*gard/i PV
*gardi
(tr)
- 1.
-
Atenti
kaj okaze de bezono agi kontraŭ danĝero.
- a)
- (iu)
Atenti, zorgi por eviti al iu aŭ io
minacantan danĝeron aŭ eblan malbonon:
gardu min kiel la pupilon de la okulo
[1];
li lokis antaŭ la Edena ĝardeno
la kerubon kaj flaman glavon por gardi la vojon
[2];
gardi iun kontraŭ malrespekto
[3];
por gardi niajn venontajn batalontojn kontraŭ similaj
surprizoj...
Paroloj
;
por gardi sin kontraŭ troaj superakvoj ili konstruis
potencajn digojn
[4]
kontraŭ sufero Vi min gardos
[5];
la Eternulo gardos vian piedon kontraŭ reto
[6];
estas tia odoro de brasiko, ke oni devas gardi sian nazon
[7];
gardu vin de tia malpaciĝo;
bone gardanta hundo;
ŝi mem tute ne zorgas pri si kaj
tute sin ne gardas
[8];
ŝi estis por mi ĉiam kara gardataĵo
[9];
gardi (prizorgi) la interesojn de iu;
ĝi estas kreita nur por gardi la ekstreme necesan
kontinuecon en nia lingvo
[10].
protekti
- b)
- (iu)
Atenti, zorgi, por eviti, ke iu farus malbonon aŭ kaŭzus
danĝeron:
gardi krimulon, malliberulon;
kiu gardas sian langon, tiu gardas sian animon kontraŭ
malfeliĉoj
[11];
gardu vin (atentu).
- c)
- (io) Ŝirmi, forteni, evitigi danĝeron aŭ malbonon: remparo gardas la urbon; tuko gardis la nukon kontraŭ la suno; la severa netuŝebleco de la „Fundamento“ gardos ĉiam la unuecon de nia lingvo [12].
- 2.
-
Teni2
sendifekta.
- a)
- (iu) Konservi por baldaŭa uzo; teni neŝanĝita por difinita destino: gardu kandelon por la noktoPrV ; gardi lokon por plua enskribo; gardu miajn vortojn en via memoro; gardu miajn konsilojn en via koro; konservu miajn vortojn, kaj gardu ĉe vi miajn moralordonojn [13]; gardu vian monon, mi ne bezonas ĝin; kiu gardas saĝon, tiu trovas bonon [14].
- b)
- Konservi, reteni: gardi sekreton, pozon, dokumenton; gardi fidelecon al iu, la memoron pri bonfaro; mi gardas la esperon, ke venos pli favoraj tempoj; gardi sian personan dignon Marta ; gardi sian opinion, konvinkon.
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 17:8
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 3:24
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 13a
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 32:7
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 3:26
7. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 1a, sceno 3a
8. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
9. C. Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, 1891
10. Zamenhof: Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden, 1908
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 21:23
12. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 7:1
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 19:8
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 3:24
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 13a
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 32:7
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 3:26
7. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 1a, sceno 3a
8. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
9. C. Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, 1891
10. Zamenhof: Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden, 1908
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 21:23
12. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 7:1
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 19:8
- angle:
- guard
- beloruse:
- вартаваць, сьцерагчы, пільнаваць, ахоўваць
- ĉeĥe:
- hlídat, ochraňovat, opatrovat, střežit
- france:
- garder
- germane:
- 1.a schützen 1.b bewachen 1.c schützen 2.a aufheben, behalten 2.b bewahren
- hispane:
- guardar 1.a cuidar 1.b vigilar 1.c proteger 2.a reservar 2.b mantener
- hungare:
- 1.a őriz, vigyáz rá 1.b őriz 1.c őriz, véd 2.a megőriz 2.b megőriz, megtart
- japane:
- 見張る [みはる], 番をする [ばんをする], 守護する [しゅごする], 護衛する [ごえいする], 監視する [かんしする], 警戒する [けいかいする], 守る [まもる], 保存する [ほぞんする], 保管する [ほかんする]
- nederlande:
- 1.a beschermen 1.b bewaken 1.c beschermen 2.a bewaren 2.b bewaren
- portugale:
- guardar 1.a cuidar 1.b vigiar 1.c proteger 2.a reservar 2.b manter
- ruse:
- охранять, стеречь, караулить, хранить, беречь
- slovake:
- strážiť
- tibete:
- སྲུང་
- tokipone:
- awen
- turke:
- gözetlemek, korumak
- ukraine:
- берегти, оберігати, обороняти, боронити, хоронити, охороняти, стерегти, пильнувати, вартувати, остерігатися, берегтися, бути обережним
garde
- 1.
