sanitar/a, sanitari/a

sanitara, sanitaria

Koncernanta la publikan sanon: grupo da bonvolemaj poloj […] ricevis la rajton eniri la geton por kontroli tie la sanitaran staton [1]; milionoj da homoj mortas pro tabako-rilataj malsanoj ĉiujare […] diras sanitaraj ekspertoj [2]; komencas veni […] sanitariaj taĉmentoj, ruĝaj flegistinoj en blankaj antaŭtukoj Metrop ; ni devis urĝe […] konstrui ĝis la komenco de la vintro sanitarejon [3]. VD:higieno, humanitara
1. Monato, Zofia Banet-Fornalowa: Listo de Sendler, 2004
2. Monato, Alice Liu: Premio alfrontas premon, 2012
3. Monato, Lena Karpunina: Tiu tago, 2004
angle:
sanitary, concerning health
beloruse:
санітарны
france:
sanitaire (adj.)
germane:
sanitär
hungare:
egészségügyi
itale:
sanitario
japane:
保健衛生の [ほけんえいせいの], 公衆衛生の [こうしゅうえいせいの]
nederlande:
sanitair
pole:
sanitarny
portugale:
sanitário
ruse:
санитарный
ukraine:
санітарний

sanitaristo, sanitariisto

1.
Profesiulo, oficisto, kiu okupiĝas pri la publika sano: VD:epidemiologiisto
2.
Sukuristo: for de ĉi tie! nenian sanitarian helpon! ― la ektimigitaj sanitariistoj malaperas en la strateto Metrop ; vunditojn provizore bandaĝas sanitaristoj [4]; la magistrato de la ĉefurbo Prago postulas subvencion […] por kovri la kromajn kostojn de deĵoroj de la urbaj policanoj, fajrobrigadanoj kaj sanitaristoj [5]. VD:flegisto, savokuracisto
4. Stefan Maul: El verva vivo jurnalista, p. 31
5. jpa: Internacia kunsido de financistoj en Prago, Monato, 2000/09, p. 9
beloruse:
1. санітарны ўрач 2. санітар
ĉeĥe:
2. zdravotnický pracovník, zdravotník
ĉine:
2. 救急救命士 [jiùjíjiùmìngshì], 救援人员 [jiùyuánrényuán], 救援人員 [jiùyuánrényuán], 救护员 [jiùhùyuán], 救護員 [jiùhùyuán], 白衣战士 [báiyīzhànshì], 白衣戰士 [báiyīzhànshì]
germane:
1. Amtsarzt, Sozialmediziner 2. Sanitäter
japane:
保健師 [ほけんし], 保健士 [ほけんし], 衛生技師 [えいせいぎし]
nederlande:
2. verpleger
pole:
2. sanitariusz
slovake:
2. zdravotník
ukraine:
санітар

administraj notoj