2social/a JED

sociala

POL Koncernanta la bonajn vivkondiĉojn de homoj: socialaj reformoj [1]; socialaj programoj [2]; sociala loĝejo (loĝejo ludonata je favora prezo al malriĉuloj) [3]; vi ĉiuj fariĝas blindaj je la politikaj, socialaj kaj spiritaj danĝeroj ĉirkaŭantaj vin [4]; laŭ sociala vidpunkto, la grafo multe malsuperis sian amikon [5]; multajn oficojn oni konservas nur el socialaj kaŭzoj [6]; aperis la broŝuro De la Liberala al la Sociala Ŝtato [7]; „Pri Novaj Aferoj“ de Leono la 13-a (1891) estas la unua granda sociala encikliko [8]. VD:socia
1. Monato, Albisturo Kvinke: OPINIO: Sobraj pensoj de sobrulo
2. Monato, Roland Rotsaert: Mondaj Financoj: Post la kunsido de financistoj en Prago
3. D. Vidal, J. Algazy, trad. V. Lutermano: La palestinanoj de Israelo, le Monde diplomatique, 2010-05
4. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro I
5. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvina
6. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvara Ĉapitro
7. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
8. Vikipedio, Katolika sociala doktrino, 2010-04-29
angle:
social, communal
beloruse:
сацыяльны
ĉeĥe:
sociální, společenský
ĉine:
社会性 [shèhuìxìng], 社會性 [shèhuìxìng]
france:
social
germane:
sozial
hungare:
társadalmi, szociális
japane:
社会的な [しゃかいてきな], 社会福祉の [しゃかいふくしの]
nederlande:
sociaal, maatschappelijk
pole:
bytowy, socjalny
ruse:
социальный
slovake:
sociálny
ukraine:
соціальний, суспільний

socialismo

POL Doktrino, kiu celas egalecan socion per komuna posedo kaj politika administrado de la ekonomiaj rimedoj: dum la socialismo, kolego, nenion vi havos! – mokeme prononcas ies trankvila voĉo Metrop ; fine mi trairis al la scienca socialismo, al la plej novaj teorioj de Markso, Lenino, Bakunino, Bernŝtejno, Kropotkino, Kaŭckio kaj Pleĥanovo, al la teknokratismo, al la demokrata socialismo de la Fabian-Societo, de Velso kaj de la geedzoj Vebo [9]; en la socialismo estas tiom da sektoj kiom en la religioj [10]; en 1917, kiel estas konate, la socialisman movadon kaj la tutan mondon skuis la preno de la povo en Rusio fare de radikala socialista partio, la bolŝevika [11]. ANT:sociala kredito
9. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Oka Ĉapitro
10. Stellan Engholm: Al Torento, III.
11. T. del Barrio: Juan Gracia..., [vidita en 2010]
angle:
socialism
beloruse:
сацыялізм
ĉeĥe:
socializmus
ĉine:
社会主义 [shèhuìzhǔyì], 社會主義 [shèhuìzhǔyì], 社会主义制度 [shèhuìzhǔyìzhìdù], 社會主義制度 [shèhuìzhǔyìzhìdù]
france:
socialisme
germane:
Sozialismus
hungare:
szocializmus
japane:
社会主義 [しゃかいしゅぎ]
nederlande:
socialisme
pole:
socjalizm
ruse:
социализм
slovake:
socializmus
tibete:
སྤྱི་ཚོགས་རིང་ལུགས་
ukraine:
соціалізм

socialisto

POL Ano de socialismo: tute perfekta socialisto devus samtempe esti malriĉulo kaj kapitalisto, idealisto kaj materialisto, pacemulo kaj militisto, religiano kaj ateisto [12]; ĉiu honesta homo estas socialisto [13]; „Nigra mano“ […] eksendis bandojn, kaj incitis al pogromoj, en Varsovio polaj socialistoj tion malpermesis per armita junularo gardanta ĉiujn stratojn [14]; la ministroj-socialistoj estas voĉdonintaj por la kirasŝipo Metrop .
angle:
socialist
beloruse:
сацыяліст
ĉine:
社会主义者 [shèhuìzhǔyìzhě], 社會主義者 [shèhuìzhǔyìzhě]
france:
socialiste
germane:
Sozialist

administraj notoj