*sur UV

I.

*sur

1.
Prepozicio; uzate kun nominativo indikas fizikan aŭ metaforan pozicion, karakterizatan per kontakto de ekstere, kaj precipe de supre; pli speciale:
a)
Prepozicio indikanta pozicion de aĵo aŭ ulo rilate al iu alia (kiun la prepozicio enkondukas), kiu estas pli malalte kaj ĝin tuŝas: sur la tero kuŝas ŝtono [1]; mi sidas sur seĝo kaj tenas la piedojn sur benketo [2]; ĉio staris sur la kapo [3]; tiu konstruaĵo staris sur altaĵo ekster la urbo [4]; sur kruta ŝtuparo li levis sin al la tegmento de la domo [5]; dormi sur seĝo [6]; sidi sur seĝo de ministro Marta ; [li] ripozas sur sia kuŝejo [7]; sur la sojlo [8]; pordo turniĝas sur sia hoko, kaj maldiligentulo sur sia lito [9]; spikoj rostitaj sur fajro [10]; mi ja estos la plej feliĉa homo sur la tero [11]; pakaĵo mia estas sur la ŝipo [12]; kio estis sur la fundo de ĉi tiu koro [13]? sur ĉeval' de najbaro la ŝarĝo ne pezas PrV ; (figure) mizero sur (aldone al) mizero PrV .
b)
Prepozicio indikanta surfacon (supran aŭ alian) de objekto, realan aŭ ŝajnan, kiu estas loko kie io aperas, videblas aŭ okazas: eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto [14]; sur lia vizaĝo mi vidis ĝojan rideton [15]; sur la ĉielo staras la bela suno [16]; [la] dormemulo havos sur si ĉifonaĵojn [17]; ŝajnis al li, ke […] io aperos sur la horizonto [18]; la suno […] hele lumis sur la serena ĉielo Marta ; [ĉu] ankoraŭ ĉiam nuboj sur la frunto [19]? sur la fronta muro estis pentraĵoj [20]; sur la salikoj tie ni pendigis niajn harpojn [21]; klara kaj bone legebla skribo sur paperaj folioj [22].
c)
Prepozicio indikanta supraĵon de loko nefermita, senkonstrua aŭ senkovra, kie okazas la priparolata ago: [li] pasis sur la placo preter ŝia angulo [23]; la pastro bruligu tion sur la altaro [24]; sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj [25]; sur la korto staras koko kun tri kokinoj [26]; Knut staris sur la bazaro kun la tornistro sur la dorso [27]; promenante sur la strato mi falis [28]; sur la bordo de la maro staris amaso da homoj [29]; iri al la laboro sur la kampoj [30]; mi ĉesigos en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jeruzalem la sonojn de ĝojo [31]; li loĝas sur la unua etaĝo [32]; mi irigos vin sur rekta vojstreko [33]; (figure) ni ĉiuj laboros sur unu fundamento [34]; (figure) tiuj ĉi provoj estis fonditaj sur la naiva espero, ke la mondo renkontos ilin kun ĝojo [35].
d)
Prepozicio, indikanta lokon de io ĝenerale: sur la dekstra flanko [36]; li tie falis kaj mortis sur la sama loko [37]; se mi estus sur ŝia loko, mi ne longe marĉandus [38]; mi loĝas sur la Suna Flanko [39]; sur la flanko de sunleviĝo [40]; sur ĉiu loko estas la okuloj de la Eternulo [41]; sur ĉiu paŝo ni renkontas […] grandegajn malfacilaĵojn [42]; la vorto jam balanciĝis sur miaj lipoj por korekti lian eraron [43]; bonkora instruo estas sur ŝia lango [44]; li havas la kapon sur ĝusta loko PrV .
e)
(figure) Prepozicio, enkondukanta komplementon kiu indikas portanton, posedanton aŭ suferanton de efiko, influo aŭ eco: Mia spirito […] estas sur vi [45]; konsekro al lia Dio estas sur lia kapo [46]; li portis sur si la pekon de multaj [47]; Dio severa […] la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj [48].
2.
Prepozicio; uzate kun akuzativo, indikas direkton per finpozicio, t.e. fizikan aŭ metaforan supraĵon, kien io moviĝas, celas, strebas, efikas:
a)
Indikas lokon, sur1.a kiu situas la celo aŭ finpozicio de la movo: [ŝi] malsupreniris sur la korton Marta ; ŝi ĵetis en la koton la panon por paŝi sur ĝin [49]; aliaj funebrantaj gastoj […] prenis ilin sur sian veturilon [50]; tra la fenestro […] apud la pordo, la vaporo iras sur la korton [51]; li falis sur la teron kaj preĝis [52]; li en angulo metas sin sur la genuojn [53]; la brusto tiel doloris, ke ŝi falis sur seĝon, […] kaj diris al si: mi ne povas Marta ! li […] rigardis la pepantajn birdojn, kiuj vigle saltadis de branĉo sur branĉon [54].
b)
Indikas tion, sur1.b kion efikas, celas, trafas la ago: [li] rigardas malsupren sur la kampon [55]; kvinope ili sin ĵetis sur min [56]; ĉerpi akvon kaj verŝi ĝin sur kampojn [57]; mi metos sur min zibelan pelton [58]; direktante sian rigardon sur la kamaradinon Marta ; [ili] ne timas kraĉi sur mian vizaĝon [59]; sed tio estis verŝi akvon sur anason [60]; la suno tre afable enlumis tra la malgranda fenestro sur la plankon [61]; [ni] rigardas sur la maron, sur la multajn ŝipojn [62]; li ĵetis sin sur la kolon de sia frato [63]; la malamiko etendis siajn manojn sur ĉiujn ŝiajn grandvaloraĵojn [64]; Inger metis sur sin sian plej bonan veston kaj siajn novajn ŝuojn [65]; al Dio plaĉu, sed sur diablon ne kraĉu PrV ; trafis falĉilo sur ŝtonon PrV ; brogita eĉ sur akvon blovas PrV .
c)
Prepozicio indikanta movon kies celo estas loko nefermita, senkonstrua aŭ senkovra (kp sur1.c): fine li tamen rimarkis nefermitan pordeton kaj venis tra ĝi sur nian Novan Bazaron [66]; bela dometo kun ses frontaj fenestroj, elirantaj sur rondoforman herbotapiŝe kovritan korton Marta .
d)
(figure) Prepozicio, enkondukanta komplementon kiu indikas ricevanton, trafaton, akceptanton de efiko, influo aŭ ago: nenia homo per siaj privataj falsaj paŝoj povas havi ian influon sur ĝian sorton [67]; honestaj homoj, kiuj […] prenis sur sin la malgrandan laboron efektive konatiĝi kun ĝi [68]; sur vin falos la malbeno de la kondamno [69]; mi prenos sur min la respondecon [70]; [ŝi] prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino [71]; [tio ne] povus havi influon sur mia sorto Marta ; sur la danan tronon mi havas rajton [72]; ne metinte atenton sur la raporton de la komisio [73].
