*ĉerp/i PV

*ĉerpi

(tr)
1.
Preni fluaĵon el iu loko aŭ ujo: ŝi tuj lavis sian kruĉon kaj ĉerpis akvon en la plej pura loko de la fonto [1]; ŝi malsupreniris al la fonto kaj ĉerpis [2]; ŝi elverŝis el sia kruĉo en la trinkujon, kaj kuris denove al la puto, por ĉerpi por ĉiuj liaj kameloj [3]; iu venis al la vinpremejo, por ĉerpi kvindek mezurojn [4]; la filino […] staris ĉe la puto kaj suprenĉerpis akvon [5]; [ili] per la manoj ĉerpis [la] malbonodoran akvon [6]; siteloj ĉerpis la akvon el la lageto kaj verŝis ĝin en trogon [7]; Mefres prenis en la manon grandan kuleron kaj ĉerpinte el la kaldrono bolantan peĉon, diris per laŭta voĉo […] [8]; longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝasPrV ; ĉerpi akvon per kribrilo (vane klopodi, kp Sizifo) PrV .
2.
(figure) Elpreni, eltiri: [ili] kantis preĝojn, el kiuj ili ĉerpis konsolon kaj kuraĝon [9]; el kiu fonto vi ĉerpis la sciigojn [10]? ŝi ĉerpis sian kuraĝon el la patrina amo Marta ; ĉerpi el komuna fonto de eŭropaj lingvoj VivZam ; ĉiuj dezirantoj povu ĉerpi kulturon kaj eduki siajn infanojn en senŝovinisma spirito [11]; el la tempo pasinta ni ĉerpu instruon por la tempo venonta [12].
angle:
extract, withdraw, take 1. draw (water), ladle, scoop
beloruse:
чэрпаць
ĉine:
汲取 [jíqǔ], 撇去 [piēqù], 舀取 [yǎoqǔ], 挹 [yì]
france:
puiser
germane:
schöpfen
hebree:
לשאוב
hispane:
extraer, sacar
hungare:
merít 1. mer (vizet)
itale:
attingere
japane:
汲む [くむ], くみ取る [くみとる], 引き出す [ひきだす]
pole:
1. czerpać, zaczerpnąć 2. czerpać, zaczerpnąć
portugale:
tirar
ruse:
черпать, извлекать 1. черпать
slovake:
čerpať
ukraine:
черпати, витягати, брати, набирати

ĉerpeto

Kvanto de malgranda ĉerpo, kulerpleno: mi volus vin peti alporti al mi ĉerpeton da akvo [13]. VD:manpleno, plenbuŝo
angle:
spoonful
beloruse:
лыжка (мера)
france:
cuillérée, lampée
hispane:
cucharada, sorbo
hungare:
merésnyi, kanálnyi
itale:
cucchiaiata (quantità), goccio (quantità)
japane:
スプーン一杯 [スプーンひとはい]
pole:
kapka

ĉerpilo

KUI Ujo kun tenilo, per kiu oni ĉerpas: truloĉerpilo kaj albatilo por masonpasto [14]; vi nenian ĉerpilon havas, kaj la puto estas profunda, de kie do vi havas tiun […] akvon [15]? li […] ĉerpis plenan tason da vino per kupra ĉerpilo [16].
14. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Vortuzo
15. La Nova Testamento, Johano 4:11
16. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
beloruse:
чарпак, чарпень
ĉine:
[sháo]
france:
louche, puisette
germane:
Schöpfgefäß, Kelle
hebree:
מצקת
hispane:
cucharón, cazo
japane:
ひしゃく
pole:
czerpak, chochla
ukraine:
черпак, коряк, ополоник, розливальна ложка

deĉerpi

(tr)
Preni ĉerpante: li etendis sian voston, kiel faras la musoj en la laktejo, kiam ili deĉerpas la kremon de plado kaj poste lekas sian voston [17].
angle:
(water), ladle, scoop
beloruse:
зачэрчваць, чэрпаць, адчэрпваць
ĉine:
撇去 [piēqù]
france:
puiser
germane:
abschöpfen
hebree:
למצות
hispane:
servir con cucharón, sacar con cuchara
itale:
attingere
japane:
取り出す [とりだす], くみ出す [くみだす]
pole:
czerpać, zaczerpnąć

elĉerpi, forĉerpi

(tr)
Ĝisfine ĉerpi, tute preni, plenkonsumi: la pano elĉerpiĝis en nia sako [18]; [la] rivero elĉerpiĝas kaj elsekiĝas [19]; gardu vin kontraŭ la ekstremo, elĉerpu simplajn, honestajn rimedojn QuV ; li jam elĉerpis mian paciencon [20]; liaj fortoj, kiel li sentis, elĉerpiĝadis, ĝis la tero estis ankoraŭ distanco de kelkaj kabloj, sed venis helpo, alproksimiĝis boato [21]. VD:sekigiVD:elsuĉi, eltrinki, foruzi, konsumi, mueli2
angle:
consume, use up, exhaust
beloruse:
вычарпаць
ĉine:
耗竭 [hàojié], 汲空 [jíkōng], 耗尽 [hàojìn], 抌 [yǎo], 用光 [yòngguāng], 舀 [yǎo]
france:
épuiser
germane:
schöpfen
hispane:
agotar, extenuar
hungare:
kimerít
itale:
esaurire, scolare, svuotare (finire), stremare, estenuare, sfinire
japane:
汲み捨てる [くみすてる], 汲み尽くす [くみつくす]
pole:
wyczerpać
portugale:
esgotar
ruse:
исчерпаться
slovake:
vyčerpať
ukraine:
вичерпувати, спорожняти, спорожнювати, випорожняти, випорожнювати, вибирати

elĉerpita

1.
Senigita tute je provizo: la akvo en la putoj, rapide elfositaj, jam estis elĉerpita [22]; ĉar miaj provizoj estas elĉerpitaj, mi devas prunti [23].
2.
(figure) Senigita je sia tuta forto: mi estis elĉerpita, morale kaj fizike, pli kaj pli nebulis en mia kapo, mi paŝis aŭtomate [24]. VD:astenia, lacega
beloruse:
1. вычарпаны 2. зьнясілены
ĉine:
2. 疲惫 [píbèi], 匮 [kuì], 累 [lèi], 闌 [lán], 委頓 [wěidùn], 发苶 [fānié], 枯竭 [kūjié]
france:
2. épuisé
germane:
1. alle (leer), ausgeschöpft 2. erschöpft
hispane:
2. agotado, exhausto, extenuado
japane:
くみ尽くした [くみつくした], 売切れの [うりきれの], 使い果たした [つかいはたした], 消耗した [しょうもうした]
tibete:
2. ཐང་ཆད་པ་

administraj notoj