taksimetr/o SPV

taksimetro

1.
AUT Aparato kalkulanta la prezon de taksiveturo laŭ pasinta tempo aŭ trairita distanco: oni devas pagi nur la monsumon montritan de la taksimetro [1].
2.
(arkaismo) Taksio provizita per taksimetro1: la du angloj prenis taksimetron de la stacidomo al la hotelo kaj la kosto, laŭ la montrilo, estis unu marko [2].
1. Deka universala kongreso de Esperanto: Manlibro de la kongresano, 1914
2. J. Merchant: Kompatinda Klem, 1931
angle:
taximeter
beloruse:
таксомэтар, лічыльнік (у таксі)
ĉeĥe:
taxametr
france:
taximètre
itale:
tassametro
japane:
タクシーメーター, 料金自動表示器 [りょうきんじどうひょうじうつわ]
pole:
taksometr, licznik taksówkowy
slovake:
taxameter
ukraine:
таксометр, лічильник (у таксі і т.п.)

administraj notoj