*sorp/o

*sorpo

La drupo de (birda) sorpujo: ŝi deskuis sorpojn, el kiuj ŝi faris kolierojn [1]
1. Božena Němcová, trad. Vl. Tobek kaj K. Procházka: Avinjo, ĉapitro 11a
angle:
sorb, sorbus
beloruse:
рабіна (ягада рабіны звычайнай)
ĉeĥe:
jeřabina
france:
sorbe
germane:
Vogelbeere
hungare:
berkenye (gyümölcs)
japane:
ナナカマド
nederlande:
lijsterbes (vrucht)
pole:
jarząb
ruse:
рябина (ягода)
slovake:
jarabina
ukraine:
горобина (ягоди)

sorparbo, sorpujo

BOT
Genro el familio rozacoj (Sorbus), de arbedoj kaj arboj sen pikiloj, simplaj aŭ plumaj folioj, ofte kun lana malsupra flanko, kun floroj aranĝataj en umbelaj panikloj kaj bero- aŭ piroformaj drupoj: eĉ malgranda beleta sorparbo enigis tie radikojn kaj staris gracie kaj elegante alte supre en la mezo de la maljuna saliko [2]; sub la ruĝa sorpujo ŝi staris [3]; doma sorpujo (kun pirformaj fruktoj); birda sorpujo (kun oranĝ- ĝis ruĝkoloraj fruktoj uzeblaj por marmelado kaj kompoto); blanka sorpujo.
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉio sur sian ĝustan lokon!
3. Selma Lagerlöf, trad. John Lundgren: Uzino 2, La senpaculoj
beloruse:
рабіна звычайная
ĉeĥe:
jeřáb jedlý
france:
sorbier (plumaj folioj), alisier (simplaj folioj) doma ~ujo: sorbier domestique, cormier. birda ~ujo: sorbier des oiseleurs. blanka ~ujo: alisier blanc.
germane:
Mehlbeere doma ~ujo: Speierling. birda ~ujo: Eberesche, Vogelbeerbaum. blanka ~ujo: Gewöhnliche Mehlbeere.
hungare:
berkenye (fa) doma ~ujo: kerti berkenye. birda ~ujo: madárberkenye. blanka ~ujo: lisztes berkenye.
latinece:
Sorbus doma ~ujo: Sorbus domestica. birda ~ujo: Sorbus aucuparia. blanka ~ujo: Sorbus aria.
nederlande:
lijsterbes (plant)
pole:
jarząb
ruse:
рябина
slovake:
druh jarabiny, oskoruša
svede:
oxel
ukraine:
горобина (дерево)

administraj notoj