- Gardante, por gardi: en la posta nokto staris garde la dua filo [15].
- 2.
- Gardeme, atente al eblaj danĝeroj: li sidis sur la dorso de la orienta vento, kiu tre garde lin tenis [16]; garde porti pakaĵeton.
15.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La Ora Birdo
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la Paradizo
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la Paradizo
- ĉeĥe:
- garde (v šachu)
- france:
- de garde, précautionneusement
- germane:
- wachsam, vorsichtig
- hispane:
- de guarda, con precaución (adv.)
- hungare:
- 1. őrizve, őrködve 2. óvatosan
- japane:
- 番をして [ばんをして], 用心深く [ようじんふかく]
- nederlande:
- waakzaam, voorzichtig
- portugale:
- de guarda (adv.)
- ruse:
- 1. настороже 2. осторожно
- slovake:
- garde (v šachu)
- ukraine:
- на варті, на сторожі, насторожі, обережно
gardo
- 1.
- Restado por protekti ion aŭ iun: ni starigis pro ili gardon tage kaj nokte kontraŭ ili [17]; la domo [...] estas sub lia gardo [18]; fari noktogardon.
- 2.
- (evitinde) Gardantaro: arestitoj [...] ĉirkaŭitaj de forta grandanombra gardo [19].
17.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 4:9
18. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, en Peterburgo
19. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, Arturo, (rakonto de V. Devjatnin), 5
18. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, en Peterburgo
19. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, Arturo, (rakonto de V. Devjatnin), 5
- angle:
- watch, guard, safeguard, watch
- beloruse:
- варта, ахова
- ĉeĥe:
- držení stráže, hlídání, strážení
- france:
- garde
- germane:
- Wache
- hispane:
- custodia
- hungare:
- őrség 1. őrzés, vigyázás, megőrzés
- japane:
- 見張り [みはり], 警備 [けいび], 護衛 [ごえい], 監視 [かんし], 警戒 [けいかい], 保管 [ほかん]
- nederlande:
- wacht
- portugale:
- guarda (ação de guardar)
- ruse:
- охрана, караул
- slovake:
- držanie stráže, stráženie
- turke:
- nöbetçi
- ukraine:
- під охороною, під вартою
gardado
- Aranĝita, longa zorgado pri iu aŭ io por ĝin konservi kaj protekti: tiu komitato ekzistas por la gardado de la interesoj de la tuta esperantistaro [20].
20.
L. L. Zamenhof: Parolo antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en
Dresden, 1908
- angle:
- vigil, guard, safeguard, watch
- beloruse:
- варта, ахова
- ĉeĥe:
- držení stráže, hlídání, strážení
- france:
- garde
- germane:
- Obhut
- hispane:
- guardia (acción de guardar)
- hungare:
- őrizet
- nederlande:
- bewaking, wacht
- portugale:
- guarda (ação de guardar)
- ruse:
- охрана
- slovake:
- držanie stráže, stráženie
- ukraine:
- охорона, оборона, вартування, оберігання, пильнування
gardilo
- PIV1
Instalaĵo, kiu interrompas cirkviton ĉe tro alta kurento: fandogardilo.
- angle:
- circuit breaker fando~ilo: fuse.
- france:
- disjoncteur fando~ilo: fusible.
- germane:
- Sicherung fando~ilo: Schmelzsicherung.
