*ŝalm/o

*ŝalmo

1.  
(poezie) MUZ Simpla blovinstrumento, rekta fluto el vegeta aŭ osta tubo kun truoj, kiajn uzas paŝtistoj: alvenis al la gastejo unu kastristo de porkoj kaj per sia ŝalmo fajfis tri kvar fojojn[1].
2.  
TEK Metala tubo, per kiu oni blovas aeron en flamon por pliardigi ĝin; lutotubeto SIN:blovilo.
3.  
(evitinde) BOT Tigo de poacoj. VD:kano, stango, stipo, tigo, ŝtipeto, vergo, stoplo.
Rim.: Fundamenta estas nur la muzika senco. La aliaj aperis en PV kaj PIV supozeble pro la plursenceco de la franca „chalumeau“.
angle:
1. (musical) pipe 2. bellows, windbag 3. stalk
beloruse:
1. жалейка, дудка
france:
1. pipeau 2. chalumeau 3. tige
germane:
1. Schalmei 2. Blasrohr 3. Halm
hungare:
1. pásztorsíp, tilinkó 2. fúvócső 3. fűszál
itale:
1. zuffolo, piffero, ciaramella, cennamella 2. cannello 3. cannuccia (paglia)
nederlande:
1. herdersfluit, schalmei 2. blaaspijp 3. halm
pole:
1. szałamaja 2. dysza
portugale:
1. gaita de cana, pífano, pífaro, pife, pifre
ruse:
1. свирель, дудка 2. паяльная трубка 3. соломинка, тростинка

sakŝalmo  

MUZ Kelta blovinstrumento konsistanta el fleksebla sako kaj diverslongaj ŝalmoj.
angle:
bagpipes
france:
cornemuse
germane:
Sackpfeife, Dudelsack
hungare:
duda
itale:
cornamusa, zampogna, piva
nederlande:
doedelzak
pole:
dudy, koza
ruse:
волынка

administraj notoj

pri sak~o :
  Tia speco de blovinstrumento ne estas nur keltdevena, fakte ĝi 
  ekzistas ankaŭ en "ne-keltaj" landoj kiel, ekzemple, en centra-suda 
  Italio.[A.C.]
  
sak~o: Mankas fontindiko.
sak~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.