*fragment/o PV

*fragmento

1.
Rompopeco de objekto: fragmento de vazo, vitro, osto; li benis kaj dispecigis la panojn, kaj […] ĉiuj manĝis kaj satiĝis kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du plenajn korbojn [1]; unuj dishakis la ŝtonegojn, aliaj ĵetis la fragmentojn en la kanalon [2]; oni venigis statuojn kaj grandegajn fragmentojn por la konstruaĵoj [3]; elrigardis nudaj altaĵoj, kovritaj de ŝtonegaj fragmentoj [4]; fendi la arbon por havi fragmentojn por la kuirejo [5]; serĉante ĉiam la ŝelfragmentojn de la bombo, la GPU trovis en la maro libron Ĉukĉoj ; (figure) liaj pensoj […] konsistis nur el fragmentoj el delonge malaperinta tempo [6]; tiuj fragmentoj de interparolado inter kvar junaj sinjoroj […] faris impreson de ia […] pepado Marta .
2.
Aparta parto, peco de verko: [jen] fragmento el la antaŭparolo de fratoj Grimm […] [7]; Petronius tamen, kiu havis mirindan memoron, komencis ripeti fragmentojn el la himno, citi apartajn versojn QuV ; la cezaro legis en malgranda rondo fragmentojn el sia Troica QuV ; miaj plej ŝatataj motivoj fariĝis fragmentoj el „Faŭsto“ Metrop .
VD:ero, splito, stumpo
angle:
fragment, piece 1. splinter, bit, shred, scrap
beloruse:
1. аскепак, абломак, фрагмэнт 2. фрагмэнт, урывак, адрывак
ĉeĥe:
fragment, pasáž, výňatek, zlomek, úryvek
ĉine:
1. 碎块 [suìkuài], 虀 [jī], 齏 [jī], 断片 [duànpiàn], 片段 [piànduàn], 微少 [wēishǎo], 砟 [zhǎ], 碎片 [suìpiàn]
france:
fragment, bribe, extrait (d'une œuvre), morceau, passage (d'une œuvre)
germane:
1. Fragment, Bruchstück, Scherbe, Splitter 2. Fragment, Auszug
hispane:
fragmento
hungare:
1. töredék 2. részlet, szemelvény
japane:
かけら, 破片 [はへん], 断片 [だんぺん], 断章 [だんしょう], 一節 [ひとふし]
nederlande:
1. fragment 2. fragment
pole:
1. fragment, wyimek, urywek
portugale:
2. fragmento
ruse:
1. осколок, обломок 2. фрагмент, отрывок
slovake:
zlomok, úryvok
ukraine:
фраґмент, уривок, осколок, уламок, частка

fragmenti, fragmentigi

(tr)
Disigi en fragmentojn: fragmentigi la malfacilaĵojn por pli facile ilin solvi; la junulara E-movado en Italio […] aspektas tre fragmentita Kon11 ; kvazaŭ la bildo devus trakuri kilometrojn longajn nervofibrojn ĝis lia cerbo, kie la fragmentigitaj impulsoj unu post alia denove devis rekombiniĝi en bildon [8]. VD:detaligi, dispecigi, dividi, erigi, partigi
8. Monato, Lode Van de Velde: Trancporto, 2010
angle:
fragment
beloruse:
раскалоць, разьбіць, разламаць, разьдзяліць
ĉeĥe:
rozdrobovat, rozčleňovat
france:
fragmenter, morceler, fractionner
germane:
fragmentieren, zerstückeln, zersplittern
hispane:
fragmentar
hungare:
széttördel, részekre bont
japane:
寸断する [すんだんする], ばらばらにする
nederlande:
fragmenteren
pole:
dzielić na części, rozłożyć na części
ruse:
расколоть, разбить, разделить
slovake:
rozčleňovať
ukraine:
ділити на частини

fragmenta

Disigita en apartajn, ne sufiĉe kunligitajn partojn; al kiu mankas unueco: fragmentaj, supraĵaj, ne precize komprenitaj scioj Marta ; izolita detalo, kvankam plej arte ellaborita, povas esti interesa kiel fragmenta studobjekto Ret . VD:detala, parta, unuopa
angle:
fragmentary, fragmented
beloruse:
фрагмэнтарны, фрагмэнтаваны, урыўкавы
ĉeĥe:
fragmentární, zlomkovitý, úryvkovitý
ĉine:
[suì], 零星 [língxīng], 百思不解 [bǎisībùjiě], 支离破碎 [zhīlípòsuì], 星星点点 [xīngxīngdiǎndiǎn], 零碎 [língsuì], 間斷地 [jiànduànde]
france:
fragmentaire, morcelé (partiel), partiel
germane:
fragmentarisch, bruchstückhaft, unzusammenhängend
hungare:
töredékes
japane:
断片的な [だんぺんてきな], ばらばらの
nederlande:
fragmentarisch
pole:
fragmentaryczny, cząstkowy, urywkowy
ruse:
фрагментарный, отрывочный
slovake:
zlomkovitý
ukraine:
фраґментарний, уривчастий

administraj notoj