- japane:
- 通行証 [つうこうしょう], 回路遮断器 [かいろしゃだんうつわ]
gardisto
-
Homo kies okupo, ofico estas gardi:
la gardisto de la malliberejo restas muta por ĉiuj liaj
demandoj
[21];
ni ja trovis la malliberejon ŝlosita tute fortike, kaj la
gardistojn starantaj antaŭ la pordoj
[22];
arbargardisto;
gardisto de muzeo.
provoso, vokto
21.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 3, anekdotoj
22. La Nova Testamento, La agoj 5:23
22. La Nova Testamento, La agoj 5:23
- angle:
- guard
- beloruse:
- вартаўнік
- bulgare:
- охрана
- ĉeĥe:
- gardista, hlídač, strážce, strážný
- france:
- garde (gardien, subst.), gardien (subst.)
- germane:
- Bewacher, Wache, Wächter
- hispane:
- guardia (guardián, subst.), guardián (subst.)
- hungare:
- őr arbar~isto: erdőkerülő. teremőr.
- japane:
- 番人 [ばんにん], 護衛 [ごえい], 警備員 [けいびいん], ガードマン
- nederlande:
- bewaker, opzichter, wachter arbar~isto: boswachter.
- portugale:
- guarda (pessoa)
- ruse:
- сторож, охранник
- slovake:
- strážca, strážnik
- tibete:
- ཁང་སྲུང་བ་
- ukraine:
- сторож
gardistejo
- Loko aranĝita por ke gardistoj tie restu, ofice aŭ ripoze inter gardotempoj: antaŭ ĉiu pordego troviĝis gardistejo kun urbaj soldatoj [23]; eniru en la gardistejon [24].
23.
H. Heine, trad. L. L. Zamenhof: La Rabeno de Baĥaraĥ, 1929
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Dekdu per la Poŝto
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Dekdu per la Poŝto
- angle:
- guard house
- beloruse:
- вартаўнічая будка, каравульня
- ĉeĥe:
- strážnice
- france:
- loge de gardien, salle de garde
- germane:
- Wachhaus
- hispane:
- caseta de guardia, sala de guardia
- japane:
- 見張り所 [みはりしょ], 番小屋 [ばんごや], 警備員詰所 [けいびいんつめしょ]
- ruse:
- караульное помещение, караульная
- slovake:
- strážnica
gardestari, gardostari
(ntr)
25.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 12:9
- angle:
- stand guard, keep watch
- beloruse:
- стаяць на варце
- ĉeĥe:
- stát na stráži
- france:
- monter la garde
- germane:
- Wache stehen
- hispane:
- hacer la guardia
- hungare:
- őrt áll, őrködik
- japane:
- 立ち番する [たちばんする], 歩哨に立つ [ふ哨にたつ]
- nederlande:
- op wacht staan
- portugale:
- montar guarda
- ruse:
- нести караул
- slovake:
- stáť na stráži
- turke:
- nöbet tutmak
- ukraine:
- стояти на варті/чатах, бути на посту, вартувати, сторожити
gardostaranto
Soldato, kiu deĵoras gardante ĉe sia posteno, gardosoldato: la lokon oni ĉirkaŭbaris per ora kradaĵo, kaj tage kaj nokte apud ĝi staris gardostaranto [26].
26.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Folio el la Ĉielo
- angle:
- guard, sentinel, sentry
- beloruse:
- вартавы, каравульны
- ĉeĥe:
- gardista, hlídač, strážce, strážný
- france:
- sentinelle
- germane:
- Wache
- hispane:
- sentinela
- hungare:
- őrszem
- japane:
- 見張り番 [みはりばん], 歩哨 [ほしょう]
- nederlande:
- wachter
- portugale:
- sentinela
- ruse:
- караульный
- slovake:
- strážca, strážnik
antaŭgarda
- Kiu evitas eblajn malbonojn antaŭ ilia apero: la rabista knabino levis la malgrandan Gerdan sur la cervon, kaj ŝi estis tiel antaŭgarda, ke ŝi alligis ŝin fortike kaj eĉ donis al ŝi malgrandan sidkusenon [27]; vi do devas [...] trovi antaŭgardajn rimedojn [28].
27.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, neĝa reĝino
28. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 18a
28. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 18a
- angle:
- precautionary, protective
- beloruse:
- асьцярожны, пільны
- france:
- précautionneux, prévenant, de prévention, de protection
- germane:
- vorsichtig, vorausschauend, präventiv
- hispane:
- prevenido, cauteloso, alerta
- portugale:
- prevenido (adj.)
