*sav/i

savi

(tr)
1.
Liberigi iun el morta aŭ grava danĝero: longa konsidero savas de sufero PrV ; kiu sin gardas, tiu sin savas PrV ; dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas PrV ; Li savu de morto ilian animon [1]; prudento vin gardos […] por savi vin de fremda […] edzino [2]; savu min de ĉia mizero [3]; [Li] savis vin el la manoj de la Egiptoj [4]; aliros la edzino […], por savi sian edzon el la mano de lia batanto [5]; savu nin kontraŭ liaj manoj [6]; [li] savis sin (forkurante) sur ĉevalo [7]; sur la monton savu vin (forkuru), por ke vi ne pereu [8].
2.
Gardi ion de difekto aŭ pereo: ĉio, kio restis savita […] kontraŭ la hajlo [9]; dank' al tio la entrepreno povis esti savata el absoluta malsukceso; la manovro […] savis la situacion [10]; savi (konservi netuŝita) la dignon; savi sian animon (certigi al si postmortan feliĉon); savi la honoron de la familio [11]; telefona konsultado pri savi perditan leteron en la komputilo de mia avino [12]. VD:konservi1, protekti2, gardi1.a
afrikanse:
red
albane:
ruani
amhare:
አስቀምጥ
angle:
save
arabe:
حفظ
armene:
պահել
azerbajĝane:
yadda saxla
beloruse:
ратаваць, выратаваць, захаваць
bengale:
সংরক্ষণ
birme:
ကယ်ဆယ်
bosne:
spasiti
ĉeĥe:
uchovat, uložit, vkládat, zapsat do paměti
dane:
spare
estone:
säästa
eŭske:
salbatu
filipine:
i-save ang
france:
sauver 2. préserver, sauvegarder
galege:
gardar
germane:
retten
guĝarate:
સેવ
haitie:
sove
haŭse:
ajiye
hinde:
बचा
hispane:
salvar
hungare:
megment
igbe:
azọpụta
irlande:
shábháil
islande:
vista
itale:
salvare
japane:
保存
jave:
nyimpen
jide:
ראַטעווען
jorube:
fi
kanare:
ಉಳಿಸಲು
kartvele:
გადარჩენა
katalune:
salvar
kazaĥe:
құтқару
kimre:
arbed
kirgize:
куткаруу
kmere:
រក្សាទុក
koree:
저장
korsike:
sarvari
kose:
gcina
kroate:
spasiti
kurde:
rizgarkirin
latine:
salvum
latve:
glābt
laŭe:
ຊ່ວຍປະຢັດ
litove:
išsaugoti
makedone:
спаси
malagase:
afa
malaje:
menyelamatkan
malajalame:
അല്ലാതെ
malte:
jiffranka
maorie:
whakaora
marate:
जतन
monge:
txuag
mongole:
хадгалах
nederlande:
redden
nepale:
बचत
njanĝe:
kupulumutsa
okcidentfrise:
rêde
panĝabe:
ਨੂੰ ਬਚਾ
paŝtue:
وژغوري
pole:
1. ratować, wybawiać, ocalać, zbawiać 2. ratować, ocalać
portugale:
salvar
ruande:
kuzigama
ruse:
спасать, спасти
samoe:
faʻaola
sinde:
محفوظ
sinhale:
බේරා
skotgaele:
sàbhail
slovake:
uložiť, zapísať do pamäte
slovene:
shranite
somale:
badbaadin
ŝone:
kunze
sote:
pholosa
sunde:
nyalametkeun
svahile:
kuokoa
taĝike:
наҷот
taje:
บันทึก
tamile:
காப்பாற்ற
tatare:
саклагыз
telugue:
సేవ్
tibete:
སྐྱོབ་པ་
ukraine:
економити
urdue:
کو بچانے کے
uzbeke:
saqlash
vjetname:
lưu
volapuke:
savön
zulue:
ukusindisa

savo

1.
Liberigo el grava danĝero: al sklavo mon' ne estas savo ― li ĉiam restas sklavo PrV ; ne ekzistas savo kontraŭ malbona virino PrV ; la savo de judaj tombejoj en Eŭropo [13]; la savo de konkuranto [14]; savokuracisto [15]; savboato [16]; ĉiu banejo devas nepre disponi pri savringo kaj ĵetebla savŝnurego [17].
2.
Postmorta eterna feliĉo: proklamu de tago al tago Lian savon [18]; la universala savo farita de Kristo [19]. VD:tabulo, savarmeo.
beloruse:
ратунак, паратунак
ĉeĥe:
osvobození, spása, záchrana
france:
salut
germane:
Rettung ~okuracisto: Notarzt ~ringo: Rettungsring 1. Rettung 2. Heil
hispane:
salvación
hungare:
1. megmentés 2. üdvözülés
itale:
1. salute (salvezza), salvezza 2. salvezza
katalune:
1. rescat, salvament 2. salvació
nederlande:
redding, heil
pole:
1. ratunek, wybawienie, ocalenie 2. zbawienie
ruse:
спасение
slovake:
oslobodenie, spása, záchrana
volapuke:
1. sav 2. san

savado

Ago savi: la savado de sia domo [20]; la franca societo de savado de dronantoj FK ; li […] laŭdis la savadon de la Komodo-varanoj [21].
france:
sauvetage
germane:
Rettung

saviĝi

(ntr)
Esti savita (eventuale per sia propra ago), eskapi el danĝero: David foriris de tie, kaj saviĝis en la kaverno [22]; oni […] ne konstruis tiun centralon, kaj saviĝis valora apudrivera naturprotektita arbaro [23]; la ĝusta vojo al saviĝo [24].
france:
se sauver

antaŭsavi

Anticipe savi de eventuala danĝero: mi tion faros kun plena nekaŝemeco pro tio, ke mi antaŭsavu vin de novaj trompiĝoj kaj disreviĝoj Marta ; en la kadro de miaj funkcioj mi antaŭsavis la vivon de multegaj personoj [25]. SIN:protekti2VD:antaŭgardi
beloruse:
засьцерагаць, засьцерагчы
france:
préserver
germane:
der Gefahr zuvorkommen, schützen
itale:
preservare (salvezza)
katalune:
prevenir, preservar, premunir
ruse:
предостеречь, предохранить

administraj notoj