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 6
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 26
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro V
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 57:2
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 19:27
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 26:14
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 2:14
11. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Feliĉa Joĉjo
12. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
13. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, VII
14. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 41
15. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
16. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 10
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 23:21
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIV
19. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIX
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 137:2
22. L. L. Zamenhof: Homaranismo, El la mondo homarana (hilelista).
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 7:8
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 3:11
25. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
26. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
28. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 22
29. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
30. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvina Parto
31. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 7:34
32. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XV
33. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 4:11
34. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
35. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
36. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ii. kroniko 4:10
37. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ii. samuel 2:23
38. Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, Akto Unua
39. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
40. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 34:15
41. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 15:3
42. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, V
43. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekunua Ĉapitro
44. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 31:26
45. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 59:21
46. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 6:7
47. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 53:12
48. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 20:5
49. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Knabino, kiu paŝis sur panon
50. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
51. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
52. La Nova Testamento, Marko 14:35
53. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
54. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
55. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
56. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 14
57. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
58. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
59. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 30:10
60. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Feliĉa homo
61. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kvin en unu silikvo
62. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Bildo el kastelremparo
63. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 45:14
64. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Plorkanto 1:10
65. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Knabino, kiu paŝis sur panon
66. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
67. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 8a
68. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 5a
69. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
70. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
71. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 15
72. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
73. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
afrikanse:
op
albane:
amhare:
ላይ
angle:
1. on 2. onto
arabe:
في
armene:
– ին
beloruse:
на
bengale:
উপর
birme:
အပေါ်
bosne:
na
ĉeĥe:
na
ĉine:
上面 [shàngmian]
dane:
estone:
kohta
eŭske:
an
filipine:
sa
france:
sur
galege:
en
germane:
auf
guĝarate:
પર
haitie:
sou
haŭse:
a kan
hinde:
पर
hispane:
sobre
hungare:
1. -on, -en, -ön 2. -ra, -re
igbe:
ụfọdụ
indonezie:
ke atas 1. di atas
irlande:
ar
islande:
á
itale:
su
japane:
上の [うえの]
jave:
ing
jide:
אויף
jorube:
lori
kanare:
ಮೇಲೆ
kartvele:
წელი
katalune:
2. sobre [en, a]
kazaĥe:
бойынша
kimre:
ar
kirgize:
боюнча
kmere:
នៅលើ
koree:
korsike:
nantu
kose:
phezu
kroate:
na
kurde:
li
latine:
in
latve:
gada
laŭe:
ສຸດ
litove:
nuo
makedone:
на
malagase:
amin’ny
malaje:
pada
malajalame:
മേല്
malte:
fuq
maorie:
runga i
marate:
वर
mongole:
дээр
nederlande:
op
nepale:
मा
njanĝe:
pa
okcidentfrise:
binne
panĝabe:
‘ਤੇ
paŝtue:
په
pole:
na
ruande:
ku
ruse:
на
samoe:
i
sinde:
تي
sinhale:
මත
skotgaele:
air
slovake:
na
slovene:
o
ŝone:
pamusoro
sote:
ka
sunde:
dina
svahile:
juu ya
svede:
taĝike:
ба
taje:
บน
tamile:
ம்
tatare:
өстендә
telugue:
tibete:
སྒང་ལ་
tokipone:
lon
ukraine:
на
urdue:
پر
uzbeke:
bo’yicha
vjetname:
trên
volapuke:
su

