*sel/o PV

*selo

Seĝo, kiun oni ligas sur la dorso de rajdbesto aŭ fiksas sur biciklo, motorciklo aŭ simila: li saltis sur la selon; ĉevalo blanka, pompe ornamita, kun gravurita selo kaj kolora brido [1].
1. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 52a, volumo 2a, p. 174a
angle:
 saddle
beloruse:
 сядло
ĉeĥe:
 sedlo
france:
 selle (équitation etc.)
germane:
 Sattel
hispane:
 sillín (bicicleta, moto), silla (de montar)
hungare:
 nyereg
itale:
 sella
nederlande:
 zadel
ruse:
 седло
slovake:
 sedadlo, sedlo
ukraine:
 сідло

*seli [2]

(tr)
Meti selon sur: post kiam li manĝis panon kaj trinkis, oni selis por li la azenon [3].
angle:
 saddle
beloruse:
 асядлаць, сядлаць
ĉeĥe:
 osedlat, sedlat
france:
 seller
germane:
 satteln
hispane:
 ensillar
hungare:
 megnyergel
itale:
 sellare
nederlande:
 zadelen
ruse:
 седлать, оседлать
slovake:
 osedlať
ukraine:
 сідлати

deseliĝi

(ntr)
Deiĝi de selo, finante la rajdon: ili ... alvenis al vilaĝo, haltis tie kaj deseliĝis ĉe gastejo [4].
france:
 démonter (équitation), descendre de selle
hispane:
 desmontar
hungare:
 leszáll a nyeregből
itale:
 smontare dalla sella
ruse:
 слезть с седла

surseliĝi, enseliĝi

(ntr)
Eksidi rajde sur selo: Sleipnir, la ĉevalo de Odino, estis prenita kaj alkondukita, kaj Hermod surseliĝis kaj galopis for [5].
5. Snorri Sturluson, trad. B. Ragnarsson: Edda, 2008
france:
 monter en selle, se mettre en selle
hispane:
 montar en silla
hungare:
 nyeregbe ül, nyeregbe száll
itale:
 montare in sella
ruse:
 сесть в седло

administraj notoj