- ruse:
- осторожный, предусмотрительный
- turke:
- sakingan, çekingen, titiz
antaŭgardi
(tr)
-
Neebligi la efikon de malbonaĵo jam antaŭ ĝia
apero:
antaŭgardu la Izraelidojn kontraŭ ilia malpureco
[29];
ni ĵuras fidele [...] ne ekripozi pli frue,
ol ni antaŭgardos niajn sanktajn urbojn de la malamikoj
[30];
kinino antaŭgardas de febro;
infanoj antaŭgarditaj kontraŭ difterio per injektoj; eble ni troas nian antaŭgardon kontraŭ la pastraj viperoj [31].
antaŭmalhelpi, antaŭsavi, preventi
29.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 15:31
30. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 25a
31. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 13a
30. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 25a
31. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 13a
- angle:
- guard, preserve, protect, take precautions
- france:
- avertir (d'un danger), détourner (d'un danger), mettre en garde (contre), précautionner, prémunir, prévenir (un danger) antaŭ~o: circonspection, précaution.
- germane:
- schützen (vor)
- hispane:
- advertir, prevenir, proteger antaŭ~o: prudencia, cautela.
- hungare:
- megóv
- nederlande:
- beschermen tegen
- portugale:
- prevenir
- ruse:
- предохранить, предохранять
- ukraine:
- запобігати, охороняти, уберігати
arbargardisto
- Homo kiu protektas arbaron kontraŭ ŝtelo de arboj, plantoj, bestoj ks: ŝtataj arbarogardistoj estas bezonataj por protekti la bestojn – ekz-e ursojn kaj tigrojn – kontraŭ ĉasbanditoj [32].
32.
La Ondo de Esperanto, 2000, No 8-9
- angle:
- park ranger
- france:
- garde forestier
- germane:
- Wildhüter
arestgardisto, karcergardisto
- Gardisto kiu prizorgas malliberigitojn kaj malhelpas ilian fuĝon: vespere ni elaĉetis la knabinon, kiu cetere estus iĝinta seksmatraco de la arestgardistoj, ĉar tiel kutimas formiĝi la virinsorto [tie] [33]; li memoris la acidan rimarkon de la karcergardisto [34].
33.
trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Harry Martinson
34. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Harald Beijer
34. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Harald Beijer
- angle:
- prison officer
- france:
- gardien de prison
- germane:
- Gefängniswärter, Justizvollzugsbeamter, Schließer
ĉasgardisto
- Homo, komisiita por gardi ĉasejon: por eviti ŝtelĉasadon oni uzas ie la servojn de ĉasgardisto kaj aliloke publikajn gardistojn [35].
- angle:
- gamekeeper
- france:
- garde-chasse
- germane:
- Jagdaufseher
- hispane:
- guarda de caza
- hungare:
- vadőr
- nederlande:
- jachtopziener
- ruse:
- сторож охотничьих угодий
ĉevalgardisto
- Gardisto kiu protektas la ĉevalojn: alveninte en la kastelon, li rapide ĵetis al la ĉevalgardisto la bridon [36].
36.
Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekkvina
- germane:
- Stallbursche
civitangardisto
- Speco de policisto, kiu servas kiel unua kontakto al civitanoj ĉe iuj problemoj: li renkontis du civitangardistojn kaj, dum li ankoraŭ pripensis ĉu voki ilian helpon aŭ foriri sen veki atenton, la gardistoj vidis lian teruritecon, alpaŝis [37].
37.
La Ondo de Esperanto, 1999, No 3 (53)
- germane:
- Bürgerpolizist
- nederlande:
- wijkagent
domgardisto
kampogardisto
Homo komisiita por kontrole trairi la kamparon, zorgi pri erarantaj homoj aŭ brutoj, entruduloj, sovaĝaj bestoj, difektoj: kiel kampogardistoj ili ĉirkaŭas ĝin [39].
