stafet/o

stafeto

1.
SPO Teama sporta konkuro (kura, naĝa, skia ktp), en kiu la teamanoj unu post alia trapasas la etapojn, transdonate la vicon per enmanigo de bastoneto aŭ per simpla ektuŝo: ebenkura stafeto 4 po 400 (en la kvarhomaj teamoj la teamanoj kuras po 400 metrojn); en 1983 Carl gajnis sian unuan Malpezatletiko-MĈ-titolon en 100-metra kuro, longosalto kaj 4x100-metra stafeto [1]; (figure) Joan-Ferriol transprenis la grafikan aranĝon en 2005 de Hugo Fontyn, kaj nun estas lia vico por pludoni la stafeton [2].
2.
SPO Unuopa teamo partoprenanta en tia konkuro.
3.
POSXMIL(malofte) Kuriera transporto laŭ etapoj, post kiuj ĉevaloj kaj/aŭ kurieroj estas ŝanĝitaj por pli rapide atingi la celon: la tre bongustan fiŝon Koran, vivantan nur en tiu lago [Ohrid] […] en la antikveco Dar, reĝo de Persio, volis manĝi [onidire] ĉiutage kaj ĉevalrajdistoj stafete liveradis ĝin al li en malpli ol 24 horoj [3]. SIN:kuriero, kuristo.
angle:
1. relay race 3. courier, dispatch rider, messenger
beloruse:
1. эстафэта 2. эстафэтная каманда 3. ганец, кур'ер, пасыльны
ĉeĥe:
kurýr (dř. zpravidla na koni), člen štafetového družstva, štafeta
ĉine:
1. 接力 [jiēlì], 接力賽跑 [jiēlìsàipǎo], 接力赛跑 [jiēlìsàipǎo], 接力跑 [jiēlìpǎo]
france:
1. relais, course de relais 3. estafette
germane:
Stafette 1. Staffellauf, Staffel 3. Estafette,
hungare:
1. váltó, staféta 3. lovas futár
itale:
staffetta
japane:
騎馬伝令 [きばでんれい], 駅伝選手 [えきでんせんしゅ], リレー選手 [りれーせんしゅ], リレー走者 [りれーそうしゃ]
katalune:
1. cursa de relleus 3. estafeter
nederlande:
1. estafette 3. koerier
pole:
1. sztafeta 3. kurier, goniec
ruse:
1. эстафета 3. гонец, курьер
slovake:
kuriér, člen štafety, štafeta
ukraine:
гонець, кур’єр, вістовий (у знач.ім.), нарочний (у знач.ім.), посланець

stafetano

SPO Partoprenanto de stafeto.
angle:
relay racer
beloruse:
удзельнік эстафэты
france:
coureur de relais
itale:
staffettista
katalune:
corredor (participant) (d'una cursa) de relleus
pole:
uczestnik sztafety
ruse:
участник эстафеты

stafetisto

SPO Stafetano: pro la mistrafoj la stafetisto devas fari punajn rondkurojn ĉirkaŭ la pafejo [4].
4. Tibor Ujlaky-Nagy: La sporta lingvo en Esperanto, Hungara Esperanto-Asocio, 1972
beloruse:
удзельнік эстафэты
france:
coureur de relais
itale:
staffettista
pole:
sztafeciarz

stafetbastono

SPO Ligna aŭ metala tubo, proksimume 30 centimetrojn longa, almenaŭ 50 gramojn peza, glata, ambaŭekstreme fermita, uzata kiel materia atestilo de vicotransdono inter la samteamaj stafetanoj: (figure) mi kredas, ke en estonteco iu agemulo transprenos la stafetbastonon de „Bazaro“ kaj reaperigos ĉi-bultenon [5].
5. Bazaro, la adiaŭa, Informilo de Ĝemelaj Urboj
angle:
relay baton, baton
beloruse:
эстафэтная палачка
ĉine:
接力棒 [jiēlìbàng]
france:
témoin (sport)
germane:
Staffelstab
itale:
testimone (spo.)
katalune:
testimoni
pole:
pałeczka (w sztafecie)
ruse:
эстафетная палочка

administraj notoj

~ano: Mankas fontindiko.
~ano: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~isto: Mankas dua fontindiko.
~bastono: Mankas dua fontindiko.