1ŝiling/o JED
ŝilingo
-
Nomo de iuj
monunuoj.
- a)
- Monunuo de pluraj afrikaj ŝtatoj: Kenjo, Tanzanio, Ugando, Somalujo.
- b)
- Iama aŭstruja monunuo: en 1996 la kamparanoj ricevis preskaŭ 8 miliardojn da aŭstriaj ŝilingoj (667 milionojn da usonaj dolaroj) apoge al siaj libervolaj naturmediaj laboroj [1].
- c)
- Iama brita mona subunuo: „vi havas eĉ ne ŝilingon“ [2]; ĉambro de la unua klaso kostas du ŝilingojn kaj tri pencojn ĉiunokte [3]; kalkulo kun la bierfabrikanto farita […] deksep funtoj kvar ŝilingoj en la bankon pagitaj [4].
1.
E. Georgiev: Aŭstrio: lando de ekologia kultivado, Monato, 1997:9, p. 19a
2. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
3. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 4
4. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
2. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
3. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 4
4. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
- angle:
- shilling
- beloruse:
- шылінг
- ĉine:
- 先令 [xiānlìng]
- france:
- schilling, shilling
- germane:
- Schilling
- greke:
- σελίνι
- hispane:
- chelín
- hungare:
- schilling, shilling
- indonezie:
- shilling
- itale:
- scellino
- japane:
- シリング
- katalune:
- xíling
- nederlande:
- shilling
- pole:
- szyling
- portugale:
- xelim
- ruse:
- шиллинг
- ukraine:
- шилінґ (грошова одиниця)