*stab/o

*stabo

1.
MIL Grupo de specialistoj konsilantaj kaj subtenantaj superan komandanton en ĉiuj liaj taskoj: la kronprinco, eksciinte survoje pri la aferoj de sia stabo, sendis ordonon […] plirapidigi la marŝon [1]; li estis edukata hejme […] ĉirkaŭata de malkaraj guvernistoj, de adjutantoj kun senceremoniaj, sed servutaj manieroj kaj de aliaj personoj de la regimento kaj stabo PatrojFiloj ; mi ne estis mortpafanta... mi servis en la stabo... kiel skribisto... Metrop ; ekzistas nur unu federala armeo kun unu centra stabo FSp ; la ĉefa stabo de marŝalo Tito […] troviĝis certan tempon en iu groto [2]; sesdeko da usonaj oficiroj liveris sekrete al la iraka generalstabo detalajn informojn MD02 . VD:taĉmento
2.
(figure) Grupo de specialistoj gvidantaj kune kun la estraro la aferojn de iu organizo, entrepreno kc: li iru al la fabriko por komenci laboradon, ne kiel ano de la ofica stabo, […] sed en la rolo de ordinara laboristo KKl ; mia vizio estas pri organizo kreskanta […], kreskantaj sekcioj kiuj ricevas helpon de TEJO informade, trejnade, subvencie danke al stabo kiu povas profesie labori [3]. VD:kabineto3
angle:
1. general staff, commanding officers
beloruse:
штаб (група людзей)
bulgare:
щаб
ĉeĥe:
štáb
france:
état-major
germane:
Stab, Führungsstab general~o: Generalstab. 2. Leitungsgruppe, Führungsgruppe
hispane:
1. estado mayor (militar)
hungare:
1. törzskar, törzs 2. kar, törzs
itale:
stato maggiore
japane:
参謀部 [さんぼうぶ], 幹部 [かんぶ], 首脳部 [しゅのうぶ], スタッフ [すたっふ]
nederlande:
staf (officieren, leraren e.d.)
pole:
1. sztab 2. sztab
ruse:
штаб
slovake:
vedenie, štáb
tibete:
སྦྱུག་པ་
ukraine:
штаб

stabano

Membro de stabo: li havis kun si neniun kantistinon, sed li faris ankaŭ neniajn riproĉojn al la stabanoj [4]; la eksa arme-stabano […] estis enkarcerigita MD08 ; [en] ĉi tiu rubriko […] aperu sinprezentoj de la redaktoroj, reviziantoj kaj FEL-stabanoj [5]; ne dezirante rompi la tradicion kaj maldungi fidelajn stabanojn, la familio transposedigis la kafejojn al la dungitoj, kiuj provis funkciigi ilin kiel laboristan kooperativon [6]. VD:adjutanto, furiero, serĝento, skribisto, telefonisto
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
5. Monato, Grigorij Arosev: Grigorij Arosev, 2003
6. Monato, Garbhan MacAoidh: Fina fakturo, 2005
beloruse:
штабіст
germane:
Stabsangehöriger
japane:
参謀 [さんぼう], 幕僚 [ばくりょう], 幹部 [かんぶ], スタッフ [すたっふ]
ukraine:
працівник штабу

stabejo

MIL Konstanta aŭ provizora loko, kie funkcias stabo: en apuda ĉambro aranĝita kiel enketa stabejo, posttagmeze kunsidis Zajcev, Maĥmetali, Adams, Tuurken kaj Karal CKv ; en liaj sonĝoj plurfoje revenis la figuro de la fremda soldato, liaj veturadoj inter la du generalstabejoj KKr ; la atakoj kulminis la 22an de julio 1946 per la eksplodigo de hotelo King David en Jerusalemo, kiu estis la ĉefstabejo de la britoj [7]; li planis ataki ankaŭ, li poste diris, la partian ĉefstabejon [8]; la ĉefstabejo de la projekto troviĝas en Nepalo [9]; (figure) la familio estis nur […] la stabejo de liaj malamikoj [10]. VD:centra oficejo, skribejo
7. Monato, Hélène FALK: Israelanoj instruis terorismon, 2003
8. Monato, Douglas Draper: Floroj, ne armiloj, 2011
9. Monato, Roberto Pigro: Protektanta biodiversecon, 2012
10. Bakin (Li Yaotang), trad. Wei Yida: La Familio, ĉapitro 31a, p. 439a
angle:
headquarters
beloruse:
штаб (месца)
bulgare:
щаб
ĉine:
指挥部 [zhǐhuībù], 指揮部 [zhǐhuībù], 司令部 [sīlìngbù], 总部 [zǒngbù], 總部 [zǒngbù]
france:
poste de commandement
germane:
Hauptquartier, Stabsstelle
itale:
quartier generale
nederlande:
hoofdkwartier
pole:
sztab

administraj notoj