al sur

(malofte)
Al loko situanta sur1.a.
Rim.: Pri la prepoziciaj kunaĵoj kun al, vidu rimarkon sub al ĉe.
ĉine:
[qī], 往上 [wǎngshàng]
germane:
hinauf
indonezie:
ke atas
pole:
do góry

de sur, desur

De 1,2 loko situanta sur: ekstermi ilin de sur la tero [74]; kia fulmado kaj krakado desur la remparoj de Antverpeno [75].
74. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 32:12
75. W. Raabe, trad. F. Wicke: La Nigra Galero, 2a eld., 1922
ĉeĥe:
s povrchu
france:
de dessus
hispane:
encima de
hungare:
-ról (felületről), -ről (felületről)
indonezie:
dari atas
japane:
~の上から [~のうえから]
pole:
z na, ze
slovake:
z povrchu
II.
Prefikso samsignifa: la birdo […] surflugis sur la tegmenton [76]; ni do suriris la monton, de kiu oni povas pli facile vidi la signalon [77]; [li] bandaĝis liajn vundojn, kaj surverŝis oleon kaj vinon [78]; viroj el la kontraŭspiona servo alvenis surloke, prepare al longa pacienca atendo [79]. VD:surbendigi, surĉevaliĝi, surgenui, surhavi, surmeti, surskribo, surŝultrigi, surtera, survojiĝi
hungare:
rá- ~verŝi: ráönt.
pole:
~verŝi: polewać.
ruse:
~verŝi: налить (на что-л.).

administraj notoj

al ~: Mankas dua fontindiko.
al ~: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.