*seĝ/o PV

*seĝo

1.  
Meblo destinita por sido de unu homo: nun ĉiu stariĝu sur sia seĝo, tralavu la gorĝon kaj, vigle svingante la flagon, koruse kunkantu [1].
2.
Parlamenta aŭ alia balotdependa posteno en asembleo: mankas al la kristandemokratoj unu seĝo [2].
1. B. Golden: Propono por elimini la lingvokaoson en Eŭropa Unio, Monato, 1997:5, p. 34a
2. G. Van Damme: Demokratio blokita, Monato, 2001:1, p. 8a
angle:
chair
beloruse:
стул, крэсла
bulgare:
стол
ĉeĥe:
židle
france:
1. chaise 2. siège (d'assemblée)
germane:
Sitz, Stuhl 2. Sitz, Parlamentssitz
hebree:
כסא, מושב
hispane:
silla 1. silla 2. escaño
hungare:
szék
indonezie:
kursi
itale:
1. sedia 2. seggio (d'assemblea)
katalune:
cadira
nederlande:
1. stoel 2. zetel
okcitane:
cadièra
perse:
1. صندلی 2. کرسی (مجلس، پارلمان)
pole:
1. krzesło, stolec (przest.) 2. miejsce
ruse:
стул, сиденье
svede:
stol

apogseĝo, brakseĝo  

Seĝo kun dors- kaj brakapogiloj por pli komforta sido: malalta brakseĝo sur balancarkoj Marta .
angle:
armchair
bretone:
kador-vrec'h
france:
fauteuil
germane:
Lehnstuhl, Sessel
hebree:
כורסה
hispane:
sillón
hungare:
karosszék
itale:
sedia con braccioli
nederlande:
leunstoel
perse:
مبل
pole:
fotel
ruse:
кресло
slovake:
kreslo
svede:
fåtölj, länstol
turke:
koltuk

balancoseĝo, lulseĝo

Seĝo en kiu oni povas sin balanci: sinjoro Rodrigues purigas la dentojn per dentpikilo, tre komforte sidanta sur balancoseĝo [3].
3. A. Azevedo, trad. R. de Castro Gotardi: Plebiscito, La Karavelo, 2008-11 ĝis 12 (12), p. 17-18a
bretone:
kador-vrañsell
france:
chaise à bascule, rocking-chair
germane:
Schaukelstuhl
hispane:
mecedora
hungare:
hintaszék
indonezie:
kursi goyang
nederlande:
schommelstoel
perse:
صندلی گهواره‌ای
pole:
fotel bujany, fotel na biegunach
portugale:
cadeira de balanço
ruse:
кресло-качалка

kuŝseĝo, kuŝoseĝo

Seĝo kun klinita dorsapogilo kaj longa antaŭaĵo sur kiu oni etendas la krurojn, tiel ke oni per ĝi sidas duonkuŝe: li sunbruniĝus la tutan tagon je la marbordo sur kuŝseĝo, se ĝi ne estus rompita [4].
4. E. Kiŝon, trad. G. Ziegler: La 13-a tribo de la moderna Israelo, en: Elektitaj Satiroj, 1981
france:
transat (siège)

portoseĝo  

Seĝo kun horizontalaj stangoj, per kiuj antaŭa kaj malantaŭa portistoj povas ĝin levi kaj movi: prefere per portoseĝo, ĉar la muska vojo glitigas [5].
angle:
litter, sedan chair
france:
chaise à porteurs
hispane:
silla de manos, palanquín, litera
itale:
portantina (sedia), sedia gestatoria (portantina)
nederlande:
draagstoel
pole:
lektyka, basterna, palankin
ruse:
портшез, паланкин, носилки (с сиденьем)
svede:
bärstol

rulseĝo, radseĝo

Radhava seĝo per kiu eblas sin movi sidante: li sidas en rulseĝo hodiaŭ; povas mem iri, sed devas ne tro vigli [6]; li ... rezulte sidas paralizite sur radseĝo [7].
6. A. Tilmont: Arthur C. Clarke, kosmopolita civitano..., Monato, 1998:4, p. 9a
7. J. Camacho: Poeto ĉe marĉando kun Anubo, libera folio, 2008-01-26
angle:
wheelchair
france:
chaise roulante, fauteuil roulant
germane:
Rollstuhl
hebree:
כסא גלגלים
hispane:
silla de ruedas
hungare:
tolószék
indonezie:
kursi roda
itale:
sedia a rotelle
nederlande:
rolstoel
perse:
صندلی چرخدار، چرخک
pole:
wózek inwalidzki
ruse:
кресло-каталка
svede:
rullstol

administraj notoj