39.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 4:17
- angle:
- field guard
- ĉeĥe:
- hlídač úrody na polích
- france:
- garde-champêtre
- germane:
- Feldwächter
- hispane:
- guarda de campo
- hungare:
- mezőőr, csősz
- nederlande:
- veldwachter
- slovake:
- strážca úrody na poliach
- ukraine:
- польовий сторож, об’їждчик
kluzogardisto
- Gardisto kiu zorgas pri la funkciado kaj bonstato de kluzo: ni sidis en la boato, kiun ludonis al ni la kluzogardisto loĝanta apud „la Digo“ ĉe la kanaleto [40].
40.
Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvina Parto
- angle:
- lock keeper
- france:
- éclusier
- germane:
- Schleusenwärter
korpogardisto
- Protektisto, kiu akompanas gravulon kaj defendas lin kontraŭ atakoj: la korpogardistoj stariĝis, ĉiu kun siaj bataliloj en la mano [41].
41.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 11:11
- angle:
- bodyguard, bodyguard
- bulgare:
- лична охрана
- ĉeĥe:
- osobní strážce, tělesný strážce
- ĉine:
- 保镖 [bǎobiāo]
- france:
- garde du corps
- germane:
- Leibwächter
- hispane:
- guardaespaldas
- hungare:
- testőr
- japane:
- ボディーガード, 護衛 [ごえい], 用心棒 [ようじんぼう]
- portugale:
- guarda-costas
- ruse:
- телохранитель
- slovake:
- telesný strážca
noktogardisto
- Dumnokte deĵoranta gardisto: mi diris al vi, ni bezonas noktogardistojn [42].
42.
S. Larbar: Karuseloj, 1987
- angle:
- night watchman, night guard
- ĉeĥe:
- noční hlídač
- france:
- gardien de nuit
- germane:
- Nachtwächter
- hispane:
- vigilante nocturno
- japane:
- 夜番 [やばん], 夜警 [やけい]
- slovake:
- nočný strážnik
- ukraine:
- нічний сторож
limgardejo
Loko, kie deĵoras gardistoj de landlimo: la Teŭtona Kastelo […] siatempe estis limgardejo protektanta la komercan itineron el la sudo al Baltiko kaj inverse [43];

43.
-: Pollando invitas:
Szczytno, Pola Radio, 2008-03-01
- france:
- poste-frontière
- germane:
- Grenzübergang, Grenzposten
- japane:
- 国境検問所 [くにざかいけんもんしょ]
limgardisto
Tiu, kiu gardas limon1, precipe soldato landlimon: limgardisto haltigis lin kaj faris demandon al la suspektinda pasaĝero [44]; [la] taĝika flanko […] diras ke kirgizaj trupoj pafis kontraŭ taĝikaj limgardistoj ĉe akvodistribuejo Golovnoj [45].

44.
Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, II
45. -: Bataloj okazis ĉe limo de Taĝikio kaj Kirgizio, Vikinovaĵoj, 2021-04-30
45. -: Bataloj okazis ĉe limo de Taĝikio kaj Kirgizio, Vikinovaĵoj, 2021-04-30
- angle:
- border guard
- france:
- garde-frontière
- germane:
- Grenzschützer, Grenzbeamter
- japane:
- 国境警備員 [くにざかいけいびいん], 国境警備隊員 [くにざかいけいびたいいん]
- ukraine:
- прикордонник
pacgardisto
- Homo kiu en konflikta regiono zorgu pri konservado de paco: nur por siaj pacgardistoj en Bosnio, Afganio kaj Irako la popolo malriĉa albana devas elspezi 7 milionojn ĉiujare [46]; Blunt, brito, deĵoris antaŭ kelkaj jaroj en Kosovo kiel komandanto de la tieaj britaj pacgardistoj [47].
46.
Monato, Bardhyl Selimi: Venkis malŝparemo kaj koruptado, 2005
47. Monato, Bardhyl Selimi: Kanonoj, kanzonoj, 2009
47. Monato, Bardhyl Selimi: Kanonoj, kanzonoj, 2009
- angle:
- peacekeeper
- france:
- force de maintien de la paix
- germane:
- Friedenswächter
plaĝogardisto
- Tiu, kiu gardas plaĝon, zorgas pri sekureco de plaĝumantoj: plaĝogardistoj estas singardaj, malmultaj el ili scias naĝi [48].
