*ted/i BdV

*tedi

(tr)
Kaŭzi lacecon kaj malagrablecon pro troa daŭro, ripetiĝo aŭ abundo: jam tedas al mi aŭdadi pri li BdV ; en juneco logas, en maljuneco tedas PrV ; rabista knabino, al kiu tedis sidi hejme kaj kiu volis rajdi […], kien ŝia kaprico ŝin pelos [1]; ĝi naĝis kaj naĝis, kaj fine tiu naĝado tute tedis ĝin [2]; ĉar ŝi tedadis lin per siaj vortoj ĉiutage kaj turmentadis lin, lia animo morte laciĝis [3]; la penta vivo de la templo tedis lin, li eksopiris al festenoj, virinoj kaj bruo [4]. SIN:enuigiVD:elĉerpi1, frustri, ĝeni, inciti, lacigi, naŭzi, turmenti
angle:
bore
beloruse:
надакучваць, надакучыць, абрыдзець
ĉeĥe:
nudit, obtěžovat, omrzet, otravovat, unavovat (někoho), znechutit
france:
ennuyer, lasser
germane:
langweilen, nerven, lästig sein, verdrießen, ermüden, frustrieren
hispane:
aburrir, dar el rollo, fastidiar
hungare:
untat, fáraszt
japane:
うんざりさせる, くどくど言って困らせる [くどくどいってこまらせる], 飽き飽きさせる [あきあきさせる], 退屈させる [たいくつさせる]
latine:
taedet, erealiquem alicuius rei
nederlande:
vervelen, vermoeien
pole:
nudzić, zanudzać, nużyć, dokuczać, naprzykrzać się, uprzykrzać, niepokoić, obrzydzać
ruse:
надоедать, надоесть
slovake:
nudiť, otravovať, sprotiviť, unúvať, znechutiť
ukraine:
набридати, обридати, докучати, надокучати, надоїдати, наводити нудьгу, стомлювати

teda

Kiu kaŭzas tedon, lacan incitiĝon pro daŭro, ripetiĝo, unutoneco: teda kiel kulo; teda devo de vizito [5]; kelkaj tedaj pensiuloj [6]; amiko fariĝas teda, se li tro longe sidas en la domo de alia homo [7]; lia vizaĝo esprimis kvietan malĝojon [pro] la teda surtera vivo [8]; teda sento de fremda korpo, kvazaŭ en la okulo estus polvero FK .
angle:
tedious, boring
ĉeĥe:
bezduchý, nudný, únavný
france:
ennuyeux, lassant
germane:
lästig, nervig, ermüdend
hispane:
tedioso, fastidioso, pesado, cargante
japane:
うんざりするような, くどい, つまらない, 退屈な [たいくつな]
pole:
nudny, nużący
slovake:
nezáživný, nudný
tibete:
ཉོབས་པ་
ukraine:
набридливий, докучливий, надокучливий, надоїдливий, нудний

tedo

Sento de tiu, kiun io tedas: aŭskultante tion [li] sentis tedon [9]; kontraŭ ĉiu tedo ekzistas rimedo PrV . malpli da posedo, malpli da tedo PrV .
angle:
tedium, boredom
ĉeĥe:
nuda, únava
france:
lassitude
germane:
Überdruss, Verdruss
hispane:
rollo, tedio
japane:
倦怠 [けんたい], 退屈 [たいくつ]
pole:
znudzenie, znużenie
slovake:
protiveň, unúvanie, znechutenie
ukraine:
набридання, обридання, докучання, надокучання, набридливість, докучливість, надокучливість, настирність

tediĝi

(ntr)
Eksenti tedon, malagrablon pro tro daŭrinta afero: Mi instigos kontraŭ vin viajn amistojn, de kiuj via animo tediĝis [10]; finfine li tediĝas pro la moketoj de Sofia [11]; la senmajusklaj frazoj estas ofte tiom longaj, ke mi tediĝis [12]. SIN:enui
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 23:22
11. Sten Johansson: Marina, p. 20
12. Monato, Garvan Makaj: Nigra apokalipso, 2008
angle:
to weary, become bored
france:
se lasser (de), en avoir marre (de)
germane:
etwas überdrüssig werden
hispane:
cansarse (de), aburrirse (de)
japane:
うんざりする, 飽き飽きする [あきあきする]
pole:
nudzić się

administraj notoj