1statistik/o JED
statistiko
- 1.
- PIV1 Branĉo de matematiko, proksima al probablokalkulo, kiu kolektas, analizas, interpretas kaj prezentas datumojn, influitajn de hazardo aŭ necertaj, kadre de sociaj sciencoj, medicino aŭ natursciencoj, ofte kun la celo tiri el ili sciojn pri la estonteco.
- 2.
- Scienco celanta metodan klasigon de tiuj el la sociaj faktoj, kiuj estas mezureblaj kaj nombreblaj: la membrostatistiko de UEA [1]; tempo pasas inter ŝanĝo en la ekonomio kaj la observado de tiu ŝanĝo en la statistiko [2]; [li] plenigas statistikajn listojn per miloj da ciferoj sumigotaj kaj aranĝotaj laŭ difinitaj reguloj de la statistiko [3]; maorioj […] montras monde unu el la plej altaj mortostatistikoj pro tabak-uzo [4].
- 3.
- Statistikaĵo: statistikoj pri la uzo de lingvoj en internaciaj organizaĵoj [5]; la jukagiroj […] laŭ la statistiko de la jaro 1912-a nombris nur dudek[ ]kvar personojn [6].
1.
La Ondo de Esperanto, 2001, №2
2. Bo Sandelin: Makroekonomiko en la 20a jarcento, Monato, 2001:9, p. 14a
3. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto
4. Monato, Donald Rogers: Þanĝiĝas la direkto
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
6. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, Unua skizo:
2. Bo Sandelin: Makroekonomiko en la 20a jarcento, Monato, 2001:9, p. 14a
3. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto
4. Monato, Donald Rogers: Þanĝiĝas la direkto
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
6. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, Unua skizo:
- angle:
- 1. statistics
- beloruse:
- статыстыка
- ĉeĥe:
- statistika
- ĉine:
- 統計學 [tǒngjìxué], 统计学 [tǒngjìxué], 統計 [tǒngjì], 统计 [tǒngjì], 統計數據 [tǒngjìshùjù], 统计数据 [tǒngjìshùjù]
- france:
- statistique
- germane:
- Statistik
- hispane:
- estadística
- hungare:
- statisztika
- indonezie:
- statistika
- japane:
- 統計 [とうけい], 統計学 [とうけいがく]
- katalune:
- estadística
- nederlande:
- statistiek
- pole:
- 1. statystyka matematyczna 2. statystyka 3. statystyka
- ruse:
- 1. математическая статистика 2. статистика 3. статистика
- slovake:
- štatistika
- svede:
- statistik
- ukraine:
- статистика
statistika
- Rilata al statistiko: statistikaj tabeloj [7]; statistika trarigardo [8]; vidpunkto nur […] statistika-politika [9]. kvanta, korelacia
7.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII
8. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
9. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
8. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
9. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
- angle:
- statistical
- beloruse:
- статыстычны
- germane:
- statistisch
statistikaĵo
- Rezulto aŭ rezultaro de statistika observado de fenomenoj ofte prezentata kiel tabelo aŭ grafikaĵo, statistiko3: estas interese observi la cititajn statistikaĵojn pri tiuj punktoj [10]; laŭ diskonigita statistikaĵo de la usonaj religiaj statistikistoj […] la monda kristanaro en la jaro 2000 superos la nombron de du miliardoj [11].
- beloruse:
- элемэнт статыстычных даных, статыстыка
- ĉine:
- 統計 [tǒngjì], 统计 [tǒngjì]
- france:
- statistique (résultats)
- hispane:
- estadística (datos)
- hungare:
- statisztikai adat
- indonezie:
- statistik
- japane:
- 統計 [とうけい]
- katalune:
- estadística (dades)
- nederlande:
- een statistiek
- pole:
- dana statystyczna
- ruse:
- статистика, статистические данные
statistikisto
- Fakulo pri elekto, kalkulo kaj interpreto de statistikaj mezuroj: fama statistikisto prelegas pri demografio [12]; d-ro Wild […] bonega naciekonomiisto kaj statistikisto [13]; la industria krizo peze funebras malgraŭ la statistikistoj [14].
12.
Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Populorum progressio
13. L. Einstein: Al la historio de la provoj de lingvoj tutmondaj de Leibnitz ĝis la nuna tempo, en: Fundamenta Krestomatio, 1904
14. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 12. Inter Lupoj Kriu Lupe!
13. L. Einstein: Al la historio de la provoj de lingvoj tutmondaj de Leibnitz ĝis la nuna tempo, en: Fundamenta Krestomatio, 1904
14. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 12. Inter Lupoj Kriu Lupe!
- beloruse:
- статыстык
- france:
- statisticien
- japane:
- 統計学者 [とうけいがくしゃ]
- katalune:
- estadístic
- pole:
- statystyk
- ukraine:
- статистик
vortstatistiko
- Statistika esploro pri aperoj de vortoj en tekstoj: ĉu vortstatistiko sufiĉas por la starigo de bazvortaro? [15].
15.
G. Waringhien: Ĉu vortstatistiko sufiĉas..., Sciencaj studoj, 1958, p. 27a-30a
- beloruse:
- статыстыка словаў
- france:
- lexicométrie
- japane:
- 語彙統計学 [ごいとうけいがく]
- katalune:
- lexicometria
- pole:
- statystyka słów
administraj notoj
pri
~o 1.:
La difino aperas iom tro enciklopedia. La celo pri estonteco estas nur unu, alia estas malkovri korelaciojn ktp [WD]