48.
M. Proust, trad. Ĵ. Vaŝe:
En Ombro de Florantaj Junulinoj, 2017-
- angle:
- lifeguard (beach)
- france:
- maitre-nageur
- germane:
- Strandwächter, Schwimmeister, Rettungsschwimmer
pordogardisto
- Gardisto kontrolanta enirantojn: la reĝo ordonis al la […] pordogardistoj, ke oni elportu el la templo […] ĉiujn objektojn [49];
49.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 23:4
- angle:
- bouncer
- france:
- videur
- germane:
- Türsteher, Pförtner, Einlasser
relgardisto
Tiu, kiu gardas fervojon, ordinare loĝante apud kruciĝo kun strato kaj tie regante la trafikon: malgranda Relgardista Domo kun kolombejo [50].
50.
J. Dorosmai, trad. J. Dorosmai jun. kaj J. Horvath: Fabloj kaj Aforismoj, 2002
- angle:
- crossing guard (railway)
- france:
- garde-barrière
- germane:
- Schienenwärter
- japane:
- 保線手 [ほせんて]
sengardulo, nesingardulo
-
Tiu, kiu ne gardas sin, ne atentas danĝeron, insidon:
oni priŝtelas ne riĉulon, sed sengardulon
Prv
.
facilanima
- france:
- imprudent (subst.)
- germane:
- Schutzloser
- hispane:
- imprudente
- hungare:
- hebehurgya, hűbelebalázs
- japane:
- 不用心な人 [ふようじんなじん]
- portugale:
- imprudente (pessoa)
- ruse:
- неосторожный (сущ.)
sin gardi
- Esti atenta kaj eviti danĝeran aŭ malbonan agon: sin gardi kontraŭ senfortiĝo kaj falo Marta ; oni devas [...] sin gardi, ke ili ne eniru Egipton [51]; gardu vin, ke vi ne estu detruitaj unu de la alia [52]; gardu vin, ke vi tion ne faru [53]; li ordonis, ke oni gardu lin en la palaco [54]; Dio nin gardu [55].
Rim.:
Sin-verbojn en senrompa formo malaprobas ekzemple PMEG, 2016-07-14:
„sin-vorto povas havi ĉian finaĵon krom verba finaĵo“
Tiuj, kiuj havas unuvortajn derivaĵojn, kiel „sin gardi“ >
„singarda“, tamen iafoje ricevas unuvortan literumon, kaj estas eĉ
troveblaj en unua aŭ dua persono, tiel ke „sin-“ funkcias
prefikse laŭ senco simila al tiu de „mem-“:
vi singardu kaj atentu la averton
[56].
Tian formon PMEG konsideras erara.
[ĵv]
51.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 18a
52. La Nova Testamento, Al la Galatoj 5:15
53. La Nova Testamento, Apokalipso 19:10
54. La Nova Testamento, La agoj 23:35
55. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
56. Bahà’u’llàh, trad. É. Coffinet: Lawh-i-aqdas, [vidita en 2017]
52. La Nova Testamento, Al la Galatoj 5:15
53. La Nova Testamento, Apokalipso 19:10
54. La Nova Testamento, La agoj 23:35
55. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
56. Bahà’u’llàh, trad. É. Coffinet: Lawh-i-aqdas, [vidita en 2017]
- angle:
- to be careful, to take care, to be wary, to be circumspect, to be prudent
- france:
- prendre garde, être prudent
- germane:
- sich vorsehen
*singarda, sigarda
- Atenta por eviti malbonon, havanta singardon: singarda kontraŭ [57]; singarda pri; esti singarda kun la fajro Marta ; ho, kun li oni devas esti singarda [58]! esti singarda, ne rapidi [59]; estu singarda, ke vi ne faligu ĝin [60]; ni devas kompreneble esti tre singardaj kun ĉia perfektigado de la lingvo [61]; sigarde li premis sur la klinkon [62].
