oficiale: Respubliko Saksujo).
9.
H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XVI
10. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
10. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
- angle:
- 1. Old Saxony 2. Saxony (Duchy of) 3. Saxony (Free State of)
- beloruse:
- Саксонія
- ĉine:
- 萨克森州 [sàkèsēnzhōu], 薩克森州 [sàkèsēnzhōu]
- france:
- Saxe
- germane:
- Sachsen 2. Herzogtum Sachsen, Königreich Sachsen 3. Bundesland Sachsen, Freistaat Sachsen, Provinz Sachsen
- hispane:
- Sajonia
- hungare:
- Szászország 2. Szász Fejedelemség 3. Szász Szövetségi Állam
- itale:
- Sassonia
- katalune:
- Saxònia
- latine:
- 1. Saxonia
- nederlande:
- Saksen
- pole:
- Saksonia
- ruse:
- Саксония
anglosakso
WED
- Ano aŭ posteulo de anoj de tiu grupo de la iama ĝermana tribo de la saksoj, kiu iam invadis Britujon. Hodiaŭ ankaŭ pri la modernaj angloj, usonanoj kaj aliaj angloparolantoj kaj la komuna parto de ilia kulturo.
- angle:
- Anglo-Saxon
- beloruse:
- англасакс, англасаксонец
- france:
- Anglo-saxon (subst.)
- germane:
- Angelsachse
- hispane:
- anglosajón
- hungare:
- angolszász
- itale:
- anglosassone (sost.)
- katalune:
- anglosaxó (subst.)
- nederlande:
- Angelsakser
- pole:
- Anglosas
- ruse:
- англосакс
anglosaksa
WED
- Rilatanta al la areo, historio kaj kulturo de la anglosaksoj: en Kebekio la kebekianoj etne formas integran nacion, regatan tamen de anglo-saksa reĝimo[11].
- angle:
- Anglo-Saxon
- beloruse:
- англасаксонскі
- ĉeĥe:
- anglosaský
- ĉine:
- 样格鲁萨克逊 [yànggélǔsàkèxùn], 樣格魯薩克遜 [yànggélǔsàkèxùn]
- france:
- anglo-saxon (adj.)
- germane:
- angelsächsisch
- hungare:
- angolszász
- itale:
- anglosassone (agg.)
- katalune:
- anglosaxó (adj.)
- nederlande:
- angelsaksisch
- pole:
- anglosaski
- ruse:
- англосаксонский
- slovake:
- anglosaský
- ukraine:
- англосакський
Saksujo-Anhalto
- angle:
- Saxony-Anhalt
- beloruse:
- Саксонія-Ангальт
- ĉine:
- 萨克森安哈特州 [sàkèsēnānhātèzhōu], 薩克森安哈特州 [sàkèsēnānhātèzhōu]
- france:
- Saxe-Anhalt
- germane:
- Sachsen-Anhalt, Bundesland Sachsen-Anhalt
- hungare:
- Szászország-Anhalt
- itale:
- Sassonia-Anhalt
- katalune:
- Saxònia-Anhalt
- nederlande:
- Saksen-Anhalt
- pole:
- Saksonia-Anhalt
10Malsupra Saksujo


- Unu el la federaciaj ŝtatoj de Germanujo. Historie la origina lando de la saksoj. Regurbo estas Hanovro.
- angle:
- Lower Saxony
- beloruse:
- Ніжняя Саксонія
- ĉine:
- 下萨克森 [xiàsàkèsēn], 下薩克森 [xiàsàkèsēn], 下萨克森州 [xiàsàkèsēnzhōu], 下薩克森州 [xiàsàkèsēnzhōu]
- france:
- Basse-Saxe
- germane:
- Niedersachsen, Bundesland Niedersachsen
- hungare:
- Alsó-Szászország
- itale:
- Bassa Sassonia
- katalune:
- la Baixa Saxònia
- nederlande:
- Nedersaksen
- pole:
- Dolna Saksonia
- ruse:
- Нижняя Саксония
Supra Saksujo
- angle:
- Upper Saxony
- beloruse:
- Верхняя Саксонія
- france:
- Haute-Saxe
- germane:
- Obersachsen
- hungare:
- Felső-Szászország
- itale:
- Alta Sassonia
- katalune:
- l'Alta Saxònia
- nederlande:
- Oppersaksen
- pole:
- Górna Saksonia
- ruse:
- Верхняя Саксония
administraj notoj
anglo~o:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
S~ujo-Anhalto: Mankas dua fontindiko.
S~ujo-Anhalto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Malsupra S~ujo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Supra S~ujo: Mankas dua fontindiko.
Supra S~ujo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
S~ujo-Anhalto: Mankas dua fontindiko.
S~ujo-Anhalto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Malsupra S~ujo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Supra S~ujo: Mankas dua fontindiko.
Supra S~ujo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.