2skolastik/o PV

skolastiko

FIL
Filozofia doktrino de mezepoko alkonformiganta la doktrinon de Aristotelo al la katolika teologio kaj inklina al subtilegaj teoriaj rezonmanieroj: la skolastiko komenciĝos de tie, kie interrompiĝis la laboro de Boecio [1].
1. La Ondo de Esperanto, 1999, No 2 (52)
angle:
scholasticism
beloruse:
схалястыка
ĉeĥe:
scholastika
ĉine:
經院哲學 [jīngyuànzhéxué], 经院哲学 [jīngyuànzhéxué]
france:
scolastique (école phil.)
germane:
Scholastik
hungare:
skolasztika
japane:
スコラ哲学 [スコラてつがく]
nederlande:
scholastiek
pole:
scholastyka
ruse:
схоластика
slovake:
scholastika
ukraine:
схоластика

skolastika

1.
Apartenanta al la skolastiko: la skolastika pensado estas ofte rigardata kiel kunfandiĝo de tri spiritaj tradicioj [2]; Hermagoro ellaboris novan retorikan sistemon, kiu konsistis el la parolartaj spertoj antaŭ Aristotelo kaj el la filozofia retoriko de la granda pensulo, tiu lia retoriko […] oni povas nomi skolastika [3]; en la analizo de la pasinto kaj antaŭvido de la estonto Zamenhof ripetis nur la ĝeneralajn frazojn de la biblia legendo pri Babilona turo kaj de la skolastika lingvoscienco [4].
2.
(figure) Konforma al la kutima imago pri skolastiko, tio estas atentanta vorton pli ol esencon kaj senoriginale fiksita en rigidaj tradiciaj kadroj. VD:harfenda, pedanta2
2. Bo Sandelin: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado, Monato, jaro 2001a, numero 2a, p. 16a
3. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
4. Ernest Drezen: Zamenhof, Zamenhof kiel filologo
angle:
scholastic 2. pedantic
beloruse:
схалястычны
france:
scolastique (adj.)
germane:
scholastisch
hungare:
1. skolasztikus 2. skolasztikus, iskolás
japane:
スコラ哲学の [スコラてつがくの], 形式主義の [けいしきしゅぎの], 煩瑣な [わずら瑣な]
nederlande:
scholastisch
pole:
scholastyczny
ruse:
схоластический
ukraine:
схоластичний

skolastikulo

Ano de la skolastika filozofia movado: la skolastikuloj estis teologoj kaj filozofoj, kaj de tiu pozicio ili faris ekonomiajn eldirojn[5].
5. Bo Sandelin: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado, Monato, jaro 2001a, numero 2a, p. 16a
angle:
scholastic
beloruse:
схаляст
ĉeĥe:
scholastik, scholastikus
france:
scolastique (individu)
germane:
Scholastiker
nederlande:
scholasticus
pole:
scholastyk
slovake:
scholastik
ukraine:
схоласт

administraj notoj