57.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malbonkonduta Knabo
58. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 2a, sceno 8a
59. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XII
60. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 5a
61. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
62. M. Ende, trad. W. Diestel: La Senĉesa Rakonto, 1997
58. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 2a, sceno 8a
59. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XII
60. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 5a
61. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
62. M. Ende, trad. W. Diestel: La Senĉesa Rakonto, 1997
- angle:
- careful, cautious, circumspect, wary, prudent
- beloruse:
- асьцярожны, пільны
- ĉeĥe:
- bdělý, opatrný, ostražitý
- finne:
- varova(inen)
- france:
- prudent
- germane:
- vorsichtig
- hispane:
- prudente
- hungare:
- óvatos, ébers
- japane:
- 用心深い [ようじんぶかい], 慎重な [しんちょうな]
- nederlande:
- voorzichtig, waakzaam
- ruse:
- осторожный
- slovake:
- obozretný, opatrný, ostražitý
singardo
- Atento, prizorgo, detenemo pri siaj agoj aŭ paroloj por eviti malbonon; saĝeco, per kiu oni senkulpe kaj sendanĝere kondutas: havu singardon kontraŭ la fajro; oni devas kutimi al granda singardo por trapasi la stratojn de la modernaj urbegoj.
- angle:
- caution, precaution, circumspection, wariness, prudence
- beloruse:
- асьцярожнасьць
- ĉeĥe:
- ostraha
- france:
- prudence
- germane:
- Vorsicht, Wachsamkeit
- hispane:
- prudencia
- hungare:
- óvatosság, éberség
- nederlande:
- voorzichtigheid, waakzaamheid
- ruse:
- осторожность
- slovake:
- ostraha
singardeco
- Singardo: mi konsilas al vi aranĝi singardecon: ĉar li povas alveturi en ĉiu horo [63]; pro sia propra nesingardeco [li] enfalis en danĝeron perdi sian posedaĵon Marta .
63.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 1a, sceno 1a
- angle:
- caution, precaution, circumspection, wariness, prudence
- beloruse:
- асьцярожнасьць
- ĉeĥe:
- opatrnost (vlastnost), ostražitost
- france:
- prudence
- germane:
- Vorsicht, Wachsamkeit
- hispane:
- la prudencia
- hungare:
- óvatosság, éberség
- japane:
- 用心深さ [ようじんぶかさ], 慎重さ [しんちょうさ]
- nederlande:
- voorzichtigheid, waakzaamheid
- ruse:
- осторожность
- slovake:
- opatrnosť, ostražitosť
- ukraine:
- обачність, обережність
singardema
- Ĉiam atenta, provanta eviti misojn aŭ danĝerojn: juna, freŝe fandita, sed singardema kaj solida [64]; kritiki oni devas singardeme Metrop !
64.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Korta Koko kaj Ventkoko
- angle:
- careful, cautious, circumspect, wary, prudent
- beloruse:
- пільны, асьцярожны
- ĉeĥe:
- bdělý, opatrný, ostražitý
- france:
- avisé, prudent
- germane:
- vorsichtig, scheu
- hispane:
- prudente
- portugale:
- prudente (adj.)
- ruse:
- осторожный
- slovake:
- bdelý, opatrný
- ukraine:
- обачний, бережений
turgardisto
- Gardisto kiu avertu kontraŭ danĝero (fajro, malamiko) staranta sur turo: la turgardisto estas tre severa, kiu ajn alproksimiĝas al tiu turo sen sufiĉa kialo, tiun li mortigos [65]; en efektiveco ni fine ĉiuj fariĝas turgardistoj kaj rigardas la vivon kaj la aferojn de supre [66]; mia patro estis lumturgardisto [67].
65.
Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Tria Parto
66. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
67. Monato, Garvan Makaj: Vojaĝo unudirekta, 2010
66. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
67. Monato, Garvan Makaj: Vojaĝo unudirekta, 2010
- germane:
- Türmer lumtur~isto: LEuchtturmwärter.
- japane:
- 塔の番人 [とうのばんにん], 見張番 [みはばん]
administraj notoj
pri
~ostaranto:
sin~o: Mankas dua fontindiko.
sin~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Movi ~estari + ~ostaranto al artikolo star'~ilo : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sin~o: Mankas dua fontindiko.
sin~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.